Numero de flugo, aŭ internacia identigilo (angle International designator), aŭ NSSDC ID estas numero laŭ la katalogo de la Nacia Spaca Scienca Datuma Centro (angle: National Space Science Data Center) de Usono. Ĝi prezentas per si katalogan numeron de ĉiu fluganta kosma objekto, troviĝanta en orbito kaj registrita ĉe COSPAR. La nocio «fluganta objekto» estas komprenata sufiĉe libere kaj inkludas ankaŭ ĉiujn objektojn, aperintajn rezulte de starto de iu raketo kaj memstare troviĝantan en orbito. Ĉiaj flugantaj objektoj povas esti fonto de malhelpoj por astronomiaj observadoj. Por ekskludi tiajn malhelpojn, parametroj de orbitoj de tiaj objektoj devas esti konataj en la civila astronomio. Similaj informoj ne povis esti ĉerpitaj el naciaj katalogoj de landoj dum la malvarma milito. Samkaŭze suborbitaj startoj ne ricevadis numeron de flugo.

Laŭ astronomia scienca tradicio ajna nova ĉiela korpo post la jaro 1957 estis ricevanta numeron konsistantan el jarnumero kaj unu litero de la greka alfabeto. Cele al identigo de multaj objektoj post la litero estis aldonata unu cifero. Ekzemple, la unua artefarita satelito de la Tero havas indikon 1957 α 2 (la numeron 1 ricevis la dua ero de la lanĉo-veturilo, ankaŭ elirinta en orbiton kaj ege pli granda ol la sputniko). Ekde 1961 dudek kvar literoj de la greka alfabeto ne sufiĉis, kaj oni ekuzis du literojn.

En 1963 oni venis al la indiko uzata ĝis nun: jaro-orda numero (du- aŭ trisigna) kaj litera indekso — tio estas nomata NSSDC ID. Litera indekso estas donata laŭ ŝajna graveco de la objekto. Ĉar nun disponeblas preskaŭ ĉiuj informoj pri utilŝarĝo de raketoj, per A-indeksoj estas indikataj sputnikoj, kaj nur post ili eroj de raketoj kaj ceteraj partoj. En 2008 en la katalogo troviĝis informoj pri preskaŭ 6500 objektoj.

Alternativa sistemo por indikado de artefaritaj satelitoj estas SCN.

Eksteraj ligiloj redakti