Icarus (revuo)

ICARUS, International Journal of Solar System Studies, (Icarus, Internacia revuo pri sunsistema studo), aŭ mallonge Icarus estas anglalingva priscienca revuo dediĉita al la planedologio. Fondita en 1962 kaj tiam eldonita de Academic Press, ĝi estas mastrumita de 1974 far de la Division for Planetary Sciences de la American Astronomical Society.

Icarus
scienca gazeto • akademia revuo • society journal
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo Elsevier
vdr

La revuo prezentas esplorojn pri planedologio, astronomio, geologio, meteologio, fiziko kaj biologio.

Carl Sagan estis eldonisto de la revuo de 1968 ĝis 1979, liaj posteuloj estis Joseph A. Burns (1980 - 1997) kaj Phil Nicholson, depost 1988.

Subtenita de la Universitato Cornell, la revuo estas nomita laŭ la mitologia Ikaro. La frontispico de ĉiu numero portas citaĵon de Arthur Eddington, kiu komparas la aventuron de Ikaro kun tiu de scienca esploristo, kiu "eltordu sian teorion ĝis rompo por ke la malfortaj lokoj fendiĝu[1]".

Notoj kaj referencoj redakti

  1. "strains his theories to the breaking-point till the weak joints gape"

Eksteraj ligiloj redakti