La vosto de kometo estas la longa nebula rubando da gaso kaj da polvo, kiu etendiĝas de la kometa kerno en malan direkton de Suno kaj donas al la kometo ĝian aspekton de "vosthava astro".

Kometo Hale-Bopp (1997) montanta du vostojn
- Voston da plasmo (bluan)
- Voston da polvo (blankan)

Kometo havas ĝenerale du vostojn, unu da jonigita gaso (aŭ plasmo), la alia da polvo.

Deveno redakti

 
La kometa vosto turniĝas for de Suno

Kiel la hararo, la vosto konsistiĝas el sublimataj substancoj (akvo, karbona dioksido, metanolo...) pro la suna varmo kiam la kometo proksimiĝa al Suno, kaj el polveroj kuntrenataj de la gasa ellaso. La sunaj radiadoj jonigas la gasojn kaj igas ilin lumaj pro fluoresko, dum ke la polveroj brilas per reflekto de la suna lumo.

Kiam la kometo venas je distanco de ĉirkaŭ 1,5 AU, la suna vento kaj la la premo de radiado forblovas gasojn kaj polverojn en malan direkton de Suno. La vosto do ne ĉiam trenas "malantaŭ" la kometo : ĝi etendiĝa "antaŭ" la astro (laŭ ĝia orbita movo) kiam tiu-ĉi malproksimiĝas el Suno.

Tipoj de vosto redakti

Estas du ĉefaj tipoj de kometaj vostoj[1].

Vosto de tipo I (aŭ jona vosto) redakti

La gasoj de la hararo, jonigitaj de la suna lumo, estas forpuŝitaj de la magneta kampo de la suna vento rekte en direkton for de Suno kun rilativa rapideco de ĉirkaŭ 500 km/s

Ĉar plej oftaj jonoj en la vosto, CO+, difuzas la bluan lumon, la jona vosto aspektas blua por la homaj okuloj.

Vosto de tipo II (aŭ polva vosto) redakti

La polva vosto komponiĝas el polveroj forblovitaj el la hararo far de la suna vento. Reflektante la sunan lumon, ĝi aspektas blanka aŭ iomete roza, pli "nebula" ol la jona vosto.

Pli malforte forpuŝitaj de la premo de radiado kaj de la suna vento, La polveroj de la vosto unuope orbitiĝas ĉirkaŭ Suno. Ili moviĝas malpli rapide ol la jonoj de la jona vosto. Tio faras, ke la polva vosto estas kurbita laŭ la kometa moviĝo.

La plej dikaj polveroj emas resti en la orbita ebeno de la kometo. Tiu parto de de la polva vosto povas fari ŝajnigo, pro perspektivo, de vosto direktiĝanta al Suno, tiel nomata "kontraŭvosto".

Vostoj de ambaŭ tipo povas etendiĝi sur longo de ĉirkaŭ 1 astronomia unuo (150 milionoj da kilometro).

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti