Jet Propulsion Laboratory
La Jet Propulsion Laboratory aŭ JPL (esperante: Jet-Propulsa Laboratorio), en Pasadena, Kalifornio, estas nacia laboratorio de Usono. Ĝin operacias la Kalifornia Instituto de Teknologio (angle California Institute of Technology aŭ Caltech), por la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio (angle National Aeronautics and Space Administration aŭ NASA). Ĝi faras robotan esploradon de la sunsistemo.
Jet Propulsion Laboratory | |||||
---|---|---|---|---|---|
NASA facility (en) federally funded research and development center (en) kosmocentro | |||||
Komenco | 31-a de oktobro 1936 vd | ||||
Geografia situo | 34° 12′ 0″ N, 118° 10′ 18″ U (mapo)34.2-118.17166666667Koordinatoj: 34° 12′ 0″ N, 118° 10′ 18″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | La Cañada Flintridge | ||||
| |||||
Moto | Dare Mighty Things | ||||
Filioj | Keck Institute for Space Studies (en) vd | ||||
| |||||
Agokampo | kosmosondilo • kosma observatorio • Terobservada satelito • Misio Cassini-Huygens • Mars Reconnaissance Orbiter • Kosmoteleskopo Spitzer • JPL Small-Body Database | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Plej Grandaj Projektoj
redakti- Viking (Vikingo): Paro da orbitantoj, kiu atingis Marson en 1976.
- Vojaĝanto 1 kaj Vojaĝanto 2 (laŭ angle Voyager): Forteriĝitaj en 1977, ili traveturis kaj studis la eksteran sunsistemon. La du ankoraŭ funkcias.
- Magellan: Uzis radaron por mapi preskaŭ la tutan supraĵon de Venuso dum pli ol kvar jaroj ekde 1990.
- Galileo: Forteriĝinta en 1989, enorbitiĝis ĉe Jupitero kaj studis ĝin kaj ĝiajn lunojn.
- Cassini: Forteriĝinta en 1997, enorbitiĝis ĉe Saturno en julio 2004.