Carl Edward SAGAN [ka:l sejg.n] (naskiĝis la 9-an de novembro 1934 en Broklino, Novjorko,[1] mortis la 20-an de decembro 1996 en Seatlo) estis fama usona astronomo kaj scienca disvastiganto.

Carl Sagan
Persona informo
Carl Edward Sagan
Naskiĝo 9-an de novembro 1934 (1934-11-09)
en Broklino, Novjorko
Morto 20-an de decembro 1996 (1996-12-20) (62-jaraĝa)
en Seatlo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Lake View Cemetery vd
Religio agnostikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de ĈikagoUniversitato de ĈikagoUniversitato de Ĉikago • Rahway High School vd
Subskribo Carl Sagan
Familio
Edz(in)o Linda Salzman Sagan • Lynn Margulis • Ann Druyan vd
Infanoj Dorion Sagan • Jeremy Sagan • Nick Sagan • Sasha Sagan vd
Profesio
Okupo kosmologo • astrofizikisto • romanisto • planedosciencisto • spacosciencisto • sciencovulgarigisto • sciencfikcia verkisto • scienca verkisto • astronomo • universitata instruisto • verkisto • verkisto de nefikcio • fizikistoscenaristo • natursciencisto • televida prezentisto vd
Laborkampo astrobiologioplanedosciencoastrofiziko • scienca skeptikismo • astronomiovulgarigo de scienco vd
Doktoreca konsilisto Gerard Kuiper vd
Verkado
Verkoj The Demon-Haunted World ❦
Pale Blue Dot ❦
Cosmos ❦
Contact ❦
Cosmos: A Personal Voyage ❦
Broca's Brain: Reflections on the Romance of Science vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis pioniro en la kampo de la astrobiologio, kaj organizanto de la projekto SETI (Search for Extraterrestrial Intelligence, serĉo de ekstertera inteligenta vivo). Sagan fariĝis tre fama pro la serio de televidaj dokumentfilmoj Cosmos, kiun li redaktis kaj mem prezentis.

Scienca kariero redakti

Carl Sagan estis profesoro de astronomio de la Universitato Cornell en Usono.[2][3] Li pristudis la planedojn, kaj pruvis la ekziston de forceja efiko en la planedo Venuso.[4] En postaj artikoloj li atentigis pri la danĝeroj de tiu fenomeno ankaŭ en la planedo Tero.[5] Sagan ankaŭ estas konata kiel unu el la aŭtoroj de la teorio de la nuklea vintro, pri la danĝeroj de klimata ŝanĝo post ebla nuklea milito.

Sagan partoprenis en tre diversaj iniciatoj rilataj al la astronaŭtikaj vojaĝoj. Unu el la plej konataj estas la pretigo de mesaĝo sendota en la spacon en kosmoŝipo, kiu povus esti legata de ekstertera civilizacio. Tio konkretiĝis en ora plato kiu estis inkludita en la satelito Pioneer 10.[6]

Entute, Sagan estis (kun)aŭtoro de pli ol 200 sciencaj verkoj pri planedaj sciencoj kaj serĉo de ekstertera vivo.

Scienca informado redakti

Sagan gvidis sennombrajn iniciatojn por disvastigi la sciencon, kaj specife la planedajn kaj astronomiajn al la publiko ne specialigita. Li kunfondis kaj ĉefredaktis la revuon "Icarus" pri studoj pri la sunsistemo. Li kunfondis la Planedan Societon, privatan entreprenon por la esploro de la spaco. Li ankaŭ multe influis en la lanĉo de la projekto SETI.

Sagan verkis diversajn librojn, pri scienco, kiuj donis al li grandan famon. La plej konata estas la serio Cosmos, kiun akompanis televida serio.[7]

Li verkis la sciencfikcian romanon Contact, kiu estis poste konvertita al filmo samnoma, kiun ĉefrolis Jodie Foster.

Sagan senĉese batalis kontraŭ la pseŭdoscienco kaj kontraŭ la malklero pri scienco. Pri tio vidu ekzemple artikolon La drako en la remizo.

Personeco redakti

Videa interpreto de sia parolado pri la Pala Blua Punkto de la jutuba kanalo Scivolemo.

Sagan estis laŭ origino juda. Li tamen estas konsiderata kiel ateistoagnostikulo.

