Fajraĵo
Feu d'artifice (Fajraĵo aŭ Artfajraĵo), Op. 4 (Fajraĵo, en rusa Фейерверк, Feyerverk) estas frua komponaĵo de Igor Stravinski, verkita en 1908. La verko estas orkestra fantaziaĵo, kaj kutime daŭras ĉirkaŭ kvin minutojn por esti ludata.
Kompono
redaktiStravinski komponis Feu d'artifice kiel nuptodonaco por la filino de Nikolaj Rimskij-Korsakov nome Nadjezda kaj Maksimilian Steinberg, kiuj geedziĝis kelkajn tagojn antaŭ la morto de ŝia patro. Feu d'artifice helpis disvolvigi la reputacion de Stravinski kiel komponisto, kvankam ĝi ne estas konsiderata reprezenta de sia matura verkaro.