Kosmopramo Atlantis

Kosmopramo Atlantis (NASA Specifo de Orbita Veturilo: OV-104) estas unu el la floto de kosmopramoj posedata de la usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NASA). Ĝi estis la kvara operacia pramo konstruita. Post la detruo de Kosmopramo Challenger (Esperante: Defianto) kaj Kosmopramo Colombia (Esperante: Kolombio), ĝi estas unu el la tri plene operaciaj pramoj kiuj restas en la floto. La aliaj du estas Kosmopramo Discovery (Esperante: Malkovro) kaj Kosmopramo Endeavour (Esperante: Klopodo). Post ĝi plenumas STS-125, la fina misio por servi Kosma Teleskopo Hubble, Atlantis estas tempe planita esti la unua kosmopramo kiu emeritiĝas de la floto.

Atlantis dum lanĉo je la 27-a de junio 2005

Oparacia historio redakti

Atlantis unue flugis dum Oktrobro 1985, farante klasifikitajn militarajn aferojn, unu el kvin tiaj flugoj. En 1989 Atlantis deplojis du planetajn sondojn, Magellan-an kaj Galeleo-an, kaj en 1991 ĝi deplojis la Gama-radiadan Observejon Compton.

Komence en 1995, Atlantis faris sep sinsekvajn flugon al al rusa kosmostacio Mir. Dum la dua flugo, ĝi liveris kuplan modulon, kaj dum sekvaj flugoj, ĝi faris kosmonaŭtajn interŝanĝojn.

Ekde novembro 1997 ĝis Julio 1999, Atlantis spertis reekipadon, kun proksimume 165 modifaĵoj faritaj al la pramo, inklude de instalado de la Multifukcia Elektronika Montrila Sistemo, aŭ la vitra kajuto. Ĝi faris ses flugojn de tiam, ĉiuj traktis kunigadajn aktivecojn ĉe la Internacia Kosmostacio.

En oktobro 2002, Atlantis kaj ses-homa pramanaro kompletis 11-tagan mision al la Internacia Kosmostacio kiu implikis tri kosmomarŝojn.

NASA tempoplanis la 27-an lanĉon de Atlantis en septembro 2005, dum la fenestro de la 9an ĝis la 24an. Dekretiĝis malsekure flugi la mision kaj la lanĉa fenestro estis maltrafita pro komplikaĵoj dum la lanĉo de Discovery (Malkovro) por misio STS-114 kaj la sekva suspendo fare de NASA de ĉiuj ontaj pramaj lanĉoj. Atlantis estis la indikita STS-300-a sava orbitilo por la misio STS-114. Atlantis estis tempoplanita flugi mision STS-121, estis decidite ke Discovery (Malkovro) flugu la mision anŝtataŭe.

Post la kvarjara halto la pramo refoje orbitis kun ses kosmonaŭtoj sur STS-115, portante segmentojn de la P3/P4-a truso kaj solajn vicarojn.

Atlantis restis en orbito ligita al la Internacia Kosmostacio dum sia 28-a misio STS117. Pro damaĝo de hajla ŝtormo je la 26-a de februaro, 2007 lanĉo estis malfruigita ĝis la 8-a de junio. Dum en orbito, oni trovis 10 cm ŝiron en la termikprotekta sistemo. Atlantis restis en orbito ĝis la 21-a de junio, 2007 por ripari la ŝiron.

Atlantis estis planita emeritiĝi post sia lastan planitan flugo, STS-125, la fina serva miso al la Kosmoteleskopo Hubble. Ĝi devis esti uzata por provizi partojn por Discovery (Malkovro) kaj Endevro (Strebo) ĝis la antaŭvidita fino de la Kosmoprama programo en 2010. Atlantis estis elektita por frua emeritigo por eviti multekostan revizon kiu estis planita komenci en 2008. Tamen komence de 2008 NASA decidis pliapartigi la revizojn kaj sekve plilongigi la servon de Alantis ĝis iam en 2010.

