C/2020 F3 (NEOWISE)

kometo

C/2020 F3 (NEOWISE) aŭ simple kometo NEOWISE estas neperioda kometo kun preskaŭ parabola orbito. Ĝi estis malkovrita je la 27-a de Marto 2020 per la kosma infraruĝa teleskopo NEOWISE kaj baldaŭ poste videblis elde Tero ankaŭ per nuda okulo.

C/2020 F3 (Neowise)

foto de la 9-a de julio 2020
ne-perioda kometo • parabola kometo
Malkovro
Malkovrita de: Wide-field Infrared Survey Explorer
Orbitaj karakterizojA
Epoko: 2454585.5
(27-a de marto 2020)
Perihelio: 0,295 AU
Orbita periodo: 6767,55 jr
vdr

La kometo restis videbla, per nuda okulo dum klara vetero, ĝis Julio 2020 (speciale de la 10-a ĝis inkluzive la 18-a). Dum la unua periodo de tio en Nederlando antaŭ ĉio je la fino de la nokto bone videbla, ekde la 15-a de Julio speciale je la komenco de nokto.

Por la fino de Julio oni prognozis ne plu bonan videblon, ĉar tiam ĝi estu disfalinta pro la varmego de Suno. Tio jam pli frue okazis per la kometoj Atlas kaj Swan. Kometoj konsistas el glacio kaj gruzo. En la proksimeco de Suno, ĝia varmeco vaporigas la glacion kaj tiel ekestas kometaj hararo kaj vosto.

Galerio redakti