Ĝangalo (retportalo)

retportalo
(Alidirektita el Ĝangalo E-Portalo)
Ĉi tiu artikolo temas pri iama esperantlingva interreto-portalo. Por densa arbaro rigardu la paĝon Ĝangalo.

Ĝangalo E-Portalo estis esperantlingva interreto-portalo, kiu funkciis de januaro 2003 ĝis maksimume majo 2008. Brazilano Flavio Rebelo estris ĝin. Ĝi publikigis ĉiutagajn mondajn novaĵojn kaj Esperanto-novaĵojn, kaj disponigis plurajn aliajn servojn: Blogaron, babilejon, la kanalon Voĉoj (kie ĉiu povas publikigi siajn Esperanto-novaĵojn) kaj multajn aliajn.

Historio redakti

Ĝangalo aperis en la reto en januaro 2003. Ene de kelkaj semajnoj ĝi iĝis tre konata en la interreta Esperantujo pro la regula apero de mondaj novaĵoj (en la unua jaro averaĝe kvar ĉiutage), kaj pro la poste aperantaj aldonaj servoj.

En decembro 2004 la portalo kolapsis dum du semajnoj pro la kreskegantaj alklakoj.

La portalo decidis renovigi sian aspekton en 2005 kaj la nova aspekto aperis komence de junio de 2005. Antaŭ la apero dum 2 monatoj ne funkciis la portalo.

La nova pli alloga portalo kostis pli ol la antaŭa. Tial la redaktistaro decidis ke por kelkaj servoj oni devas pagi. Oni povis iĝi abonanto, kaj tiel ĝui ĉiujn pagendajn servojn (ekzemple blogo). La ĉiutagaj novaĵoj daŭre legeblis senpage.

Krom la novaĵ-bendo Ĝangalo.com enhavis ankaŭ blogaron, forumon, kolekton de ligoj kaj multajn aliajn servojn. Ĝangalo.com estis ankaŭ promociejo de Internacia Televido.

Vendopropono, malsukceso redakti

Post la rekono de malsukceso, Flavio Rebelo, administranto kaj posedanto de la portalo, pretis vendi ĝin ĝis decembro 2006. Ankaŭ la vendoprovo ne sukcesis.

Dume la evento-sciiga ĉefa parto ne plu estis renovigita, sed en la blogaro aperis novaj enskriboj. La situo de la portalo estas iom nebula ankoraŭ en marto de 2007. Estis anoncite ke la retportalo refunkcios en septembro 2007, sed neniaj novaj mesaĝoj de la "nova administranto de Ĝangalo" sekvis la unuan anoncadon.[1]

Ĝangalo tute malaperis en majo 2008. Ĉirkaŭ la fino de 2008, Ĝangalo anstataŭiĝis per retpaĝo pri Janusz Korczak nur en la portugala lingvo.[2].

Nunonia redakti

Komence de februaro de 2012 esperantisto Cândido Ruiz, kunlaboranto de Flavio Rebelo, publike anoncis planon lanĉi la 24-an de februaro 2012 kun Rebelo novan portalon, nomatan Nunonia[3], kiu fariĝu anstataŭanto de Ĝangalo. La retejo tamen fermiĝis post nur dumonata funkciado, la 23-an de aprilo 2012, laŭdire pro malapero de la redaktisto Ruiz kaj pro seniluziiĝo pri la esperanto-movado fare de Rebelo, kiu tiuokaze anoncis sian "oficialan" kabeon.[4][5]

Iamaj laboristoj de Ĝangalo redakti

  • Antono Karlo [Antônio Carlos] - staĝanto
  • Mikael Perejra Batista [Michael Pereira Batista] - teknikisto
  • Petro Aŭgusto de Soŭza [Pedro Augusto de Souza] - sekretario / tajpisto
  • Pablo Leon [Pablo León] - redaktoro

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti