Philip D. Nicholson

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la nuntempa astronomo Phillip D. Nicholson. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Nicholson.

Phillip D. NICHOLSON estas usona astronomo, profesoro pri astronomio en la Universitato Cornell, fakulo pri planedologio.

Li ricevis sian doktorecon en Kalifornia Instituto de Teknologio en 1979.

Li estis ano de teamo estrita de Brett J. Gladman, kiu malkovris plurajn lunojn de Urano kaj de Saturno.

Li laboras pri la orbita dinamiko de la planedaj ringoj kaj la infraruĝa observado de la planedoj, ties satelitoj kaj ringoj. Li studis la ringojn de Saturno, tiujn de Urano, de Neptuno, kaj striojn da zodiaka polvo (kosma polvo kaŭzo de la zodiaka lumo) malkovratajn de la kosma observatorio IRAS en 1983.

Li estris teamon da astronomoj de la Kalifornia Instituto de Teknologio kaj Universitato Cornell kiuj studis la alfrapon de la kometo Shoemaker-Levy 9 en Jupiteron en julion 1994.

Li studis dinamikon de la planedsistemo ĉirkaŭ la pulsaro PSR B1257+12[1].

Li kunverkis plurajn artikolojn pri la dinamiko de la planedaj ringoj, la ringoj de Urano kaj de tiuj Neptuno. Li estas ĉef-eldonisto de la revuo Icarus depost 1998.

La asteroido 7220 Philnicholson estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti