Flavio Rebelo

brazila esperantisto

Flavio REBELO (naskiĝis la 18-an de septembro 1972) estas brazilano, kiu funkciigis la Esperantajn retprojektojn Ĝangalo.com kaj Internacia Televido de 2003 ĝis 2006. Malgraŭ tio, ke li laŭdire ne plu aktivas en la Esperanto-movado, li ankoraŭ certan tempon post tio restadis membro de la Akademio de Esperanto.

Flavio Rebelo
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1972 (1972-09-18) (51-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Rebelo lernis Esperanton pro vojaĝo al Eŭropo en 1993. Tie, konstatante la plenan funkciadon de la lingvo, entreprenis, okaze de sia reveno al Brazilo, multjaran kaj seriozan studadon de la internacia lingvo. Post kelkaj projektoj ne plene realigitaj pro manko de apogo, li decidis, fine de 2000, havigi al la tutmonda esperantistaro veran retportalon en Esperanto, kiu tre mankis ĝis tiam.

Multajn monatojn poste, je la 18-a de januaro 2003, la Ĝangalo E-Portalo, ido de la senlaca persvado de Flavio, lanĉiĝis plensukcese. De tiam, Ĝangalo fariĝis la plej ampleksa, enhavoriĉa kaj aktuala portalo en Esperanto. En la fino de 2003, li komencis kampanjon por la starigo de Internacia Televido, kiu efektiviĝis en 2005, sed ĉesis jam en 2006. Tiam ĉesis ankaŭ lia alia projekto la Ĝangalo kaj li ĉesigis eĉ sian retan hejmpaĝon.

Komence de 2008 evidentiĝis (laŭ lernu!-forumo), ke li disvendas sian privatan Esperanto-bibliotekon kaj volas ne plu rekte partopreni en la movado. Tiutempe li verkis sciencfikcian libron en la portugala. Lia retiriĝo el la movado tamen ne signifas lian kabeiĝon - laŭ atestanto, kiu parolis kun li en Orkut.[1]

En februaro de 2012 Flavio Rebelo provis reveni al la esperanto-scenejo per inaŭguro de nova retejo Nunonia, kiun li kreis kunlabore kun esperantisto Cândido Ruiz. La retejo, kiu celis fariĝi anstataŭanto de Ĝangalo, tamen fermiĝis nur post dumonata funkciado la 23-an de aprilo 2012, laŭdire pro malapero de la redaktisto. Flavio Rebelo deklaris ke li seniluziiĝis pri la esperanto-movado kaj deklaris anoncis tiuokaze sian "oficialan" kabeon.[2][3]

Flavio estas edzo de Lucia Mara, kaj patro de la E-denaskulinoj Leticja kaj Fernanda. Li loĝas en San-Paŭlo, Brazilo.

Aliaj redakti

La punko-bando La Nigra Flago verkis kanton pri li, pri la tuta agado [1], kun titolo Rebelo Ribelo.

Referencoj redakti