Artefarita satelito

artefarita ĉielkorpo, rivoluanta ĉirkaŭ natura planedo aŭ satelito

Artefarita satelitoartsatelito [1]nenatura satelitosputniko estas artefarita ĉielkorpo, rivoluanta ĉirkaŭ natura planedosatelito. Por akiri la staton de artefarita satelito, la kosmobjekto devas atingi la unuan kosman rapidon sed ne superi la duan kosman rapidon, karakterizan je la koncernata natura ĉielkorpo. Tiam la rivoluado okazas sur elipsa orbito.[2]

La unuan artsateliton de la Tero (Sputnik-1) oni lanĉis en 1957, la unuan de la Luno (Luna-10) en 1966, la unuan de Marso (Mariner-9) en 1971, la unuan de Venuso (Venera-9) en 1975.

En 1980, ĉirkaŭ la Tero rivoluis 900 kompletaj artsatelitoj kaj ĉirkaŭ 1000 disiĝintaj, deŝiriĝintaj eroj.

Aplikaj satelitoj kolektas datenojn pri la Tero (Tera observa satelito, meteologia satelito, skolta satelito, scienca satelito ktp) aŭ provizas subtenan funkcion por surteraj agadoj (telekomunika satelito, navigacia satelito ktp).

Spionsatelito (plej ofte nomita oficiale satelito de rekognosko) estas artefarita satelito de observado surtera aŭ de komunikado dediĉita al militista aŭ spiona uzado.

Satelita telefono redakti

En seklando aro de antenoj prizorgas telefonadon per poŝtelefonoj. Mare oni uzas komunikajn satelitojn, kiuj atingas la tutan teron. Telefoni per INMARSAT estas kara, sed tiu satelita sistemo atingas iun ajn, eĉ meze de oceano.

Ĉielpoluado redakti

Amasa lanĉado de komercaj satelitoj okazigis novan problemon forme de ĉiela poluado. Ĉiuj satelitoj funkcias samtempe kiel spegulo por la suna lumo, kaj kiel kaŝilo por la malantaŭaj steloj. Tiel ili iom post iom, pli kaj pli, malhelpos ĉielobservadon ekde la Tero, ne nur okulan observadon, sed ankaŭ radiobservadon. Tial la Internacia Astronomia Unio diskonigis en junio 2019 sian maltrankviliĝon pri la estonteco de astronomiaj observadoj, kaj grupo de astronomoj subskribigas petskribon por la kontrolo kaj limigo de lanĉoj de satelitaroj.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro
  2. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.

Vidu ankaŭ redakti