Eŭropa Kosma Agentejo

Eŭropa interregistara organizaĵo pri esplorado de la kosmo

La Eŭropa Kosma Agentejo (EKA; angle European Space Agency, ESA; france Agence spatiale européenne, ASE) estas interregistrara organizaĵo kun ĉefsidejo en Parizo. Ĝi fondiĝis je la 30-a de majo 1975 por la kunordigo de la eŭropaj kosmoesploraj entreprenoj, ĉar la malantaŭiĝo teknologia kontraŭ Usono kaj Sovetunio pli kaj pli grandiĝis. La EKA havas 22 membrajn ŝtatojn kaj alstrebas laŭ sia regularo "ekskluzive pacemajn celojn".
La EKA, per sia buĝeto (6.680 milionoj da eŭroj en 2020), estas la tria kosma agentejo en la mondo post la NASA kaj la Ĉina Nacia Kosma Agentejo. La agadoj de la agentejo kovras la tutan kosman laborkampon: sciencoj kiel astrofiziko, esplorado de la Suna Sistemo, studo de la Suno kaj fundamenta fiziko; la studo kaj observado de la Tero per specialigitaj sputnikoj; disvolviĝo de lanĉo-veturiloj; kunhomaj flugoj per sia partopreno al la Internacia Kosmostacio kaj Orion; sputnika navigado kun la programo Galileo; kosmaj telekomunikadoj, por kiuj la agentejo financas disvolvon de novaj konceptoj; esplorado pri kosmofluga inĝenierarto. EKA ankaŭ partoprenas kosmajn programojn iniciatitajn de aliaj kosmaj agentejoj.
La strategio estas difinita de konsilio en kiu ĉiu ana lando havas reprezentanton. La programoj iniciatitaj de la agentejo, kiuj reprezentas 75% de la buĝeto, estas financitaj rekte de anaj landoj. Ili pagas kontribuon proporcie al sia MEP por financi 20% de la buĝeto (scienca programo kaj superkostoj) kaj partoprenas la proporciojn de sia elekto en la laŭvolaj programoj. Kvarono de la buĝeto estas disponigita de Eŭropa Unio kaj EOEMP por la disvolviĝo de la kosma parto de ĉi tiuj programoj administritaj de ĉi tiuj institucioj (programo Galileo, vetersputnikoj, GMES / Copernicus). Iuj de la anaj landoj subtenas, krom sia partopreno en eŭropaj programoj, pure naciajn kosmajn programojn.
La EKA konfidas, post selektado kaj laŭ aĉetkonkurso, la esploradon kaj disvolvon de kosmoŝipoj al universitatoj, institutoj kaj industriistoj en anaj landoj, aplikante la principon de "reveno geografia" : la elspezoj de la agentejo en ĉiu lando proporcias al ĝia kontribuo. La agentejo dungas proksimume 2.233 homojn (2016) kaj havas plurajn fakajn establojn. Ĝia ĉefa centro estas ECKET en Noordwijk, Nederlando, kiu estas dediĉita al la dezajno kaj testado de kosmoŝipoj. La aliaj gravaj centroj estas la EKOC (monitorado kaj kontrolo de aktualaj misioj) en Darmstadt, Germanio kaj la EKS (tutmonda reto de parabolaj antenoj, por interligi kun kosmoŝipoj). EKA ankaŭ uzas la instalaĵojn de la Gviana kosmodromo, establo de la CNES (franca kosma agentejo), por lanĉi siajn raketojn.

