Chartres
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chartres (stacidomo). |
Chartres [ʃaʁtʁ] (proponitaj esperantigoj Ŝartro, Ĉartro) estas franca komunumo, kiu situas 90 km sudokcidente de Parizo. Ĝi estas la plej granda urbo kaj la prefektejo de la departemento Eure-et-Loir, en la regiono Centro-Valo de Luaro. En la jaro 2010, ĝi havis 38 931 loĝantojn[1], kiuj nomiĝas en la franca lingvo Chartrains.
Chartres | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Devizo: Servanti civem qverna corona datvr | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Centro-Valo de Luaro | ||||
Departemento | Eure-et-Loir | ||||
Arondismento | Chartres | ||||
Kantono | Chartres-1, -2 kaj -3 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 28085 [+] | ||||
Poŝtkodo | 28000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 38 447 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 282 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 27′ N, 1° 29′ O (mapo)48.4466666666671.4883333333333Koordinatoj: 48° 27′ N, 1° 29′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 142 m [+] | ||||
Areo | 16,85 km² (1 685 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chartres [+] | |||||
| |||||
Chartres estas fama pro sia katedralo, elstara pro ĝiaj vitraloj. La turoj de la katedralo videblas de malproksime super la ebena pejzaĝo de la natura regiono Beauce.
Geografio
redaktiChartres estas la tradicia ĉefurbo de la natura, intense agrokultura regiono Beauce.
Monumentoj
redaktiLa plej fama monumento en Chartres estas la katedralo Notre-Dame, konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. Ĝi estas rimarkinde bone konservita kaj elstara ekzemplo de gotika arkitekturo. Ĝi estis deklarita historia monumento en 1862[2] kaj, ekde 1979, ĝi apartenas al la monda heredaĵo de Unesko[3].
Famuloj
redakti- Jacqueline de Romilly fakulino pri filologio kaj pri antikva Grekio.
Referencoj
redakti- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 28085-Chartres (france). Alirita 24-an de aŭgusto 2013.
- ↑ Datumbazo Mérimée. Cathédrale Notre-Dame (france). Alirita 24-an de aŭgusto 2013.
- ↑ Cathédrale de Chartres (france). Unesko. Alirita 24-an de aŭgusto 2013.