Spekulativa fikcio

Spekulativa fikcio estas la nomo de literatura ĝenro, kutime en la formo de fikcio, kaj kiu inkluzivas ĝenrojn en kies bazo elstaras la demando "kio se?" kaj la provo respondi ĝin. Tiuj ĝenroj inkludas sciencfikcion, fantaston, hororon, literaturon strangecan (angle Weird Fiction), supernaturan literaturon, literaturajn heroojn kaj alternativan historion. Al tiuj aliĝas verkoj kiuj ne kongruas kun la ĉi tie listigitaj ĝenroj, sed plenumas la bazan difinon de la superĝenro.

La termino "spekulativa literaturo" unue aperis en 1888 en usona revuo, en artikolo traktanta la utopian romanon, "Looking Back: 1887-2000" de Edward Bellamy. Tamen, la plej konata uzo estas de Robert Heinlein en la eseo "On Speculative Literature Writing" (Pri spekultativa literatura verkado, 1948), kaj Heinlein eble ne konis la 19-a-jarcentan artikolon kaj renovigis la koncepton. En sia artikolo, Heinlein uzis la esprimon kiel anstataŭaĵon por "sciencfikcio" nur, kaj eĉ poste notis, ke la fantaziĝenro ne estas inkludita en ĝi. La esprimo "spekulativa fikcio" kiel anstataŭaĵo al "Sciencfikcio" estis ofta dum la 1960-aj jaroj, de la malkontento de verkistoj kaj redaktistoj de lasta termino kaj kondiĉoj ekestantaj de ĝi, kiel parto de la "nova ondo" de sciencfikcio. Dum la 1970-aj jaroj, la uzo de la esprimo malkreskis. Nur en la 1990-aj jaroj la termino ekviviĝis, kaj ĉi-foje en sia nuna akceptita signifo, kiel superĝenro de ĉiuj spekulativaj ĝenroj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti