Ferepoko

arkeologia epoko

Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

Ferepokofera epoko estas la lasta etapo de la prahistorio de la homaro, post la Ŝtonepoko (Paleolitiko, Mezolitiko, Neolitiko, kaj Ĥalkolitiko) kaj la Bronzepoko, laŭ la teorio de la tri epokoj. La koncepto estis aplikita ĉefe al Eŭropo kaj al la Antikva Proksima Oriento, kaj, pro analogio, ankaŭ al aliaj partoj de la Malnova Mondo.

La fortikaĵoj broĉ kiaj tiu de Dun Carloway (insulo Lewis, Skotlando) estas konstruoj de la malfrua Ferepoko.

La nomo devenas de la fakto, ke iloj (ĉefe armiloj, kiaj glavoj) trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. En kelkaj socioj de la antikveco, la metalurgia teknologio necesa por prilabori feron aperis samtempe kun aliaj teknologiaj kaj kulturaj ŝanĝoj, ĉefe ĉe agrikulturo, religiaj kredojartaj stiloj, kvankam tio ne ĉiam okazis samtempe.

La daŭro de la Ferepoko varias depende el la regiono sub konsidero. Ĝi estas difinita pere de arkeologia konvencio, kaj la nura trovo de iom da gisferoforĝita fero ne estas sufiĉe por reprezenti kulturon de la Ferepoko; male, la "Ferepoko" komencas surloke kiam la produktado de fero aŭ ŝtalo kondukis al la punkto en kiu disvastiĝis feraj iloj kaj armoj superaj al ties bronzaj ekvivalentoj.[1] Por ekzemplo, la meteorferaj ponardoj de Tutanĥamono devenas el la Bronzepoko. En la Antikva Proksima Oriento, tiu transiro okazas en la komenco de la tiel nomita Bronzepoka kolapso, en la 12a jarcento a.K. La koncerna teknologio disvastiĝis tra la Mediteranea regiono kaj al Suda Azio. Ties plua etendo al Centra Azio, Orienta Eŭropo kaj Centra Eŭropo estis iome prokrastita, kaj Norda Eŭropo estis atingita eĉ plu poste, nome ĉirkaŭ la jaro 500 a.K.

Ankaŭ la fino de la Ferepoko estas komprenita pere de konvencio, kun la komenco de la historiografia registrado. Tio kutime ne reprezentas klaran rompon en la arkeologia registraro; por la Antikva Proksima Oriento la establado de la Aĥemenida Imperio ĉirkaŭ 550 a.K. (konsiderata historia pro la registro fare de Herodoto) estas kutime komprenita kiel trarompa dato, kaj en Centra kaj Okcidenta Eŭropo la romiaj konkeroj de la 1a jarcento a.K. servas kiel markilo por la fino de la Ferepoko. La fino de la Ĝermana Ferepoko de Skandinavio estas markita ĉirkaŭ la jaro 800 p.K., kun la komenco de la Vikinga erao.

En Suda Azio (Hindia subkontinento), la Ferepoko estas konsiderata kiel komencinta en la tempo de la ferprilaborado de la kulturo de la Grizpentrita Ceramiko kaj fininta kun la regado de Aŝoko (3a jarcento a.K.). La uzado de la termino "Ferepoko" en la arkeologio de Suda, Orienta kaj Sudorienta Azio estas pli ĵusa, kaj malpli ofta, ol por okcidenta Eŭrazio; almenaŭ en Ĉinio prahistorio estis fininta antaŭ la alveno de la ferprilaborado, kaj tiale la termino estas malofte uzata. La Sahelo (Sudana regiono) kaj Sub-Sahara Afriko estas ekster la Tri-epoka sistemo, ĉar tie ne estis Bronzepoko, sed la termino "Ferepoko" estas foje uzata reference al fruaj kulturoj kiuj praktikis ferprilaboradon kiel la Nok-kulturo de Niĝerio.

Historio de la koncepto redakti

 
Maiden-burgo, Dorset, Anglio. Pli ol 2,000 ferepokaj montetfortresoj estas konataj en Britio.

La teorio de la tri epokoj estis enkondukita en la unua duono de la 19a jarcento por la arkeologio de Eŭropo partikulare, kaj jam fine de la 19a jarcento etendiĝis al la arkeologio de la Antikva Proksima Oriento. Tiu nomo iras reen al la mitologia koncepto de la "Homepokoj" de Heziodo. Kiel arkeologia epoko ĝi estis unuafoje enkondukita por Skandinavio fare de Christian Jürgensen Thomsen en la 1830-aj jaroj. Ĉirkaŭ la 1860-aj jaroj, ĝi estis akceptita kiel utila divido por la "plej frua historio de la homaro" ĝenerale[2] kaj komencis esti aplikita en Asiriologio. La disvolvigo de la nune-konvencia periodigo en la arkeologio de la Antikva Proksima Oriento estis disvolvigita en la 1920-aj al la 1930-aj jaroj.[3]

Kiel ĝia nomo sugestas, la teknologio de la Ferepoko estas karakterizita per la produktado de iloj kaj armiloj faritaj per siderurgio, pli specife el karboŝtalo.

