Jodie Foster

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 19 jan. 2024.

Jodie FOSTER (n. 19-an de novembro 1962; origine: Alicia Christian FOSTER) estas usona aktorino kaj reĝisorino.

Jodie Foster
Oskar-premiito
Jodie Foster en la jaro 2007
Jodie Foster en la jaro 2007
Persona informo
Jodie Foster
Naskonomo Alicia Christian Foster
Naskiĝo 19-an de novembro 1962 (1962-11-19) (62-jaraĝa)
en Usono Los Angeles, Usono
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Yale - literaturscienco (1980–1985)
The Center for Early Education (en) Traduki
Lycée Français de Los Angeles (en) Traduki
kolegio Yale
Grace Hopper College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jodie Foster
Familio
Patro Lucius Fisher Foster (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Brandy Almond (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Buddy Foster (en) Traduki kaj Connie Foster (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Alexandra Hedison (mul) Traduki (2014–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
ĝenra aktoro
televida aktoro
teatra produktoro
plenuma produktoro
voĉaktoro
filmreĝisoro
filmproduktoro
filmaktoro
televida produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Limigo de armiloj Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1968– vd
Aktorado
Oskar-premio
Plej bona virina aktora laboro
1988 The Accused
Plej bona virina laboro
1991 The Silence of the Lambs
Premio Ora Globo
1988 - The Accused
1991 - The Silence of the Lambs
Premio BAFTA
1976 - Taxi Driver
1991 - The Silence of the Lambs
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jam kiel infano ŝi aperis en televidaj varbanoncoj (unuafoje en la aĝo de du jaroj) kaj en filmoj. Mondfamon ŝi akiris per la filmo Taxi Driver. La tiam 13-jarulino konvinkis la publikon en sia rolo de neplenaĝa prostituitino.

En la 1980-aj jaroj ŝi interrompis sian filmkarieron, por dediĉi sin al la studado de literaturo en la Universitato de Yale.

Intertempe Jodie FOSTER apartenas al la plej famaj filmsteluloj de Hollywood. En la jaro 1991 ŝi unuafoje aktoris kaj reĝisoris (Little Man Tate). Ŝi gajnis ĝis nun du Akademiaj Premioj, la unuan pro la justica dramo The Accused (en kiu ŝi aperis kiel viktimo de seksperforto) kaj la duan pro la horora filmo The Silence of the Lambs.

Persona vivo

redakti

Foster vivas en Los Angeles kun sia partnerino. Ŝi havas du filojn, Charles "Charlie" Foster (n.: 1998) kaj Christopher "Kit" Foster (n.: 2001). Ŝi fondis la familion kun la iama partnerino Cydney Bernard, kun kiu ŝi konatiĝis dum aktorado ĉe la filmo Sommersby (1993). Ilia rilato daŭris de 1993 ĝis 2008. Ŝi edziniĝis en aprilo de 2014 kun la aktorino, fotografo Alexandra Hedison.

Listo de filmoj

redakti
Jaro Titolo Rolo
1972 Napoleon and Samantha Samantha
1972 Kansas City Bomber Rita
1973 Tom Sawyer Becky Thatcher
1973 One Little Indian Martha McIver
1974 Alice Doesn't Live Here Anymore Audrey
1976 Taxi Driver Iris "Easy" Steensma
1976 Echoes of a Summer Deirdre Striden
1976 Bugsy Malone Tallulah
1976 The Little Girl Who Lives Down the Lane Rynn Jacobs
1976 Freaky Friday Annabel Andrews/Ellen Andrews
1977 Moi, fleur bleue Isabelle Tristan (aka Fleur bleue)
1977 Casotto Teresina Fedeli
1977 Candleshoe Casey Brown
1980 Foxes Jeanie
1980 Carny Donna
1982 O'Hara's Wife Barbara O'Hara
1983 Svengali Zoe Alexander
1984 The Hotel New Hampshire Frannie Berry
1984 The Blood of Others Hélène Bertrand
1986 Mesmerized Victoria Thompson
1987 Five Corners Linda
1987 Siesta Nancy
1988 Stealing Home Katie Chandler
1988 The Accused Sarah Tobias
1990 Catchfire Anne Benton
1991 The Silence of the Lambs Clarice Starling
1991 Little Man Tate Dede Tate
1991 Shadows and Fog ĉiesulino
1993 Sommersby Laurel Sommersby
1993 It Was a Wonderful Life Parolisto
1994 Maverick Mrs. Annabelle Bransford
1994 Nell Nell Kellty
1997 Contact Dr. Eleanor Arroway
1999 Anna and the King (filmo) Anna Leonowens
2002 The Dangerous Lives of Altar Boys Sister Assumpta
2002 Panic Room Meg Altman
2003 Abby Singer Herself
2004 A Very Long Engagement Elodie Gordes
2004 Un long dimanche de fiançailles (filmo)
2005 Flightplan Kyle Pratt
2006 Inside Man Madeline White
2007 The Brave One Erica Bain
2008 Nim's Island Alexandra Rover
2011 The Beaver Meredith Black
2011 Carnage Penelope Longstreet
2013 Elysium Jessica Delacourt
2018 Hotel Artemis Jean Thomas

Televido

redakti
Jaro Titolo Rolo
1968–1970 Mayberry R.F.D. Fairy / Eta junulino
1969 The Doris Day Show Jenny Benson
1969–1971 The Courtship of Eddie's Father Joey Kelly
1969 Julia Cindy Blanchard
1969–1972 Gunsmoke Susan Sadler / Patricia / Marieanne
1970 Menace on the Mountain Suellen McIver
1970 Daniel Boone Rachel
1970 Adam-12 Mary Bennett
1970 Nanny and the Professor Angela
1971 My Three Sons Priscilla Hobson
1972 Bonanza Bluebird
1972 Ghost Story (Circle of Fear) Judy
1972 The Paul Lynde Show Maggie
1972 My Sister Hank Henrietta "Hank" Bennett
1972 The Amazing Chan and the Chan Clan Anne Chan (voĉo)
1972 Ironside Pip Morrison
1973 Bob & Carol & Ted & Alice Elizabeth Henderson
1973 Rookie of the Year Sharon Lee
1973 Alexander Sue
1973 The Partridge Family Julie
1973 Love Story Ellie Madison
1973 Kung Fu Alethea Patricia Ingram
1973 The New Perry Mason Hildy Haynes
1973 The Addams Family Pugsley Addams (voĉo)
1974 Smile, Jenny, You're Dead (Harry O) Liberty Cole
1974 Paper Moon Addie Loggins
1975 Medical Center Ivy
1975 The Secret Life of T.K. Dearing T.K. Dearing
1996 Frasier Marlene (voĉo)
1997 The X-Files Betty (voĉo)
2005 Statler and Waldorf: From the Balcony Sin mem
2009 The Simpsons Maggie Simpson (voĉo)
2014 Makers: Women Who Make America Rakontisto

Eksteraj ligiloj

redakti