Ultra-Profunda Kampo de Hublo

(Alidirektita el Hubble-a Ultra-Profunda Kampo)

La Hubble-a Ultra-Profunda Kampo (en angla Hubble Ultra Deep Field kaj de tie mallongige HUDF) estas la plej profunda bildo de la universo farita je videbla lumo, kies lumprojekcio estis elsendita antaŭ pli ol 13 000 milionoj de jaroj, kiam la universo havis nur 800 milionoj de jaroj proksimume. Por realigi ĝin oni akumulis datumojn kiuj estis akiritaj per sinsekvaj observoj faritaj inter la 3a de Septembro 2003 kaj la 16a de Januaro 2004 fare de la Kosmoteleskopo Hubble.

Tiu bildo de alta rezolucio de la HUDF montras galaksiojn de diversaj aĝoj, grandoj, formoj kaj koloroj. La plej malgrandaj kaj plej ruĝaj galaksioj, proksimume 100, estas kelkaj de la galaksioj plej foraj kiuj povas esti viditaj per optika teleskopo, kaj jam ekzistis kiam la universo estis nur 800 milion-jar-aĝa.

Situa sudokcidente de Oriono en la suda hemisfero de la konstelacio Forno, la bildo estas de ĉirkaŭ pli ol tri arkominutoj de diametro.[1]​ Tio estas nur unu dekono de la diametro de la plenluno vidita el la Tero, pli malgranda ol uni 1 kvadrata milimetro de papero metita je 1 metro de distanco, kaj egalvalora proksimume unu dektri-milionono de la totala "surfaco" de la ĉielo. La bildo estas orientita tiel ke la punktoj de la supra maldekstra angulo indikas al la nordo (-46,4 °) en la ĉiela sfero.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti