Portalo:Homoj
|
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
- Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.
Hodiaŭ, la 22-a de aprilo festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
red. La 22-an de aprilo
Naskiĝis
- 1707: Henry Fielding, verkisto
- 1724: Immanuel Kant, filozofo
- 1840: Odilon Redon, pentristo
- 1870: Lenin, rusa revoluciisto
- 1887: Ooi Manabu
- 1889: Ludwig Renn, verkisto
- 1899: Vladimir Nabokov, verkisto
- 1904: Robert Oppenheimer, fizikisto
- 1916: Yehudi Menuhin, violonisto
- 1922: Charlie Mingus, ĵazmuzikisto
- 1923: Aaron Spelling, usona televida produktoro
- 1926: James Stirling, arkitekto
- 1937: Jack Nicholson, aktoro
Mortis
- 1904: Florence Cook
- 1922: Michael Collins, irlanda patrioto
- 1945: Käthe Kollwitz, artistino
- 1947: Liu Ren
- 1994: Richard Nixon, usona prezidento
- 2002: Elisabeth Klünder, pola/germana esperantistino, psikologo
Personoj laŭ profesio:
Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj
Personoj laŭ ŝtato:
Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky
Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
Galilejo (Galileo GALILEI) (15-a de februaro, 1564 – 8-a de januaro, 1642) estis tre grava itala sciencisto, unu el la fondintoj de moderna scienco (kun Bakono kaj Kartezio). Malsimile al la antikvuloj, Galilejo ne nur observis kaj pensis logike pri naturo, sed ankaŭ faris eksperimentojn kaj aplikis matematikon al sia observado. Per siaj eltrovoj li ŝancelis la mondbildon de la Okcidento.
En 1583 Galilejo inventis la pendolon. Li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Pizo en 1589, kaj en 1592 iris al la Universitato de Padovo por instrui matematikon. En 1593 li inventis termometron. En 1604 li malkovris la leĝon de falantaj objektoj kaj observis novan stelon.
Indianoj estas la indiĝenaj homoj de (ne-arkta) Ameriko antaŭ eŭropa koloniado. Tiu vorto aludas al multaj triboj, ŝtatoj, kaj etnaj grupoj, el kiuj multaj ankoraŭ kontinuas kiel politikaj komunumoj.
La nomo originas de la erara opinio de la unuaj eŭropaj vizitantoj, ke ili trovis vojon al Hindio; tial ili hispanlingve nomis la loĝantojn indio. Ĝuste pro tio ke la nomo "indiano" baziĝas je misidentigo, multaj "indianoj" malŝatas ke oni nomu ilin tiel.
En preskaŭ ĉiuj partoj de Ameriko indianoj estis malbone, eĉ kruele traktataj dum la konkerado de la lando.
Princino Akishino (japane 秋篠宮紀子親王妃 Akishino no miya Kiko shinnōhi), n. Kawashima Kiko (川島紀子) (n. 11-an de septembro 1966), estas edzino de Princo Akishino de Japanio.
Kawashima Kiko naskiĝis en la prefektujo Ŝizuoka. Ŝi estas la sola filino de Kawashima Tatuhiko, profesoro en la Gakushuin-universitato, kaj Kawashima Kazuko. Ŝi plenkreskis en Usono, kie la patro instruis en Universitato de Pensilvanio. Ŝi vizitadis bazlernejon en Vieno, kiam ŝia patro laboris tie. Tiel ŝi flue parolas angle kaj germane.
Marko POLO (originale Marco Polo [marko polo]) (15-a de septembro, 1254 – 8-a de januaro, 1324) estis komercisto kaj esploristo el Venecio. Li estis unu el la unuaj okcidentuloj kiuj vojaĝis laŭ la Silka Vojo al Ĉinio (kiun li nomis Catai [kataj]) kaj vizitis la Grandan Ĥanon de la Mongola Imperio, Kublaj Ĥano (nepo de Ĝenĝis Ĥano). Liaj vojaĝoj priskribiĝis en la libron Il Milione (de la kromnomo de sia familio, Emilione). Kelkaj opinias ke Marco Polo estis unu el la plej bonaj esploristoj en la homa historio, dum aliaj ne kredas tion, kaj opinias ke li estis fanfaronulo.
Oni supozas ke la familianoj Polo vivis en Ĉinio dum dek sep jaroj kaj nur poste reiris al Venecio. Je lia reveno, dum mara milito inter Venecio kaj Ĝenovo, Marco kaptiĝis kaj enprizoniĝis. De tie li diktis al Rustichello da Pisa la libron Il Milione.
Orlande de LASSUS, nomata ankaŭ Orlandus LASSUS, Orlando di LASSO, Roland de LASSUS, Roland DELATTRE (naskiĝis ĉirkaŭ 1532, mortis la 14-an de junio 1594) estis Franca-Flandra komponisto de la malfrua Renesanco. Kune kun Palestrina li estas hodiaŭ konsiderata esti la ĉefa reprezentanto de la matura polifonia stilo de la Nederlanda skolo, kaj li estis la plej fama kaj influa muzikisto en Eŭropo ĉe la fino de la 16-a jarcento.
Lassus naskiĝis en Mons en la provinco de Hainaut, en kio estas hodiaŭ Belgio.