Meyrin
Meyrin estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 21015 loĝantojn je la 31-a de janauro 2009.
Meyrin | |
---|---|
Kantono | Ĝenevo |
Distrikto | (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo) |
Koordinatoj | 46° 14′ 0″ N 6° 5′ 9″ O / 46.23333 °N, 6.08583 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 0″ N 6° 5′ 9″ O / 46.23333 °N, 6.08583 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 21015 |
Areo | 10,00 km² |
Alteco | 435 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1217 |
Komunumkodo | 6630 |
GeografioRedakti
Meyrin situas 3 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo, ĉe la landlimo al Francio. Al Meyrin apartenas krom la vilaĝo Meyrin mem la lokon Cointrin kaj Mategnin.
En Meyrin situas la plej multaj konstruaĵoj de la eŭropa esplorcentro CERN kaj granda parto de la Flughaveno Ĝenevo.
Najbaraj komunumojRedakti
La urbo limas en nordo al Ferney-Voltaire kaj Prévessin-Moëns (ambaŭ en Francio-Ain), en oriento al Le Grand-Saconnex, en sudo al Vernier, kaj en okcidento al Satigny.
TrafikoRedakti
Meyrin disponas pri maksimuma konekto al la publika trafikreto. Unuflanke en la urbo situas la interkontinenta Flughaveno Ĝenevo, kiun ĝi dividas kun la najbara urbo Le Grand-Saconnex kaj kiu disponas ankaŭ pri interurba stacidomo de Svisaj Federaciaj Fervojoj kun rektaj trajnoj al la ĉefa stacidomo de Ĝenevo, al Laŭzano, Berno, Zuriko, Bazelo kaj aliaj urboj. Kaj pasas tra Meyrin ankaŭ la internacia trajnlinio de Ĝenevo al Bellegarde kaj Liono.
Ankaŭ pasas tra la urbo la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo al Sankt-Margreto.
EkonomioRedakti
La servoentreprenoj kaj industrio, kiu troviĝas en Meyrin disponigas pli ol 26000 laborlokojn, do laboras en la urbo pli da homoj ol tie loĝas. Gravaj labordonantoj estas la flughaveno kaj CERN.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Meyrin datiĝas el la jaro 1153 kiel Mairin.