La kosmosondilo GOCE (angle Gravity Field and Steady-State Ocean Circulation Explorer [GOĈE], «esplorilo de la gravitkampo kaj stabilstataj oceanaj fluoj») estis scienca-esplora sondilo de la Eŭropa Kosma Agentejo. Ĝi estis lanĉita la 17-an de marto 2009 kaj ĉesis ekzisti la 11-an de novembro 2013. La ĉefa utilŝarĝo de la sondilo estis elektrostatika gravita gradiometro, kiu konsistis el 6 akcelerometroj kaj estis destinita por esplorado de la gravitkampo de la Tero kaj la geoido.

GOCE

Modelo de la kosmosondilo

Modelo de la kosmosondilo
Nomo GOCE (Gravity Field and Steady-State Ocean Circulation Explorer)
Sputniko de la Tero
Lando Eŭropa Unio Eŭropa Unio
Organizaĵo Eŭropa Kosma Agentejo
Tipo de misio esplorado de gravitkampo de la Tero kaj la geoido
Lanĉdato 17-a de marto 2009 14:21:00 UTC
Lanĉo-veturilo Rokot/Briz-KM
Startejo Rusio Pleseck
NSSDC ID 2009-013A
SCN 34602
Teĥnikaj ecoj
Pezo 1 100 kg
Elementoj de orbito
Tipo de orbito sunsinĥrona
Klinangulo 96,7˚
Alteco de orbito 254,9 km
Aliaj informoj
Retpaĝaro www.esa.int/esaLP/LPgoce.html (angle)
vdr
Gravitkampo de la Tero. Devioj estas forte troigitaj.

Sagsimila formo kaj «naĝiloj» de la sondilo helpadis ĝin konservi orientiĝon kaj malpliigadis bremsadon en la supra atmosfero, kiu estas granda ĉe la alteco de ĝia orbito, ĉirkaŭ 260 km. Malalta orbito de la sondilo kaj ega precizeco de la akcelerometroj je 10⁻¹² m/s² ebligis al la fino de la observadoj plibonigi precizecon de difinado de la geoido ĝis 1—2 cm en la skaloj ĉirkaŭ 100 km[1]. Por kompenso de atmosfera bremsado kaj aliaj negravitaj influoj en la sondilo estis instalita seninterrompe funkciinta jonpelilo uzinta por kreo de impulso jonigitajn atomojn de ksenono.

Datumo el la sondilo GOCE ricevis multajn aplikojn, en tiu nombro ĉe esplorado de danĝeraj vulkanaj regionoj kaj detaligo de konduto de la oceano. Dinamiko de la oceano estis unu el la precipaj celoj de la sondilo. Komparante ricevitajn informojn pri formo de la geoido al informoj pri alteco de surfaco de la oceano, ricevitajn per altomezurilaj sondiloj, sciencistoj sukcesis spuri direkton kaj rapidecon de la geostrofaj marfluoj.

Lanĉo redakti

La sondilo GOCE estis sukcese lanĉita el la kosmodromo Pleseck per lanĉo-veturilo Rokot al sunsinĥrona orbito kun klinangulo 96,70˚. La sondilo dedividiĝis de lasta ero de la lanĉo-veturilo ĉe la alteco je 283,5 km, nur 1,5 km malpli ol estis planite.

Testado de sondilaj sistemoj redakti

Al septembro 2009 la sondilo malleviĝis al la nominala orbito ĉe la alteco je 254,9 km. Dum tiu tuta tempo okazadis testado de ĉiuj sistemoj de la sondilo, en tiu nombro de ĝia jonpelilo[2][3].

Ricevitaj rezultoj redakti

La 29-an de junio 2010 EKA publikigis unuajn modelojn de la gravitkampo de la Tero, konstruitajn laŭ datumoj de la sondilo GOCE[4]. Malgraŭ ke la modeloj estis konstruitaj surbaze de observaĵoj faritaj dum nur du monatoj, precizeco de la ricevitaj rezultoj en la skaloj ĉirkaŭ 100 km superas precizecon de ĉiuj pli fruaj modeloj, bazitaj sur plurjaraj observaĵoj pere de aliaj gravimetriaj sondiloj, en tiu nombro la sondila misio GRACE.

La 31-an de marto kaj 1-an de aprilo 2011 en la Teknologia Universitato Munkeno okazis kvara internacia laborkolokvo de uzantoj de GOCE (angle 4th International GOCE User Workshop)[5]. Tie estis anoncitaj pluraj duageneraciaj modeloj de la gravitkampo de la Tero[6]. Por ilia konstruado estis uzitaj sciencaj datumoj, ricevitaj per la sondilo GOCE dum ses monatoj, kaj ankaŭ (en kelkaj el la prezentitaj modeloj) aliaj gravimetriaj datumoj, ebligantaj la modelojn trakti pli grandan diapazonon de spacaj skaloj. Krome estis anoncite, ke la restinta stoko de ksenono por la jonpeliloj de la sondilo sufiĉos por ankoraŭ proksimume du jaroj da funkciado.

Finiĝo de la misio redakti

La 11-an de septembro 2013 kunordiganto de la projekto, laboranto de EKA Rune Floberghagen informis, ke stoko de ksenono en la sondilo devas elĉerpiĝi ĉirkaŭ 16—17-a de novembro plus-minus du semajnoj, post kio dum la daŭro de tri semajnoj la sondilo eniros densajn tavolojn de la atmosfero kaj forbrulos[7].

La 21-an de oktobro 2013 la Eŭropa Kosma Agentejo informis, ke en la rezervujoj de la aparato restis ne pli ol 350 gramoj da ksenono kaj post ties elĉerpiĝo la sondilo komencos foriri el sia orbito[8].

En la nokto inter la 10-a kaj la 11-a de novembro GOCE ĉesis ekzisti, forbrulinte en densaj tavoloj de la atmosfero. Lastfoje la sondilo estis kontaktita je 22:42 UTC, kiam stacio de kosma konektado en Antarkto ricevis de ĝi telemetriajn informojn. En tiu momento la aparato situis ĉe alteco je malpli ol 120 km, temperaturo de ĝia ĉefa komputilo estis ĉirkaŭ 80°C, de la baterio — ĉirkaŭ 84°C. Laŭ informoj de EKA, post tio oni ne plu sukcesis kontakti la sondilon[9].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti