Pulsaro
magnetega, rotaciantega neŭtronstelo aŭ blanka nano
Pulsaro estas rapide rotacianta neŭtrona stelo, kiu je regula sinsekvo disradias impulsojn de elektromagnetaj ondoj plej ofte proksimume unu sekundon daŭrantajn. La nomo originas de la angla nomigo „pulsating radio star“ (pulsanta radiostelo). Eblus do ankaŭ la esperantonomo "pulsastro".

La pulsaro Vela, neŭtronstelo, kiu post supernovao-eksplodo postrestis, flugas sur unu el siaj jetoj de varmega plasmo tra la kosmo. Foto: NASA
Ĉar pulsaroj (pulsastroj) tipe havas proksimume 400.000 termasojn je diametro de 20 kilometroj, ili disponas pri forta gravita kampo, kiu je la surfaco konformas al la 2×1011 ĝis 3×1012-obla gravito de la tero. Krome ili havas magnetkampon miloble pli fortan ol la magnetkampo de la tero, kio daŭre de la tempo bremsas la propran rotacion de tiuj steloj. La vivodaŭro de pulsaro (pulsastro) kiel radiadofonto proksimas meznombre al dek milionoj da jaroj.[1]
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
FontojRedakti
- ↑ E. P. J. van den Heuvel (2006). “„Pulsar Magnetospheres and Pulsar Death“”, Science 312 (5773 (28-a de aprilo 2006)), p. 539–540. doi:10.1126/science.1125934.