Formanto estas akustika resonanco de la parolorgano, precipe de la buŝa kaj faringa kavoj kaj ĉe certaj parolsonoj ankaŭ de la nazaj kavoj. Laringo kaj traĥeo ankaŭ havas influon. En spektrogramo de tiu tipo, kiun oni ofte uzas en akustika fonetiko (vidu ĉi-sube), la formantoj montriĝas kiel malhelaj bendoj.

Oni kutimas numerigi la formantojn laŭ ilia frekvenco. La unuaj du aŭ tri formantoj estas la plej gravaj. La unua, F1, varias kun la malfermo de la buŝo kaj inverse kun la alteco de la pozicio de la lango. Ĝi do estas pli alta en vokalo [a] ol en [i] kaj [u]. F2 varias kun la pozicio de la lango en antaŭa/malantaŭa direkto. Ĝi estas pli alta en [i] ol en [u]. Ĉiuj formantoj estas frekvence pli altaj ĉe infanoj ol ĉe plenkreskuloj kaj plej ofte iom pli altaj ĉe virinoj ol ĉe viroj, proksimume en inversa proporcio kun la longeco de iliaj "paroltuboj".

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 

Spektrogramo de la eldiro [jɑ:sk”ɵləv”ɪlja] (svede 'mi dezirus'), en kiu la formantoj videblas kiel pli-malpli horizontalaj bendoj. La vertikalaj strioj kiujn oni povas vidi pligrandiginte la spektrogramon reprezentas la unuopajn aerpuŝojn kiuj pasas la gloton.