Li partoprenis diversajn sociajn kaj politikajn iniciatojn, ĉefe kontraŭ nukleaj armiloj.

Carl Sagan edziĝis trifoje: al la biologino Lynn Margulis en 1957, al la artistino Linda Salzman, kaj fine al la sciencistino Ann Druyan.

Verkado kaj opinioj redakti

Sagan ankaŭ verkis sciencfikciajn librojn. Lia libro "Kontakto" ankaŭ iĝis sukcesa filmo ĉefrolulita de Judy Foster. La intrigo traktas provojn fari radiokontakton kun ekstertera vivo fare de sciencisto kiu aspiras esti la unua fari tian kontakton.

Lia antaŭlasta libro estas The Demon-haunted World: Science as a Candle in the Dark (La Demon-hantita Mondo: Scienco kiel Kandelo en la Mallumo), en kiu li vokas la socion malproksimiĝi de superstiĉoj kaj serĉi solvon al demandoj kaj problemoj en scienco. La devizo de la libro: "Estas pli bone ekbruligi kandelon ol malbeni la mallumon."

La lasta libro de Sagan estas "Miliardoj kaj Miliardoj", kaj ĝi prezentas la akumulitan scion en la natursciencoj, matematiko kaj kosmosciencoj kaj ĝiajn uzojn en la ĉiutaga vivo.

Sagan skribis grandskale pri religio kaj ĝia rilato kun scienco, kritikante la konvencian koncepton de dio kiel inteligenta estaĵo. Li ne kredis je dia providenco, tenis skeptikan sintenon pri la ekzisto de Dio Kreinto, kaj kritikis religion.

Li foje estas konsiderita ateisto, sed li mem kritikis la esprimon, dirante "ke ateisto devus scii multe pli ol mi scias. Ateisto estas persono kiu scias ke Dio ne ekzistas. En kelkaj difinoj ateismo estas terure stulta." Liaj opinioj foje estis interpretitaj kiel formo de panteismo, kaj estis komparitaj kun tiuj de Einstein kaj Spinoza. Responde al demando pri liaj teologiaj opinioj (1996) li respondis "Mi estas agnostika."

Sagan opiniis, ke la ideo pri la Kreinto de la Universo estas malfacile pruvebla aŭ kontraŭpruvebla kaj ke la nura scienca malkovro, kiu povus ŝanĝi ĝin, estas senfina universo.

La nombro de Sagan redakti

La nombro de Sagan estas la nombro da steloj en la observebla universo. Ĉi tiu nombro estas sufiĉe bone difinita, ĉar oni scias, kio estas steloj kaj kio estas la observebla universo, sed ĝia valoro estas tre necerta.

  • En 1980, Sagan taksis ĝin esti 10 triiliardoj (sekstiliono en mallonga skalo (1022).
  • En 2003, ĝi estis taksita esti 70 triiliardoj (7 × 1022).
  • En 2010, ĝi estis taksita esti 300 triiliardoj (3 × 1023).

Notoj redakti

  1. Poundstone 1999, pp. 363–364, 374–375.
  2. Davidson, Keay (1999). Carl Sagan:A life. John Wiley & Sons. p. 213. ISBN 978-0-471-25286-3.
  3. Sagan, Carl; Head, Tom (2006). Conversations with Carl Sagan (illustrated ed.). Univ. Press of Mississippi. p. xxi. ISBN 978-1-57806-736-7. Extract of page xxi.
  4. Sagan, Carl; Head, Tom (2006). Conversations with Carl Sagan (illustrated ed.). Univ. Press of Mississippi. p. 14. ISBN 978-1-57806-736-7. Extract of page 14
  5. Pierrehumbert, Raymond T. (2010). Principles of Planetary Climate. Cambridge University Press. p. 202. ISBN 978-1-139-49506-6. Extract of page 202.
  6. Sagan, Carl (January 5, 1995). "An Interview with Carl Sagan". Charlie Rose (Interview). New York: PBS. Retrieved August 30, 2013.
  7. "Carl Sagan". EMuseum. Minnesota State University, Mankato. Archived from the original on May 28, 2010. Retrieved August 30, 2013.

Bibliografio redakti

  • Poundstone, William (1999). Carl Sagan: A Life in the Cosmos. New York: Henry Holt and Company. ISBN 978-0-8050-5766-9. LCCN 99014615. OCLC 40979822.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti