Portalo pri Televido

red.

Televido estas sistemo de telekomuniko por sendado de movbildoj kaj sono trans distanco. Etimologie, ĝi estas hibrida vorto, devenante el la greka bazvorto tele (signifanta "malproksime") kaj la latina video (signifanta "mi vidas"). Oni povas mallongigi ĝin kiel TV. (Joxemari Sarasua ekuzis en traduko el la eŭska publikigita en Fonto la slangan mallongigon teleo).

La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas televidilo. Televidon rilatas verboj spekti kaj zapi.

Artikolo de la monato (aprilo)

red. Internacia Televido (aŭ ITV) estis interreta televidkanalo en Esperanto. La projekto estis iniciata en 2003 de Ĝangalo E-Portalo. En februaro kaj marto 2004 Flavio Rebelo, ĉefredaktoro de la retportalo Ĝangalo, prelegvojaĝis en Eŭropo por promocii la projekton inter la eŭropaj esperantistoj. La kanalo celis montri diversajn programojn esperantlingvajn kiel kinofilmojn, dokumentariojn kaj Esperanto-kursojn.

Oni ne sukcesis kolekti la planitan startan kapitalon (35.000 eŭrojn), sed nur 23.000 eŭrojn. Tamen la iniciatintoj ne nuligis la tutan projekton, sed ekfunkciigis ĝin kun ŝanĝita, iom simpligita formo.

Pluaj informoj pri Internacia Televido...

Ĉu vi scias...

red. ...ke la aktuala televida programo kiu estis montrata plej longe estas la usona novaĵa programo Meet the Press de NBC, kiu komenciĝis je la 6-a de novembro 1947.

Artikoloj kaj kategorioj

red.

Kategorioj

Televido Aktoroj

Informoj

red.

Enmetu {{Portalo Televido}} en artikolojn pri televido kaj estiĝos