Kronologio redakti

Oni trovas en la naturo feron grandkvante, sed oni scipovis ĝin ekspluati el la ercoj nur post la eltrovo de la blovmetodoj. Antaŭ tio oni uzis nur la maloftan meteoran feron, el kiu oni pretigis ornamaĵojn jam en 4.000 a.K. en Egipto kaj Okcidenta Azio. Fermetalurgio disvastiĝis jam meze de la 2-a jarmilo a.K. en antikva Egipto kaj Mezopotamio kaj de tio disvastiĝis al la regionoj ĉirkaŭ la Mediteranea Maro, al Kaŭkazo, Hindio, poste al la tuta Eŭropo. La dato de apero, daŭro kaj kunteksto de la feruzado varias laŭ la koncerna regiono. La unua apero konata de socioj kun la nivelo kaj kultura kaj teknologia koresponda al la Ferepoko estis markita en la 12-a jarcento a.K. en variaj lokoj:

 
Funkcianta basforno. La basfornaĵo eliros eventuale tra la suba truo.

En aliaj eŭropaj regionoj, la komenco de la Ferepoko estis tre posta; ĝi ne okazis en Centra Eŭropo ĝis la 8-a jarcento a.K., kaj ĝis la 6-a jarcento a.K. en Norda Eŭropo.

En Afriko la unua konata montro de la feruzado pere de fandado kaj forĝado okazis en la Nok-kulturo, en la teritorioj de la aktuala Niĝerio, ĉirkaŭ la 11-a jarcento a.K.[4][5]

La Ferepoko finis ankaŭ en diversaj periodoj depende de la regiono:

Popoloj de Ameriko, Aŭstralio kaj Oceanio konatiĝis kun la metalo nur el la eŭropanoj, do tie ne estis propre Ferepoko.

La Ferepoko okazis proksimume kiam la ferproduktado iĝis la plej prilaborita formo de metalurgio. Ĝi postulas altan fandotemperaturon, sed ties malmoleco kaj abundo igis ĝin materialo multe pli dezirebla kaj malmultekosta ol bronzo, kio kontribuis definitive al ties adopto kiel plej uzita metalo. La pli bonaj, fortaj iloj kaŭzis revolucion en la mastrumado. Ili ebligis la elhakadon de arboj, tiel pligrandiĝinte la kultiveblan agron. Feraj iloj fine forpelis ŝtonajn ilojn. Pliboniĝis la produkteblecoj, aperis memproprieto, labordivido, sociaj tavoloj kaj fine ŝtatoj.

Mezoriento redakti

 
Mapo montranta la etendon de Hititoj kaj lokon de la ĉefurbo Hatuŝa.

Oni supozas, ke la Ferepoko en la Antikva Proksima Oriento komencis pro la malkovro de ferfandado kaj forĝoteknikoj en AnatolioKaŭkazio kaj Balkanio jam fine de la 2-a jarmilo a.K. (ĉirkaŭ 1300 a.K.).[6] Restaĵoj de la plej frua fandado de fero en basfornoj estis trovitaj en Tell Hammeh, Jordanio, ĉirkaŭ 930 a.K. (14K datado).

Fruaj artefaktoj de Ferepoko trovitaj en la arkeologia kuŝejo de Kultepe, Azerbajĝano, pruvis, ke ferfandado estis konata kaj uzata en tiu regiono antaŭ la re the 2-a jarmilo a.K. (nome en la 3-a jarmilo a.K.).[7][8]

Malgrandazio redakti

 
Ĉefaj lokoj de la hititoj en Malgrand-Azio.
 
La pordo de la leonoj en Hatuŝa: la hititoj atingis fortan hegemonion danke al regado de la ferindustrio.

En Malgrand-Azio prilaboro de fero estis konata jam de longa tempo. La hititoj scipovis produkti feron en epoko, kiam tio estis tute nekonata en aliaj regionoj de la mondo. Per la fino de la hitita imperio, finiĝis ankaŭ la monopolo de tiu imperio rilate al la produktado de fero, kiu estas menciita jam en la 17-a jarcento a.K. en la regiono. Post la 12-a jarcento la tekniko disvastiĝis tra la Mediteraneo.

Egipto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tria Meza Periodo de Egiptio.

La Ferepoko en la arkeologio de Egiptio esence korespondas al la Tria Meza Periodo de Egiptio.