Eŭropa Kosma Agentejo
france Agence Spatiale Européenne
angle European Space Agency
germane Europäische Weltraumorganisation
emblemo
Insigno de la EKA
Insigno de la EKA
interregistara organizaĵo • kosmo-esplora registara organizaĵo • internacia organizaĵo
Komenco 30-an de majo 1975
Antaŭe European Launcher Development Organisation vd
Geografia situo 48° 50′ 54″ N, 2° 18′ 15″ O (mapo)48.8483333333332.3041666666667Koordinatoj: 48° 50′ 54″ N, 2° 18′ 15″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Poŝtkodo F-75738
france Agence Spatiale Européenne angle European Space Agency germane Europäische Weltraumorganisation (Parizo)
france Agence Spatiale Européenne
angle European Space Agency
germane Europäische Weltraumorganisation (Parizo)
DEC
france Agence Spatiale Européenne angle European Space Agency germane Europäische Weltraumorganisation
france Agence Spatiale Européenne
angle European Space Agency
germane Europäische Weltraumorganisation
Lokigo de Parizo en Francio
Map
Eŭropa Kosma Agentejo
Tipo Kosma agentejo
Agareo

kosmoesploro
kosmoflugo

Fondinto(j) BelgioDanioFrancioOkcidenta GermanioItalioNederlandoHispanioSvedioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Svislando vd
Membro de Inter-Organizaĵa Kosmoruba Kunordiga Komitato • Konsulta Komitato por Kosmodatensistemoj • Open Geospatial Consortium • RIPE Network Coordination Centre • DataCite vd
Estr(ar)o Johann-Dietrich Wörner
Buĝeto 6,7 miliardoj da eŭroj (2020)
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo
germana lingvo

Posedatoj ESTRACK • Esrange • Cebreros Station • Redu Station • New Norcia Station • Kiruna Station • Malargüe Station • Villafranca Station • Santa Maria Island Station • Kourou Station vd
Retejo http://www.esa.int/ESA
Jura formo Q112176659
vdr

Historio redakti

La unuaj eŭropaj kosmaj organizoj redakti

De la unuaj satelitaj lanĉoj, fine de la 1950-aj jaroj, Francio kaj Britio, kiuj ankaŭ organizis interkontinentajn balistikajn misilprogramojn, starigis naciajn spacajn programojn. Sed la financaj rimedoj faris ke la celoj estis modestaj kompare kun Sovetunio kaj Usono. Komence de la 1960-aj jaroj, eŭropaj eminentuloj el diversaj kampoj kaj precipe sciencistoj, kiuj vidis, ke ĵus malfermiĝis nova esplora tereno, petis la kreon de eŭropa scienca koma programo gvidata de organismo simila al la Eŭropa organizaĵo por nuklea esploro (origine nomita, en la franca, Conseil Européen pour la Recherche Nucléaire CERN).

La 1an de decembro 1960, konferenco kunvenanta dek unu eŭropajn landojn en Meyrin (Svislando) decidas pri la kreado de la Eŭropa prepara komisiono por kosma esploro (Commission préparatoire pour la recherche spatiale, COPERS). La laboroj de ĉi tiu korpo kondukas en 1962 al la kreado de la Eŭropa kosma esplora organizo (en angla European Space Researh Organisation aŭ ESRO; en franca Conseil européen pour la recherche spatiale aŭ CERS), kies celo estas la kreado de sciencaj satelitoj kaj kiu kunvenigas naŭ eŭropajn landojn. La sama jaro ses el ili decidis aliĝi al la Eŭropa lanĉila elvolva organizo (en angla Eŭropa Launcher Development Organisation aŭ ELDO; en franca Centre européen pour la construction de lanceurs d'engins spatiaux aŭ CECLES) por disvolvo de eŭropa lanĉilo nomita Eŭropa. La du organizoj ekfunkciis en 1964. Krome, la apero de la satelita telekomunika tekniko instigis la kreon de la Eŭropa konferenco pri satelita telekomunikado (en franca Conférence européenne des télécommunications par satellite aŭ CETS) en majo 1963.

Kreado de la Eŭropa Kosma Agentejo redakti

Fine, la malsukceso de la raketo Europa necesigis kompletan revizion de la organizado de la eŭropa spaca programo.

Post delikataj intertraktadoj inter Francio, Germanio kaj Britio, estis atingita interkonsento en julio 1973 por starigi, kiu akordo permesanta la financadon de la programoj atendataj de la ĉefaj landoj:

  • la lanĉilo L3S (Ariane) dezirata de Francio kaj kiu estas sub la superrigardo de la Nacia centro de kosmaj studoj (Centre national d'études spatiales aŭ CNES)
  • la Spacelab-esplorada modulo de la usona kosmopramo petita de Germanio,
  • la satelito pri tramara telekomunikado (Maritime European Communication Satellite aŭ MARECS) petita de Britio.

La konvencio de la EKA estis fine subskribita de 10 eŭropaj ŝtatoj la 30-an de majo 1975, kaj fakte funkciis ekde la 31-an. Ĝi tamen ekhavis juran ekziston nur de la 30-a de oktobro 1980, dato de la ratifo de ties konvencio.
La EKA sukcesis kunvenigi dudek du anajn ŝtatojn, kiuj kolektas siajn rimedojn por disvolvi civilan kosman programon, kiu konsistas el sciencaj sputnikoj (esploroj pri la Tero, la Suno, la sunsistemo, astronomio, kosmologio, ktp.), kosmaj teknologioj, aplikaj sputnikoj postulantaj eŭrop-skalan programon (Galileo, Copernicus) kaj lanĉajn rimedojn (surgrundaj instalaĵoj kaj lanĉiloj).
La rolo kaj funkciado de la EKA estas difinitaj en la EKA-Konvencio kaj regularo de la konsilio, kies komenca versio estis ellaborita en 1975 kaj kiu estas ratifita de ĉiu ana ŝtato post aliĝo[1]. La misio de la agentejo estas disvolvi kunlaboron inter eŭropaj ŝtatoj en la kosma laborkampo. Ĝi disvolvas kaj efektivigas longperspektivan eŭropan kosman politikon same kiel agadojn kaj programojn. Ĝi kunordigas la eŭropan kosman programon kaj la naciajn programojn, iom post iom integriĝante ĉi-lastan. Kiel la NASA, la agentejo limiĝas al pacaj agadoj (Artikolo II de la konvencio)[2]. Tial la disvolviĝo de militaj kosmaj programoj (rekona sputniko, milita telekomunika sputniko, ktp.) estas en la naciaj programoj de la anaj ŝtatoj. Ĉi tiu konvencio kondiĉas, ke "la celo de EKA estas provizii kaj antaŭenigi, por ekskluzive pacaj celoj, kunlaboradon inter eŭropaj ŝtatoj pri kosma esplorado kaj teknologio kaj iliaj kosmaj aplikoj, konsidere al ilia uzo por sciencaj celoj kaj por operaciaj kosmaj aplikaj sistemoj".

Misioj kaj aktivecoj redakti

La aktivecoj de la agentejo kovras la tutan kosman laborkampon:

EKA ankaŭ partoprenas kosmajn programojn iniciatitajn de aliaj kosmaj agentejoj.

Membroj redakti

  •  ESA-Membroŝtatoj
  •  ESA Asociitaj Membroj
  •  ECS-Partneroŝtatoj
  •  Interkonsento pri kunlaboro
  • Fondaj membroŝtatoj:

    Aliaj membroŝtatoj:

    Raketoj redakti

    EKA nuntempe uzas tri raketojn:

    Famaj eŭropaj kosmonaŭtoj redakti

    Referencoj redakti

    1. (franclingve) EKA-Konvencio kaj regularo de la konsilio, p. 44-48 (legi rete Arkivigite je 2020-07-13 per la retarkivo Wayback Machine - arkivo)
    2. (franclingve) EKA-Konvencio kaj regularo de la konsilio, p. 13-14 (legi rete Arkivigite je 2020-07-13 per la retarkivo Wayback Machine - arkivo)

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti