Chichester (Sussex)

urbo en West Sussex, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando

Chichester estas katedrala urbo kaj la ĉefurbo de West Sussex, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 23,730 loĝantojn.

Chichester
urbo • county town • civila paroĥo • civil parish with city status • Kampurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo PO19
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 30 925  (2016) [+]
Loĝdenso 3 592 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 50′ N, 0° 47′ U (mapo)50.8365-0.7792Koordinatoj: 50° 50′ N, 0° 47′ U (mapo) [+]
Areo 8,61 km² ( 861 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Chichester (Anglio)
Chichester (Anglio)
DEC
Chichester
Chichester
Situo de Chichester

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chichester [+]
vdr
Katedralo de Chichester

Historio redakti

La urbo estis okupata de la romianoj tre frue post ilia invado de Anglio en 43 p.K., kaj tiam nomiĝis Noviomagus Reginorum (foje Noviomagus Regnorum, Regnentium kaj Regentium). Mallonge ĝi servis kiel bazo de legio sub la estonta imperiestro Vespasiano, sed la legio loĝis tie nur du jarojn kaj la loko iĝis la ĉefurbo de kelta regno kiu lojalis al la romianoj. Verŝajne la reĝo mem loĝis ĉe la proksima palaco Fishbourne. Ĉirkaŭ 80 p.K. konstruiĝis amfiteatro, kaj ties formo ankoraŭ videblas en parko. De la 2-a al la 4-a jarcentoj aldoniĝis fortikaĵoj, kaj eblas promeni laŭ parto de la romiaj urbomuroj.

Nepost la 380-a jardeko la urbo iĝis plejparte neloĝata, probable pro disraboj de la saksoj.

Malfrue de la 5-a jarcento Aelle, la unua anglosaksa reĝo de Sussex, kaptis la urbon, sed tiu epoke Selsey estis la ĉefurbo de Sussex.

Pro marinundoj, la episkopoj de Sussex translokiĝis de tie al Chichester en 1075. La unua katedralo konsekriĝis en 1107 sed en 1187 incendio plejparte detruis ĝin, kune kun multe de la urbo. Nova katedralo konsekriĝis en 1199, kvankam la konstruado daŭris pluajn du jarcentojn. La sudokcidenta turo terenfalis en 1210, kaj poste rekonstruiĝis; la nordokcidenta turo terenfalis en 1635 kaj rekonstruiĝis nur en 1910. La katedralo estas dediĉita al Sankta Rikardo de Chichester, kiu estis episkopo de 1245 al 1253, kaj ties sanktejo estis pilgrimcelo ĝis sia detruo en 1538, dum la abolicio de la anglaj monaĥejoj.

 
Kruco de Chichester

Dum la mezepoko la urbo estis grava komercejo, aparte por bovinvendado. Ĉirkaŭ 1500 la episkopo ordonis la konstruon de Kruco Chichester, kiu ebligis malriĉulojn vendi siajn varojn ŝirmate kontraŭ la pluvo.

Vizitindaĵoj redakti

Inter la vizitindaĵoj estas:

  • la katedralo, kie, krom la kutimaj arkitekturaĵoj de tia konstruaĵo, videblas pluraj gravaj 20-jarcentaj pentraĵoj kaj skulpturoj, kaj lastatempe migraj falkoj kies nesto situas sur tureto
  • galerio Pallant House, kiu enhavas gravan aron da (plejparte 20-jarcentaj) artaĵoj

Teatro redakti

 
Festivala Teatro de Chichester

En 1962 fondiĝis Chichester Festival Theatre (Festivala Teatro de Chichester) kiu ludas gravan rolon rilate la teatran vivon de Anglio.

Muziko redakti

Aldone al katedralaj koncertoj okazas ĉiujulia muzikfestivalo.