Listo de flugoj redakti

# Lanĉodato Nomo de la misio Lanĉoperono Aletrigejo Daŭro Distanco[1] Notoj
1 3 Oktobro 1985 STS-51-J 39A Edwards AFB 4 tagoj, 1 horoj, 44 minutoj, 38 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Unua misio de 'Atlantis, ĝi estis rezervita por a Departemento pri defendo. Oni kredas ke ĝi servis por enlokigi du satelitojn DSCS-III (Satelita Komunika sistemo de la defendo) en senmovan orbiton.
2 26 Novembro 1985 STS-61-B 39A Edwards AFB 6 tagoj, 21 horoj, 4 minutoj, 49 sekundoj Ŝablono:Convert/mi 3enorbitigo de tri komunikaj satelitoj: MORELOS-B, AUSSAT-2 and SATCOM KU-2
3 2 Decembro 1988 STS-27 39B Edwards AFB 4 tagoj, 9 horoj, 5 minutoj, 37 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Misio rezervita por la Departemento pri defendo. Enorbitigo de la satelitoj Lacrosse 1por la usona National Reconnaissance Office (NRO) kaj la Central Intelligence Agency (CIA). La varmoprotekta ŝildo de Atlantis suferis aparte gravan damaĝon dum tiu flugo. Pli ol 700 ŝilderoj estis damaĝitaj, kaj unu mankis.[2]
4 4 Majo 1989 STS-30 39B Edwards AFB 4 tagoj, 0 horoj, 56 minutoj, 28 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Lanĉis la esplorŝipon Magellano al Venuso.
5 18 Oktobro 1989 STS-34 39B Edwards AFB 4 tagoj, 23 horoj, 39 minutoj, 20 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Lanĉis la esplorŝipon Galileo al Jupitero.
6 28 Februaro 1990 STS-36 39A Edwards AFB 4 tagoj, 10 horoj, 18 minutoj, 22 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Misio rezervita por la Departemento pri defendo. Enorbitigo de unusola satelito, supozeble observsatelito Misty.
7 15 Novembro 1990 STS-38 39A KSC 4 tagoj, 21 horoj, 54 minutoj, 31 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Misio rezervita por la Departemento pri defendo. Enorbitigo de USA-67, onidire sekreta satelito Magnum ELINT por elektronika spionado.
8 5 Aprilo 1991 STS-37 39B Edwards AFB 5 tagoj, 23 horoj, 32 minutoj, 44 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Enorbitigo de Compton Gamma Ray Observatory (GRO), la dua el la Programo por Granda Observejo.
9 2 Aŭgusto 1991 STS-43 39A KSC 8 tagoj, 21 horoj, 21 minutoj, 25 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Enorbitigo de la TDRS sputnikoj (TDRS-5 aŭ TDRS-E).
10 24 Novembro 1991 STS-44 39A Edwards AFB 6 tagoj, 22 horoj, 50 minutoj, 44 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Misio rezervita por la Departemento pri defendo. El la nesekreta ŝarĝo estis satelito Defense Support Program (DSP) enorbitigita en la unua tafo de la flugo.
11 24 Marto 1992 STS-45 39A KSC 8 tagoj, 22 horoj, 9 minutoj 28 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Portis la unuan Atmosferan Laboratorion por Aplikoj kaj Scienoe (ATLAS-1). ATLAS-1 kun 12 iloj esploris la ĥemion de la armosfero, la sunan radiadon, solar radiation, la fizikon de la spaca plasmao kaj transviolan astronomion.
12 31 Julio 1992 STS-46 39A KSC 7 tagoj, 23 horoj, 15 minutoj, 3 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Enlokigis la Tethered Satellite System (TSS), kunan eksperimenton de NASA/Itala Spaca Ofico. La satelito atingis nur maksimume Ŝablono:Convert/LoffAoffDbSoff anstataŭ Ŝablono:Convert/mi, pro miksigo de la fadeno. La satelito Europa Reuzebla Portŝipo (EURECA) estis enlokigita por the Europa Spaca Ofico (ESA).
13 3 Novembro 1994 STS-66 39B Edwards AFB 10 tagoj, 22 horoj, 34 minutoj, 2 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Portis la trian Atmosferan Laboratorion por Aplikoj kaj Scienoe (ATLAS-3) por esplori la sunenergion kaj ĝian efikon al la tera klimato kaj medio. Aldone, STS-66 inkluzivis la enlokigon de kaj reprenon de la the Kriogena Subrĝa Spektrometra Teleskopo por la Atmosfero (CRISTA) por esplori la ŝanĝemecon de la atmosfero kaj liveri mezurojn.
14 29 Junio 1995 STS-71 39A KSC 9 tagoj, 19 horoj, 22 minutoj, 17 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Unua historio alperoniĝo de Kosmopramo al la Spacostacio Mir. 100a uson homa spaca flugo. Atlantis transportis du kosmonaŭtoj Anatoly Solovyev kaj Nikolai Budarin al Mir kaj revenigis astronaŭton Norman E. Thagard kaj kosmonaŭtojn Vladimir Dezhurov kaj Gennady Strekalov. La kuna uson-rusa skipo faris biologian esplorojn en la Spacelab / Mir.
15 12 Novembro 1993 STS-74 39A KSC 8 tagoj, 4 horoj, 31 minutoj, 42 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Portis alperoniganeron al Mir kaj alperoniĝis al la ero Kristall. Dum tritaga kun flugo kun MIR, la skipo de Atlantis transdonis akvon, varojn, ilaron kaj du novajn suntabulojn por plipotencigi Mir.
16 22 Marto 1996 STS-76 39B Edwards AFB 9 tagoj, 5 horoj, 16 minutoj, 48 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Randevuo kun Mir, inkluzive de transfero de skipano Shannon Lucid. STS-76 estis la unua flugo de la prem-ero SPACEHAB por plifaciligi la alperonigojn de Kosmopramoj al Mir. Linda M. Godwin kaj Michael R. Clifford|Michael Clifford faris la unuan usonan eksterŝipa agado ĉirkaŭ la du kigitaj kormoŝipoj.
17 16 Septembro 1996 STS-79 39A KSC 10 tagoj, 3 horoj, 19 minutoj, 28 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Randevuo kun Mir, inkluzive de transfero de skipano Shannon Lucid kaj John Blaha. Unua kosmoprama misio al la kompletigita Mir. STS-79 ankaŭ estis la dua flugo de la ero SPACEHAB kaj ĝia dua flugo kiel duobla ero.
18 12 Januaro 1997 STS-81 39B KSC 10 tagoj, 4 horoj, 56 minutoj, 30 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Randevuo kun Mir, inkluzive de transfero de skipano John Blaha kaj Jerry Linenger. Transporto de la duobla ero SPACEHAB, kaj dum 5-taga kuna funkciado kun Mir la skipoj transdonis akvon kaj varojn.
19 15 Majo 1997 STS-84 39A KSC 9 tagoj, 5 horoj, 20 minutoj, 47 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Randevuo kun Mir, inkluzive de transfero de skipano Jerry Linenger kaj Michael Foale. Transporto de la duobla ero SPACEHAB
20 25 September 1997 STS-86 39A KSC 10 tagoj, 19 horoj, 22 minutoj, 12 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Randevuo kun Mir, inkluzive de transfero de skipano Michael Foale kaj David A. Wolf. 5-taga alperonado kaj unua kuna uson-rusa spaca ekskurso kadre de kosmoprama misio far Vladimir G. Titov kaj Scott E. Parazynski.
21 19 Majo 2000 STS-101 39A KSC 9 tagoj, 21 horoj, 10 minutoj, 10 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Reekipiga misio al la Internacia Spaca Stacio per duobla ero SPACEHAB kaj integrita ŝarĝportilo de SPACEHAB. Astronaŭtoj James S. Voss kaj Jeffrey N. Williams faris spacan ekskurson kaj Atlantis ankaŭ reŝarĝis la motorojn de ISS.
22 8 Septembro 2000 STS-106 39B KSC 11 tagoj, 19 horoj, 12 minutoj, 15 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Reekipiga misio al la Internacia Spaca Stacio. STS-106 uzis la duoblan eron SPACEHAB integrita ŝarĝportilo de SPACEHAB. Du spacaj ekskursoj.
23 7 Februaro 2001 STS-98 39A Edwards AFB 12 tagoj, 21 horoj, 21 minutoj Ŝablono:Convert/mi Konstruada misio al la Internacia Spaca Stacio (Porto kaj munto de la laboratoria ero Destiny). Tri spacaj ekskursoj, inkluzivantaj la 100an de la usona homa spaca programo.
24 12 Julio 2001 STS-104 39B KSC 12 tagoj, 18 horoj, 36 minutoj, 39 sekundoj Ŝablono:Convert/mi Konstruada misio al la Internacia Spaca Stacio (Porto kaj munto de la aer-kluzo Quest). Astronaŭtoj Michael Gernhardt kaj James Reilly faris 3 elirojn en la kosmon dum kiam Atlantis estis konektita al la ISS. STS-104 estis la unua misio por flugo kun "Bloko II" SSME.[3]
25 8 Aprilo 2002 STS-110 39B KSC 10 tagoj, 19 horoj, 43 minutoj, 48 sekundoj Ŝablono:Convert/mi
26 7 Oktobro 2002 STS-112 39B KSC 10 tagoj, 19 horoj, 58 minutoj, 44 sekundoj Ŝablono:Convert/mi
27 9 Septembro 2006 STS-115 39B KSC 11 tagoj, 19 horoj, 6 minutoj, 35 sekundoj Ŝablono:Convert/mi
28 8 Junio 2007 STS-117 39A Edwards AFB 13 tagoj, 20 horoj, 12 minutoj, 44 sekundoj Ŝablono:Convert/mi
29 7 Februaro 2008 STS-122 39A KSC 12 tagoj, 18 horoj, 21 minutoj, 50 sekundoj Ŝablono:Convert/mi
30 11 Majo 2009 STS-125 39A Edwards AFB 12 tagoj, 21 horoj, 37 minutoj, 9 sekundoj Ŝablono:Convert/mi
31 16 Novembro 2009 STS-129 39A KSC 10 tagoj, 19 horoj, 16 minutoj, 13 sekundoj Ŝablono:Convert/mi
32 14 Majo 2010 STS-132 39A KSC 11 tagoj, 18 horoj, 29 minutoj, 09 sekundoj Ŝablono:Convert/mi

* Ne antaŭ
** Decidota

Restantaj ontaj misioj redakti

Referencoj redakti

  1. NASA (May 2010) Space Shuttle Mission STS-132 Press Kit. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2010-09-23.
  2. William Harwood (March 27, 2009) Legendary commander tells story of shuttle's close call. Spaceflight Now. Alirita July 25, 2010. .
  3. G. D. Hopson (June 28, 2001) Atlantis STS 104 Space Shuttle Program SSME Flight Readiness Review. Alirita July 25, 2010.