Château-Thierry
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Château-Thierry (stacidomo). |
Château-Thierry estas franca komunumo lokita en la departemento Aisne kaj en la regiono Pikardio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton.
Château-Thierry | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Pikardio | ||||
Departemento | Aisne (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Arondismento de Château-Thierry (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Kantono de Château-Thierry (ĉefurbo) | ||||
Komunumaro | Communauté de communes de la Région de Château Thierry | ||||
| |||||
INSEE kodo | 02168 [+] | ||||
Poŝtkodo | 02400 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 02168 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Jacques Krabal (2014-2020) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 413 (2011) | ||||
Loĝdenso | 871 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 3′ N, 3° 24′ O (mapo)49.0463888888893.4030555555556Koordinatoj: 49° 3′ N, 3° 24′ O (mapo) | ||||
Alto | 63 m (de 59 m al 222 m) | ||||
Areo | 1 655 ha (16,55 km²) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Château-Thierry [+] | |||||
| |||||
En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj Castrothéodoriciens aŭ Castelthéodoriciens. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 15 204 loĝantoj sur areo de 16,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 919 loĝantoj/km².
Esperanto
redaktiPasis la 3an/4an de julio 1912 Vasilij Devjatnin dum sia Propaganda Piedvojaĝo de Parizo al la 8a Kongreso en Krakovo.
1914 Gvidlibro tra Château-Thierry, G. Delanoue (recenzo en Esperanto 1914 paĝo 205)
Geografio
redaktiChâteau-Thierry troviĝas proksimume 90 kilometrojn nordoriente de Parizo, kaj 60 kilometrojn de Reims, ĉe la aŭtovojo A4. Château-Thierry estas trafluata de la rivero Marno : kvankam en Pikardio, la urbo ankaŭ estas iasence krucvojo inter Francilio kaj Ĉampanjo.
Historio
redaktiLa nomo de la urbo devenas de Tierio la 4-a, la lasta merovida reĝo, kiu estis enkarcerigita tie en kastelo fare de Charles Martel, tiel anoncante la alvenon de la karolida dinastio. Château-Thierry estas la naskiĝloko de la fabelisto Jean de La Fontaine, kaj situis dum la Unua mondmilito en la regiono de la batalo de la Marno.
Dum la Franca Revolucio de 1789, la urbo estis renomita Château-Égalité ("Kastelo-Egaleco").
Administrado
redaktiListo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
2008 | Jacques KRABAL | PS |
| |
1989 | 2008 | Dominique JOURDAIN | PS |
|
1971 | 1989 | André ROSSI | UDF | deputito
|
1965 | 1971 | Pierre LEMERET | PCF |
|
1959 | 1965 | André PICHARD |
| |
1947 | 1959 | Paul DASCQUE |
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Vidindaĵoj
redaktiEkzistas en Château-Thierry pluraj historiaj monumentoj. La plej menciindaj estas :
Lokaj famuloj
redaktiChâteau-Thierry estas la naskiĝloko de Jean de La Fontaine. Aliaj menciindaj lokaj famuloj estas :