Kosmoteleskopo Hubble
La Kosmoteleskopo Hubble (angle Hubble Space Teleskope, HST) estas scienca teleskopo lanĉita je la 24-a de aprilo en 1990 por stelobservado en videbla lumo, ultraviola radiado kaj infraruĝa radiado.

En alto de 589 km ĝi rivoluas ĉirkaŭ la tero dum 96 minutoj.
En kadro de kunlaboro de NASA kaj ESA ĝi estis surorbitigita dum misio STS-31 el kosmopramo Discovery. Ĝia nomo devenas de Edwin Hubble, kiu estis astronomo.
Ĉar nia atmosfero filtras ultraviolan radiadon kaj infraruĝan radiadon, estas avantaĝo havi teleskopon en kosmo. Tie ankaŭ mankas atmosferaj perturboj (scintilado), kiujn oni devas kompensi ĉe surteraj teleskopoj.
RiparojRedakti
La kvalito de la bildoj pliboniĝis, kiam en la jaro 1993 la kosmoteleskopo ricevis "okulvitrojn" por kompensi la eraron de la malĝuste polurita ĉefspegulo. La altkvalitaj bildoj ricevitaj aldonis aron da utilaj informoj pri la strukturo de nia Universo.
Hubble kaptita en la ŝarga spaco de la kosmopramo Atlantis
VideblecoRedakti
La kosmoteleskopo Hubble ne estas videbla de Mez-Eŭropo.
PosteulojRedakti
Kiel posteulo de la kosmoteleskopo Hubble estas ofte indikata la kosmoteleskopo James Webb. Tamen, ĝia spektro estas nur la infraruĝa radiado (kompare al Hubble mankos la videbla kaj la ultraviola lumoj).
Pli proksime al la spektro de Hubble estas la planata kosmoteleskopo LUVOIR.
Arta bildigo de la kosmoteleskopo James Webb
Arta bildigo de la LUVOIR-A
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube
FontoRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hubble-Weltruumteleskop en la alemana Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.