Tera atmosfero
atmosfero de planedo Tero
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri atmosfero de Tero. Por gasa tavolo ĉirkaŭ iu ajn astro rigardu la paĝon Atmosfero. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Atmosfero (apartigilo). |
La tera atmosfero estas la aertavolo, kiu ĉirkaŭas la planedon Tero. La Tera atmosfero konsistas de gasoj kiel nitrogeno (78,09 %), oksigeno (20,95 %), argono (0,93 %), karbona dioksido (0,0333 %) kaj malmulte nobla gaso (heliumo, neono, kriptono, ksenono), enhavas ankaŭ metano, hidrogeno, oksido kaj suboksido de nitrogeno, ozono kaj aliaj. La miksaĵo estas homogena ĝis ĉirkaŭ 80 km da altitudo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cf/Standardatmosph%C3%A4re_1976_90km.png/280px-Standardatmosph%C3%A4re_1976_90km.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/Atmosph%C3%A4re_Temperatur_600km.png/280px-Atmosph%C3%A4re_Temperatur_600km.png)
La maso de la tera atmosfero estas ĉirkaŭ 5,1015 tunoj.
La meza atmosfera premo ĉe la mara nivelo estas 1013,25 hektopaskaloj (=Normaj kondiĉoj). Supren (altnivelen) la premo malpli-iĝas.
Disdivido de la tera atmosfero
redakti- troposfero (al ĉirkaŭ 12 km), ejo de la gravaj veteraj procezoj, kun lim-tavolo: tropopaŭzo;
- stratosfero (12 – 50 km), kemikaj kaj fizikaj ozonaj procezoj, kun lim-tavolo: stratopaŭzo;
- mezosfero (50 – 85 km), limiganta tavolo: mezopaŭzo;
- termosfero (85 – 500 km)
- jonosfero (85 – 1000 km), ejo kie ekestas polusaj lumoj;
- eksosfero (500 – 2000 km)
- (kosma spaco)
Bildaro
redakti-
Tavoloj de la tera atmosfero
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://nssdc.gsfc.nasa.gov/planetary/factsheet/earthfact.html el la NASA
- http://www.grida.no/climate/ipcc_tar/wg1/221.htm Arkivigite je 2007-06-15 per la retarkivo Wayback Machine
- https://web.archive.org/web/20041030214502/http://www.oma.be/BIRA-IASB/Public/Research/Thermo/Thermotxt.en.html
- http://nssdc.gsfc.nasa.gov/space/model/models_home.html#atmo Arkivigite je 2004-12-08 per la retarkivo Wayback Machine el la NASA