Ferney-Voltaire

komunumo en la departemento Ain de Francio

Ferney-Voltaire - prononco [fɛʁ'nɛ vɔl'tɛʁ] - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ain, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes [ovɛʁɲ ʁon alp], kaj troviĝas pli precize en la pays de Gex, ĉe la landlimo inter Francio kaj Svisio, je 8 km norde de Ĝenevo. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 10 920 loĝantoj sur areo de 4,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 285 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Gex kaj al la kantono Saint-Genis-Pouilly.

Ferney-Voltaire
komunumo
komunumo en Francio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Ain
Arondismento Gex
Kantono Saint-Genis-Pouilly
INSEE kodo 01160 [+]
Poŝtkodo 01210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 920  (2021) [+]
Loĝdenso 2 285 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 15′ N, 6° 6′ O (mapo)46.2558333333336.1080555555556Koordinatoj: 46° 15′ N, 6° 6′ O (mapo) [+]
Alto 446 m [+]
Areo 4,78 km² ( 478 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ferney-Voltaire (Ain)
Ferney-Voltaire (Ain)
DEC
Ferney-Voltaire
Ferney-Voltaire
Situo de Ferney-Voltaire
Ferney-Voltaire (Francio)
Ferney-Voltaire (Francio)
DEC
Ferney-Voltaire
Ferney-Voltaire
Situo de Ferney-Voltaire

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ferney-Voltaire [+]
vdr
Ferney-Voltaire vidita el aviadilo.

La teritorio havas komunan limon kun Ornex kaj Prévessin-Moëns.

Historio redakti

 
La statuo de Voltaire, ĉe avenue Voltaire, starigita inter la urbodomo kaj la preĝejo en 1890.

Voltaire elektis Ferney en 1759 pro ĝia proksimeco al la landlimo, utila kaze de problemo kun la reĝa administracio, kaj de Ĝenevo, loĝurbo de lia rivalo, Rousseau.

Je lia alveno, la domaro havis apenaŭ cent kvindek loĝantojn. Sur la statuo de Voltaire, instalita ĉe la urbocentro, li estas nomita «Bienfaiteur de Ferney» (bonfaranto de Ferney). Certe, li helpis la disvolvigon kaj demografian kaj ekonomian de Ferney kiu, en kelkaj jaroj, pasis de vilaĝa strukturo al vera urbeto[1]. Voltaire konstruigis pli ol cent domojn, financis la konstruadon de preĝejo, de lernejo, de malsanulejo, de akvorezervejo kaj fonto.

Krome, li sekigis la marĉojn kaj kreis foirojn kaj merkatojn, allogis metiistojn — horloĝistojn, teksistojn — al setlado, kaj nutris la loĝantojn dum la malsatego de 1771. Li konstruigis kastelon (nune klasita kiel historia monumento). Li finfine pruntedonis monon senpage al la najbaraj komunumoj[2].

Ne estas troigo diri ke Ferney estus restita malgranda vilaĝo sen la agdo de la «Patriarko» kiu metigis ĝin en la historion. Je lia morto en 1778, Ferney havis jam preskaŭ 1 200 loĝantojn sed sen sia bonfarinto, ĝi perdis tiam sian viglecon kaj retrovis sian ruran iaman formon.

Notoj redakti

  1. Zufferey J. (2011).
  2. Surskribaĵoj ĉe la basreliefoj de la statuo.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
la loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj