Sophie Marie Aline Menu de Ménil
franca esperantisto
(Alidirektita el Sophie Marie-Aline Menu de Ménil)
Sophie Marie Aline MENU DE MÉNIL [fraŭlina familinomo: Grandsart] (naskiĝis la 10-an de decembro 1870 en Strasburgo, mortis la 22-an de julio 1925 en Parizo) estis franca esperantistino kaj baronino.
Sophie Marie Aline Menu de Ménil | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1870 en Strasburgo |
Morto | 22-an de julio 1925 (54-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Félicien Menu de Ménil |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ŝi sin dediĉis varme al sociaj agadoj kaj helpis al sia edzo Félicien en liaj Esperantaj laboroj kaj propagando. Al Félicien ŝi edziniĝis en Château-Thierry la 19-an de aprilo 1892.
Ŝi zorgis pri kongresoj, nome pri la UK en 1907, ĉe kiu ŝi faris paroladojn. Ŝi multe helpis al la Katolikaj Kongresoj kaj al starigo de IKUE. Verkoj: La Morala Edukado de la popola infano (france kaj Esperante), 1907.