Traktato de Brétigny

La Traktato de Brétigny, konata ankaŭ laŭ la nomo de Traktato de Calais (Kalezo), estis subskribita la 8an de majo 1360, en la kastelo de Brétigny, bieno de la komunumo Sours[1] proksime de Chartres, inter la delegitoj de la reĝo Eduardo la 3-a de Anglio kaj de Karlo, filo de la reĝo Johano la 2-a de Francio.

Steleo de la Traktato de Brétigny, en la komunumo Sour (Eure-et-Loir).

La 24an de oktobro 1360, la reĝoj Johano la 2-a kaj Eduardo la 3-a, akompanitaj de siaj plej aĝaj filoj,[2] ratifis tiun interkonsenton en Kalezo[3] kio ebligis pachalton de naŭ jaroj en la Centjara milito.

Notoj redakti

  1. Ernest de Buchère de Lépinois, Histoire de Chartres, vol. 1, Chartres, Garnier éditeur, 1854 (rete [1]).
  2. E. Cosneau, Les grands traités de la Guerre de Cent Ans, Paris, Picard, 1889, [rete [2]].
  3. ↑ Académie royale des sciences, des lettres et des beaux-arts de Belgique, Œuvres de Froissart : 1356-1364, 1868, [rete [3]], p. 499.