Ludoviko la 12-a (Francio)

Ludoviko la 12-a, reĝo de Francio, naskiĝis la 27-an de junio 1462 en la kastelo de Blois kaj mortis la 1-an de januaro 1515 en Parizo. Li estis kromnomita la patro de la popolo fare de la Ĝeneralaj Statoj (france États Généraux) de 1506. Li reĝis de 1498 ĝis 1515.

Ludoviko la 12-a
Reĝo de Francio
Regado 14981515
Persona informo
Louis XII
Naskiĝo 27-an de junio 1462 (1462-06-27)
en Blois
Morto 1-an de januaro 1515 (1515-01-01) (52-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Valois vd
Patro Karolo, Duko de Orleano vd
Patrino Maria de Kleve vd
Gefratoj Marie of Orléans, Viscountess of Narbonne • Anne of Orléans, Abbess of Fontevraud • Joan of Valois, Duchess of Alençon vd
Edz(in)o Joan of Valois • Ana de BretonioMary Tudor vd
Infanoj Klaŭdino de Francio • Renee of France • Michel Bucy vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

En 1498 li sekvis kiel reĝo de Francio sian kuzon Karlo la 8-a, kiu akcidente mortis lasante neniun infanon.

Li estis nepo de Karlo de Orleano, la princo poeto, kaj de Maria de Klevo, same kiel la pranepo de Karlo la 5-a. La legitimeco de lia naskiĝo estis pridubata, ĉar lia oficiala patro estis tre maljuna, kiam li edziĝis, kaj lia edzino estis reputaciata leĝermora. Tamen, agnoskite de Karlo de Orleano, li povus eventuale heredi la francan kronon, se malaperus la unuenaskita branĉo.

Tial, kiam li 3-jara fariĝis orfo, la reĝo Ludoviko la 11-a fariĝis lia kuratoro kaj povis lin trudi edziĝi kun lia filino, Johanino de Francio, kiu estis kripla kaj malfekunda. En letero li diris al Petro de Beaujeu, sia bofilo, ke, se li geedzigus sian filinon kaj Ludovikon de Orleano, iliaj idoj ja ne kostus multe por la nutrado. Tro juna (14-jara), Ludoviko de Orleano devis obei.

Ludoviko la 11-a mortis en 1483, sed Anna de Beaujeu, lia filino fariĝis regento. En 1484, Ludoviko de Orleano provis ribeli kontraŭ ŝi sed estis venkita kaj kaptita en la batalo de Saint-Aubin-du-Cormier en julio 1488, kaj li restis enfermata dum tri jaroj. Poste li sekvis sian kuzon en Italion, kie li vane provis konkeri por si la dukinon de Milano.

La morto de lia kuzo lin faris reĝo. Tiam maltrankviliĝis tiuj, kiuj antaŭe dum lia ribelo partoprenis por la reĝo Karlo la 8-a, sed li forigis el ili ĉian timon, bele respondante, ke ne indus al reĝo de Francio puni iun pro maljustaĵoj faritaj al duko de Orleano; cetere, tuj post la morto de lia kuzo kaj antaŭ sia kronado, li skribis al marŝalo de la Tremoille, sia venkinto en Saint-Aubin, por konfirmi lin en ĉiuj liaj postenoj kaj lin peti, ke li servu la novan reĝon tiel fidele kiel lian antaŭulon. Tamen li rapidis nuligi sian truditan edziĝon kun Johanino de Francio. La papo Aleksandro la 6-a konsentis, kondiĉe, ke al lia filo Cezaro oni donos Valencion faritan dukio. Danke al tiu nuligo Ludoviko povis edziĝi kun la vidvino de Karlo la 8-a, Anne de Bretagne dukino de Bretonio, kio malhelpis, ke tiu provinco disiĝu el Francio.

En la lasta jaro de lia vivo mortis Anna de Bretonio, lasante nur unu filinon: Klaŭdia de Francio. Li tiam edziĝis kun Maria de Anglio, fratino de la angla reĝo Henriko la 8-a. Li estis 52-jara, kio estis multe en tiu tempo, kaj, devigate «montriĝi gaja kunulo kun sia edzino» (faire du gentil compagnon avec sa femme) laŭ la esprimo de tiutempa kronikisto kaj partopreni je la festoj postulataj de la nova reĝino, li tre rapide laciĝis. Oni rakontas, ke ne tro kalkulante kun la vireco de Ludoviko ŝi provis ricevi la helpon de amorantoj pli taŭgaj por tia laboro, kaj eĉ de Francisko de Angoulême, tamen heredonto, kiun naskiĝo senigus el la trono. Estas malfacile koni la veron en tia afero, sed la geedziĝo de maljuna kaj jam kadukiĝa reĝo kun juna kaj varma virino ĉiam movigas la langojn. Fine okazis neniu gravedo kaj Francisko ricevis la kronon kvazaŭ novjara donaco la 1-an de januaro 1515.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
 
987 996 1031 1060 1108 1137 1180 1223 1226
   Hugo Kapeto Roberto la 2-a Henriko la 1-a Filipo la 1-a Ludoviko la 6-a Ludoviko la 7-a Filipo la 2-a Ludoviko la 8-a   
1226 1270 1285 1314 1316 1316 1322 1328 1350
   Ludoviko la 9-a Filipo la 3-a Filipo la 4-a Ludoviko la 10-a Johano la 1-a Filipo la 5-a Karlo la 4-a Filipo la 6-a   
1350 1364 1380 1422 1461 1483 1498 1515 1547 1559
   Johano la 2-a Karlo la 5-a Karlo la 6-a Karlo la 7-a Ludoviko la 11-a Karlo la 8-a Ludoviko la 12-a Francisko la 1-a Henriko la 2-a   
1559 1560 1574 1589 1610 1643 1715 1774 1792
   Francisko la 2-a Karlo la 9-a Henriko la 3-a Henriko la 4-a Ludoviko la 13-a Ludoviko la 14-a Ludoviko la 15-a Ludoviko la 16-a   
1792 1804 1814 1824 1830 1848 1852 1870
     -   Napoleono la 1-a Ludoviko la 18-a Karlo la 10-a Ludoviko-Filipo - Napoleono la 3-a   

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte