Karolidoj

La Karolidoj estis reganta dinastio de la frankoj en la frua mezepoko. La unuaj karolidaj regantoj estis ne reĝoj, sed nur maiordomus (lat. pli granda domo). La nomo de la dinastio devenas de la maiordomus Karolo Martelo, kies filo Pipino la Mallonga estis la unua karolida reĝo. La filo de Pipino estis la bone-konata Karolo la Granda.

Karolidoj
Dinastio
Devena nomo france Caroliens
Lando Karolida Imperio [#]
Religio katolikismo
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Ĝermanoj [#]
Regadoj
Regantoj de Karolida Imperio
Regado 751-843
Antaŭulo Merovidoj
Sekvanto traktato de Verdun (partigo de la imperio)
Regantoj de Okcidenta Frankio
Regado 843-987
Antaŭulo traktato de Verdun
Sekvanto Kapetidoj
Regantoj de Meza Frankio (Lotaringo)
Regado 843-
Antaŭulo traktato de Verdun
Regantoj de Orientfranka imperio
Regado 843-911
Antaŭulo traktato de Verdun
Sekvanto Sankta Romia Imperio
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

HistorioRedakti

Post morto de Ludoviko la Pia kaj la partigo de ties imperio (843) inter liaj tri filoj estiĝis tri partoj: La parto de Karlo estis iĝonta Francio, la parto de Lotaro nomiĝis Lotaringo (iĝonta Loreno) kaj la tria parto apartenis al Ludoviko la Germana. En la jaro 961 Otto la 1-a kunigis la partojn de Lotaro kaj de Ludoviko al unu regno, kiu poste konatiĝis kiel Sankta Romia Imperio.

La dinastio regis en la teritorio de Italio ĝis 905, en Germanio ĝis 911 kaj en Francio ĝis 987. La lasta reprezentanto de Karolidoj estis la franca Ludoviko la 5-a (966-987), post kiu la reĝo iĝis Hugo Kapeto, fondinto de dinastio de Kapetidoj.

Kelkaj gravaj subdinastianojRedakti

Hereda arbo ekde Karolo Martelo, kun proksimumaj vivojaroj.

ĉ. 689 - 741 Karolo Martelo

Ne konfuzu la diversajn Karolidojn kun samaj nomoj. Ĉiu el la nomoj Karolo, Karlomano, Lotaro, Ludoviko kaj Pipino aperas plurajn fojojn!

GalerioRedakti

Vidu ankaŭRedakti