Gravity Recovery and Climate Experiment

Gravity Recovery And Climate Experiment (GRACE - Gravita esplor- kaj klimat-eksperimento) estas projekto por detala difino de la tera gravitokampo per du koordinitaj satelitoj en malalta orbito (la ĝemelaj satelitoj, kiuj postĉasas sin sur sama orbito estas ŝerce nomitaj „Tom“ kaj „Jerry“).

Gravity Recovery and Climate Experiment
kosma misio
Poste Gravity Recovery and Climate Experiment Follow-On vd
Lando(j) UsonoGermanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La ĝemelaj satelitoj GRACE

La satelitoj estis lanĉitaj la 17-an de marto 2002 de Pleseck en preskaŭ polusa (inklino=89°) kaj cirkulara orbito kun komenca alteco de 500 km. La satelitoj postkuras sin en distanco de ĉirkaŭ 200 km, kaj daŭre mezuras sian distancon en ekstrema precizeco. Kiam la unua satelito alproksimiĝas al regiono kun pli alta gravito, ĝi rapidiĝas kaj la distanco al la ĝemela satelito pligrandiĝas. Inverse, kiam la dua satelito trakuras tiun regionon, la distanco malgrandiĝas. Tiel la du satelitoj povas precizege mezuri la gravitokampon de la tero.

La projekto estas komuna entrepreno de DLR kaj NASA/JPL. Post kelkaj jaroj ĝi estos esplorinta la teran geoidon en precizeco de ĉirkaŭ 1 cm, kvin- ĝis dekoble pli ekzakte ol antaŭe.

Krome GRACE ebligas - per laŭtempa komparo de la akumulitaj datumoj - mezuri ŝanĝojn de la geoido: la glaciamaso de antarkto malpliiĝis ene de nur 3 jaroj je ĉ. 150 km³, kiu rezultigas plialtiĝon de la marnivelo je 0,4 mm jare.

Vidu ankaŭ redakti

  • Geoido
  • GOCE — pli moderna sputniko (2009—2013)

Eksteraj ligiloj redakti