Kometo

glacieca eta astro

Kometo estas malgranda astra korpo, aŭ astreto, kun "vosto" de elfluanta gaso, kiu venas de la ekstera parto de la sunsistemo. Oni foje nomas ĝin "malpura bulo da neĝo". Ĝi estas simila al asteroido, sed plejmulte konsistas el karbona dioksida, metana kaj akva glacioj kun malmulte da polvo kaj malgrandaj rokoj; multaj asteroidoj ankaŭ konsistas el glacioj, sed ne havas voston.

Kometo
speco de astro vd
astronomia simbolo
astronomia simbolo
speco de astro
Astronomia simbolo vd
Fizikaj ecoj
vdr
Kometo 9P/Tempel kolizias kun Deep Impact
Kometo C/2011 W3 (Lovejoy) el orbito

Etimologio redakti

La vorto kometo derivas el latinigo de la greka κομήτης ("portanta longan hararon"), kaj la Oxford English Dictionary notas, ke la termino (ἀστὴρ) κομήτης jam signifas "long-hara stelo, kometo" en greka. Κομήτης estis deriva el κομᾶν ("havi lonan hararon"), kiu siavice derivas el κόμη ("haro de la kapo") kaj estis uzita por signifi "la vosto de kometo".[1]

La astronomia simbolo por kometoj estas (), konsistanta de malgranda disko kun 3 harsimilaj etendaĵoj.[2]

Strukturo kaj konsisto redakti

Kerno redakti

 
Kerno de la kometo Tempel 1 fotita de la kosmosondilo Deep Impact. La kerno estas proksimume 6 kilometroj granda.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kometa kerno.

Kometaj kernoj havas grandojn ekde 100 metroj ĝis 40 kilometroj. Ili konsistas el roko, polvo kaj frostigitaj gasoj kiel karbona monooksido, karbona dioksido, metano kaj amoniako.[3] Pro ilia malgranda maso, la kometaj kernoj ne fariĝas sferaj kaj havas neregulajn formojn.

Ili estas populare nomataj malpuraj neĝaj buloj, kvankam lastatempaj observoj rivelis ke ili havas rokajn surfacojn, kio sugestas ke la glacio troviĝas kaŝita sub la krusto. Kometoj ankaŭ enhavas diversajn organikajn komponaĵojn, kiel ekzemple metanolo, hidrogena cianido, formaldehido, etanolo kaj etano.[4][5][6] Dum 2009, estis konfirmita la ĉeesto de la aminoacido glicino el la polvo portita Teren per la misio Stardust.[7]

Surprize, kometaj kernoj estas inter la malpli reflektantaj objektoj en nia Sunsistemo. La kosmosondilo Giotto malkovris ke la kerno de la Haleja kometo reflektas nur proksimume 4% el la lumo kiu atingas ĝin,[8] kaj la misio Deep Space 1 malkovris ke la kometo 19P/Borrelly reflektas nur 2,4 – 3,0% el la lumo kiu atingas ĝin;[8] kompare, asfalto reflektas 7%.

Hararo kaj vosto redakti

 
Demonstro de tipa orbito de kometo
 
Kometo Holmes (17P/Holmes) dum 2007, montrante bluan jonigitan voston.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Hararo (kometo) kaj Kometa vosto.

En la plej ekstera parto de nia Sunsistemo, la kometoj restas frostigitaj kaj estas tre malfacile detekteblaj el la Tero pro ilia malgrandaj dimensioj. Ekzistas raportoj de la kosmoteleskopo Hubble pri neaktivaj kometaj kernoj en la Kujper-zono[9][10], sed ekzistas duboj pri tiuj raportoj,[11][12]. Kiam kometo alproksimiĝas al la interna parto de la Sunsistemo, la Suna radiado kaŭzas ke la volatilaj materialoj ene de la kometo vaporiĝu kaj eliru el la kerno, portante polvon. La elfluo de polvo kaj gaso formas grandegan, maldensan atmosferon ĉirkaŭ la kometo nomata hararo, kaj la forto de la Suna radiado kaj la suna vento estigas grandegan voston, kiu direktas sin for de la Suno.

Ambaŭ, la hararo kaj la vosto, estas lumigitaj de la Suno kaj foje iĝas videblaj el la Tero kiam la kometo trapasas la internan parton de la Sunsistemo. La plejmulto el la kometoj estas tro mallumaj kaj estas necese teleskopo por vidi ilin, sed iuj el ili fariĝas tiom lumaj ke estas videblaj nudokule.

La elfluoj el polvo kaj gaso havas malsamajn direktojn. La vosto el polvo ofte iĝas kurba kaj ne direktas sin tute en la kontraŭ direkto al la Suno, nomata vosto de tipo I. Male, la vosto el gaso, nomata vosto de tipo II, ĉiam direktas sin for de la Suno.

Dum la kometa kerno normale esti pli malgranda ol 50 km, la hararo povas esti eĉ pli longa ol la suna diametro, kaj la jonigitaj vostoj povas ampleksigi eĉ unu AU aŭ eĉ pli.[3]

Dum 1996, astronomoj malkovris ke la kometoj emisias ikso-radiojn.[13] Ĉi tio surprizigis la sciencistojn, ĉar ikso-radiado normale aperas ĉe korpoj kun grandaj temperaturoj. Sciencistoj kredas ke la X-radioj formiĝas pro la interago inter la kometo kaj la suna vento.[14]

Observada historio redakti

 
Kometo 67P

Vidu Kosmoobservado

Antaŭ la invento de la teleskopo la homoj pensis, ke la kometoj estis aŭguroj de morto kaj venonta katastrofo. El la ĉina historio ni scias, ke la homoj observis kometojn ekde jarmiloj. En la 15a jarcento Paolo dal Pozzo Toscanelli faris observojn pri kometoj kaj kalkulis ties orbitojn. Inter tiuj estis la alproksimiĝo de la Haleja kometo al la Tero en 1456.

Tycho Brahe malkovris en la 16-a jarcento, per siaj mezuroj, ke la kometoj devus esti fenomeno ekster la tera atmosfero. Je la 17-a jarcento Edmond Halley uzis la teorion de gravito, antaŭnelonge malkovrita de Isaac Newton, por kalkuli la orbitojn de la planedoj. Li malkovris, ke unu kometo revenis ĉiujn 76 aŭ 77 jarojn. Baldaŭ ĝi estis nomita la Kometo Halley, kaj ni scias, ke la homaro vidas la kometon almenaŭ ekde la 240-a jaro a.K. La registro de la observo estas ĉina kaj estas nomata Ŝiji, kiu priskribas kometon, kiu aperis en la oriento kaj moviĝis norden [15]. La nura pluviva rekordo de la apero de 164 a.K. estas trovita sur du fragmentaj babilonaj tabuletoj, nun posedataj fare de la Brita Muzeo [15].

 
Kometo Brooks

La vera naturo de la kometoj estis spekulativata dum jarcentoj. En la frua 19-a jarcento la germana matematikisto Friedrich Wilhem Bessel kreis la teorion pri la vaporigo de solida objekto. Lia ideo estis forgesita dum 100 jaroj, ĝis Fred Lawrence Whipple sendepende kreis la saman teorion en 1950. Tiu teorio rapide iĝis la akceptata modelo, kaj ĝi estis konfirmita, kiam multaj kosmosondiloj flugis tra la vosto de la Kometo Halley en 1986. Tiam la kosmosondiloj akiris valorajn bildojn de la kometo, kaj oni povis vidi la fluon de gasoj de la vaporiĝanta nukleo.

Oni pensas, ke la mallong-periodaj kometoj venas de la Kujper-bendo kaj la long-periodaj kometoj venas de la nubo de Oort. Ekzistas multaj teorioj, kiuj provas klarigi la originon de la perturbo, kiu kaŭzas la falon de la kometoj en elipsegan orbiton: hipoteza stelo Nemesis, nekonata planedo Ikso, ktp. Ironie, kometoj estas inter la plej malhelaj objektoj de la sunsistemo. La kosmosondilo Giotto malkovris, ke la Kometo Halley reflektas proksimume 4 % de la suna lumo. Por komparo: nigra asfalto reflektas 7 % de la lumo. Oni hipotezas, ke la malhela substanco estas kompleksaj organikaj kemiaĵoj. Tiu malhela substanco helpas absorbi la sunan energion bezonatan por krei la belan spektaklan kosman degelon.

Galilejo:Polemiko pri kometoj kaj Il Saggiatore redakti

 
Unua paĝo de Il Saggiatore en la originala eldono.

En 1619, Galilejo enkotiĝis en polemiko kun la pastro Orazio Grassi, profesoro de matematiko en la Jezuita Collegio Romano. Tio ekis kiel disputo pri la naturo de kometoj, sed kiam Galileo estis publikiginta Il Saggiatore[16] en 1623, nome lia lasta kanonpafo en la disputo, tiu jam estis pli ampleksa polemiko pri la vera naturo de scienco mem. La titolpaĝo de la libro priskribas Galileo kiel filozofo kaj "Matematico Primario" de la Granda Duko de Toskanio.

Ĉar Il Saggiatore enhavas grandan riĉon de la ideoj de Galileo pri kiel scienco estu praktikita, oni referencis ĝin kiel lia scienca manifesto.[17][18] Frue en 1619, la pastro Grassi estis anonime publikiginta pamfleton, Astronomia disputo pri la tri kometoj de la jaro 1618,[19] kiu studis la naturon de kometo kiu estis aperinta fine de novembro de la antaŭa jaro. Grassi konkludis, ke kometo estas fajraĵo kiu moviĝas laŭlonge de segmento de granda cirklo je konstanta distanco el la Tero,[20][21] kaj ĉar ĝi moviĝas en la ĉielo pli malrapide ol la Luno, ĝi devas esti pli malproksima ol la Luno.

La argumentoj kaj konkludoj de Grassi estis kritikitaj en posta teksto, nome Discorso delle Comete,[22] publikigita sub la nomo de unu el la lernantoj de Galileo, nome florenca advokato nomita Mario Guiducci, kvankam la teksto mem estis amplekse verkita de Galileo mem.[23] Galileo kaj Guiducci ne proponis propran definitivan teorion pri la naturo de kometoj,[24][25] kvankam ili ja prezentis kelkajn provizorajn supozojn kiuj nun estas komprenataj kiel eraraj. (La ĝusta alproksimiĝo al la studo de kometoj estis jam proponita en la epoko fare de Tycho Brahe).

Famaj kometoj redakti

 
Kometo Hale-Bopp
 
Haleja kometo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Harper, Douglas. Comet (n.). Online Etymology Dictionary. Alirita 30a Julio 2013.
  2. (1920) The Encyclopedia Americana: a library of universal knowledge, Volume 26. Encyclopedia Americana Corp., p. 162–163.
  3. 3,0 3,1 . Comet. World Book Online Reference Center. World Book (2005). Arkivita el la originalo je 2010-01-11. Alirita 2008-12-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-11. Alirita 2010-08-15.
  4. Meech, M.. 1997 Apparition of Comet Hale-Bopp: What We Can Learn from Bright Comets. Planetary Science Research Discoveries (14a de februaro 1997). Alirita 2009-04-25.
  5. . Test boosts notion that comets brought life. CNN (6a de aprilo 2001). Arkivita el la originalo je 2009-01-27. Alirita 2009-04-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-27. Alirita 2010-08-15.
  6. Stardust Findings Suggest Comets More Complex Than Thought. NASA (14a de decembro 2006). Alirita 2009-04-25.
  7. "Found: first amino acid on a comet", New Scientist, 17 August 2009
  8. 8,0 8,1 Britt, R. R.. Comet Borrelly Puzzle: Darkest Object in the Solar System. Space.com (29a de novembro 2001). Arkivita el la originalo je 2001-11-30. Alirita 2008-10-26.
  9. (1995) “The Discovery of Halley-sized Kuiper Belt Objects Using the Hubble Space Telescope”, Astrophysical Journal 455, p. 342. doi:10.1086/176581. arXiv:astro-ph/9509100. 
  10. (1998) “The Calibration of the Hubble Space Telescope Kuiper Belt Object Search: Setting the Record Straight”, Astrophysical Journal Letters 503 (1), p. L89. doi:10.1086/311515. 
  11. (1997) “An Analysis of the Statistics of the Hubble Space Telescope Kuiper Belt Object Search”, Astrophysical Journal Letters 490 (1), p. L119. doi:10.1086/311009. 
  12. (1996) “The Mauna Kea-Cerro-Tololo (MKCT) Kuiper Belt and Centaur Survey”, Astronomical Journal 112 (3), p. 1225. doi:10.1086/118093. 
  13. First X-Rays from a Comet Discovered. Goddard Spaceflight Center. Alirita 2006-03-05.
  14. Interaction model – Probing space weather with comets. KVI atomics physics. Arkivita el la originalo je 2006-02-13. Alirita 2009-04-26. Arkivigite je 2006-02-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-02-13. Alirita 2010-08-15.
  15. 15,0 15,1 Kronk, Gary W. (1999). Cometography, vol. 1: Ancient-1799. Cambridge University Press. p. 14. ISBN 978-0-521-58504-0.
  16. Kun la signifo de or-pesilo, en kompleta titolo Il Saggiatore, nel quale con bilancia esquisita e giusta si ponderano le cose contenute nella Libra astronomica e filosofica di Lotario Sarsi Sigensano
  17. Drake 1960, pp. vii, xxiii–xxiv.
  18. Sharratt 1994, pp. 139–140.
  19. Grassi 1960a.
  20. Drake 1978, p. 268.
  21. Grassi 1960a, p. 16).
  22. Galilei & Guiducci 1960.
  23. Drake 1960, p. xvi.
  24. Drake 1957, p. 222.
  25. Drake 1960, p. xvii.

Bibliografio redakti

  • Schechner, S. J.. (1997) Comets, Popular Culture, and the Birth of Modern Cosmology. Princeton University Press..
  • Brandt, J.C. kaj Chapman, R.D.: Introduction to comets, Cambridge University Press 2004
  • Drake, S. (1957). Discoveries and Opinions of Galileo. New York: Doubleday & Company. ISBN 978-0-385-09239-5.
  • Drake, S. (1960). "Introduction". Controversy on the Comets of 1618. pp. vii–xxv.
  • Drake, S. (1978). Galileo At Work. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-16226-3.
  • Galilei, G. & Guiducci, M. (1960) [1619]. "Discourse on the Comets". The Controversy on the Comets of 1618. Translated by Drake, Stillman & O'Malley, C. D. University of Pennsylvania Press. pp. 21–65.
  • Grassi, H. (1960a) [1619]. "On the Three Comets of the Year MDCXIII". Introduction to the Controversy on the Comets of 1618. Translated by O'Malley, C. D. pp. 3–19.
  • Sharratt, M. (1994). Galileo: Decisive Innovator. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-56671-1.

Eksteraj ligiloj redakti