Selsey estas marborda urbo de West Sussex, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis 9,875 loĝantojn.

Selsey
urbeto • civila paroĥo
Administrado
Poŝtkodo PO20
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 44′ N, 0° 47′ U (mapo)50.735019444444-0.78976944444443Koordinatoj: 50° 44′ N, 0° 47′ U (mapo) [+]
Areo 12,28 km² (1 228 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Selsey (Britio)
Selsey (Britio)
DEC
Selsey
Selsey
Situo de Selsey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Selsey [+]
vdr


Antikvaj dometoj de Selsey

Nomo redakti

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, la nomo Selsey devenas de la anglosaksa Seals-ey, kiu signifis "insulo de fokoj".

Historio redakti

Selsey estis okupata ekde la ŝtonepoko. La urbo mem verŝajne fondiĝis dum la ferepoko de kelta tribo, la atrebatoj. En 1877 eltroviĝis oraj kaj arĝentaj moneroj de atrebataj regantoj.

Kiam Aelle, la unua anglosaksa reĝo de Sussex, fondis sian regnon, Selsey servis kiel la ĉefurbo. Post la kristanigo de la regno en la malfrua 7-a jarcento, fondiĝis abatejo kies preĝejo iĝis la katedralo. Pro marinundoj, la episkopoj de Sussex translokiĝis al Chichester en 1075. Sur plaĝo proksima al Selsey eltroviĝis anglosaksaj oraĵoj.

Selsey estis posedaĵo de la episkopoj de Chichester ĝis 1561, kiam ĝi akiriĝis de Elizabeto la 1-a (Anglio).

Multajn jarcentojn Selsey kaj la ĉirkaŭa regiono estis bazo de kontrabandistoj. En 1749, 14 kontrabandistoj akuziĝis pro la murdo de doganisto: sep pendumiĝis.