Malfermi la ĉefan menuon

Johano la 2-a (Francio)

Johano la 2-a de Francio (naskiĝis la 26-an de aprilo 1319 en Le Mans, mortis la 8-an de aprilo 1364, en Londono), kromnomita Johano la Bona (franclingve Jean II le Bon) estis la reĝo de Francio ekde 1350 ĝis 1364. Johano estis la filo de la reĝo Filipo la 6-a kaj de Johana de Burgonjo, kaj estis la dua franca reĝo, kiu apartenis al la Valois-branĉo de la kapetida dinastio. Kune kun sia dua edzino Johana de Aŭvernjo, il estis oficiale kronita en Reims la 26-an de septembro 1350 fare de la ĉefepiskopo.

Johano la 2-a de Francio
Reĝo de Francio
JeanIIdFrance.jpg
Regado 1350 - 1364
Antaŭulo Filipo la 6-a
Sekvanto Karlo la 5-a
Arms of the Kingdom of France (Ancien).svg
Persona informo
Devena nomo Jean II le Bon
Naskiĝo 26-a de aprilo 1319
en Le Mans, Francio
Morto 8-a de aprilo 1364
en Londono, Britio
Tombo Baziliko de Saint-Denis [#]
Religio kristanismo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Familio
Dinastio Dinastio de Valois [#]
Patro Filipo la 6-a
Patrino Johana de Burgonjo
Gefratoj Joan of Valois • Philip of Valois, Duke of Orléans [#]
Edzino Bonna de Luksemburgo (filino de Johano de Luksemburgo)
Johana de Aŭvernjo
Idoj Karlo la 5-a de Francio • Louis I • John, Duke of Berry • Filipo la 2-a de Burgonjo • Joan of Valois, Queen of Navarre • Marie of Valois, Duchess of Bar • Isabella, Countess of Vertus [#]
Parencoj Blanche of Valois [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

La reĝo Johano la 2-a estis kuraĝa kavaliro. Lia reĝado estis markita de gravaj financaj problemoj, de la Centjara milito, de la intrigoj de Karlo la Malbona (reĝo de Navaro) kaj de krizo en Parizo estrita de Étienne Marcel. La reĝo Eduardo la 3-a de Anglio profitis el tiuj tumultoj por sendi militekspedicion al Langvedoko kaj Gaskonjo en 1355.

Johano la Bona estis venkita kaj kaptita de la angloj la 19-an de septembro 1356 okaze de la batalo de Poitiers. Lin oni trude sendis al Londono. En 1360, la traktato de Brétigny liberigis lin por elaĉetmono de tri milionoj da oraj ekuoj (tio estas 11,64 tunoj da oro). Du el liaj filoj, Johano de Berry kaj Ludoviko de Napolo, devis anstataŭi lin en Londono por garantii la pagadon de la elaĉetmono. Ĉar unu el la du filoj sukcese fuĝis en 1363, Johano la Bona konformis al tiamaj honorleĝoj kaj revenis kiel kaptinto al Londono, kie li mortis en 1364.

Vidu ankaŭRedakti