Kosmoteleskopo Hubble

kosma teleskopo orbitanta ĉirkaŭ Tero
(Alidirektita el Kosmoteleskopo de Hubble)

La Kosmoteleskopo Hubble (angle Hubble Space Teleskope, HST) estas scienca teleskopo lanĉita je la 24-a de aprilo en 1990 por stelobservado en videbla lumo, ultraviola radiado kaj infraruĝa radiado.

La Kosmoteleskopo Hubble
Surorbitigo de Hubble elde la kosmopramo Discovery

En alto de 589 km ĝi rivoluas ĉirkaŭ la tero dum 96 minutoj.

En kadro de kunlaboro de NASA kaj ESA ĝi estis surorbitigita dum misio STS-31 el kosmopramo Discovery. Ĝia nomo devenas de Edwin Hubble, kiu estis astronomo.

Ĉar nia atmosfero filtras ultraviolan radiadon kaj infraruĝan radiadon, estas avantaĝo havi teleskopon en kosmo. Tie ankaŭ mankas atmosferaj perturboj (scintilado), kiujn oni devas kompensi ĉe surteraj teleskopoj.

Riparoj redakti

La kvalito de la bildoj pliboniĝis, kiam en la jaro 1993 la kosmoteleskopo ricevis "okulvitrojn" por kompensi la eraron de la malĝuste polurita ĉefspegulo. La altkvalitaj bildoj ricevitaj aldonis aron da utilaj informoj pri la strukturo de nia Universo.

Videbleco redakti

La kosmoteleskopo Hubble ne estas videbla de Mez-Eŭropo.

Bildaro de fotoj redakti

Posteuloj redakti

Kiel posteulo de la kosmoteleskopo Hubble estas ofte indikata la kosmoteleskopo James Webb. Tamen, ĝia spektro estas nur la infraruĝa radiado (kompare al Hubble mankos la videbla kaj la ultraviola lumoj).

Pli proksime al la spektro de Hubble estas la planata kosmoteleskopo LUVOIR.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hubble-Weltruumteleskop en la alemana Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.