Fera metalo estas speciale malabunda en kolektoj de egiptaj antikvaĵoj. Bronzo restis la unuaranga materialo tie ĝis la konkero de la Nov-Asiria Imperio en 671 a.K. La klarigo de tio ŝajne kuŝas sur la fakto ke la restaĵoj en plej da okazoj estas aĵaro de tomboj, funebraj ŝipoj kaj vazoj, kaj fero konsiderata nepura metalo fare de la antikvaj egiptoj neniam estis uzita en la produktado de tiaj aŭ de aliaj religiaj celoj. Ĝi estis atribuita al Setho, nome spirito de malbono kiu laŭ la egipta tradicio regis la centrajn dezertojn de Afriko.[9]

En la Nigra Piramido de Abusir, datita de antaŭ la jaro 2000 a.K., Gaston Maspero trovis kelkajn pecojn de fero. En la funebra teksto de Pepi la 1-a, tiu metalo estas menciita.[9] Glavo portanta la nomon de la faraono Merneptah kaj batalhakilo kun fera klingo kaj or-ornamita bronza bastoneto estis trovitaj dum la elfosado de Ugarit.[10] Ponardo kun fera klingo trovita en la tombo de Tutanĥamono, de la 13a jarcento a.K., estis ĵus ekzamenita kaj oni trovis, ke la fero estas de meteora origino.[11][12][13]

Palestino kaj Levantenio redakti

Rilate al arkeologiaj trovaĵoj el nuntempa Israelo oni ofte uzas la terminojn ferepoko 1, ferepoko 2 kaj ferepoko 3.

  • Ferepoko 1 korespondas al la jaroj 1200 ĝis 1000 a.K.
    • 1 A (1200 ĝis 1100 a.K.; malurbigo, landpreno)
    • 1 B (1100 ĝis 1000 a.K.; novsetlejoj, lokaj centroj)
  • Ferepoko 2 korespondas al la jaroj 1000 ĝis 587 a.K.
    • 2 A (1000 ĝis 900 a.K.; estiĝo de ŝtatoj, davida regno)
    • 2 B (900 ĝis 700 a.K.; naciaj ŝtatoj, Israelo, reĝlando de Juda)
    • 2 C (700 ĝis 587 a.Kr.; asiroj, provincoj, vasaloj)
  • Ferepoko 3 korespondas al la jaroj 587 ĝis 450 a.K.; babilonanoj, fruaj aĥemenidoj)

Eŭropo redakti

 
Hakilpapo de Ha C, Hallstatt.
 
Ilustraĵo de la 19a jarcento de glavoj Hallstatt.
 
Teritorio de la La-Tène-kulturo.
 
Kelta setlejo apud Bundenbach en okcidenta Germanio.

En Eŭropo du gravaj kulturoj ekzistis en la ferepoko:

Hallstatt redakti

La Hallstatt-kulturo estis la hegemonia kulturo en Okcidenta kaj Centra Eŭropo en la fino de la Bronzepoko (Hallstatt A, Hallstatt B) el la 12a al la 8a jarcentoj a-K. kaj komenco de la Ferepoko (Hallstatt C, Hallstatt D) el la 8a al la 6a jarcentoj a.K., disvolviĝante el la Urnokampa kulturo de la 12a jarcento a.K. (fina Bronzepoko) kaj estis sekvita en multo de ties areo de La Tène kulturo. Ĝi estas ofte asocia kun loĝantaroj de pra-keltoj kaj keltoj en la okcidenta zono de Hallstatt kaj kun (pra-)Ilirianoj en la orienta zono de Hallstatt.[14][15]

Ĉirkaŭ la 6a jarcento a.K., ĝi estis etendinta ĝis inkludi ampleksajn teritoriojn, venante al du zonoj, kaj oriento kaj okcidento, kovrante multon de okcidenta kaj centra Eŭropo eĉ trans la Alpoj, kaj etende en nordan Italion. Partoj de Britio kaj Iberio estas inkluditaj en la fina etendo de la kulturo. La kulturo estis bazita sur agrikulturo, sed metalfarado estis konsiderable progresinta, kaj fine de la periodo estis jam ekonomie grava longdistanca komerco ene de la areo kaj kun la kulturoj de Mediteraneo. Sociaj distingoj iĝis pli kaj pli gravaj, kaj aperis elitaj klasoj de militistoj kaj militestroj, kaj eble ankaŭ de aliaj kapabloj. Socio estis organizita sur la bazo de triboj, kvankam oni scias tre malmulte pri tio. Nur malmultaj el la plej grandaj setlejoj, kiel Heuneburg en la sudo de Germanio, estis urboj pli ol vilaĝoj laŭ modernaj normoj.

La-Tène redakti

La La-Tène-kulturo aŭ La-Tène-epoko (5-a jarcento a.K. ĝis 1-a jarcento a.K.) estas prahistoria epoko, kiu apartenas al la ferepoko kaj en granda kvanto enprenis mediteraneajn - aparte grekajn kaj etruskajn - influojn. La nomo devenas de la loko La Tène en Svislando, kie videbliĝis multaj arkeologiaj trovaĵoj el la epoko. Temas pri la materia kulturo de la meza kaj juna ferepoko en Mezeŭropo (ĝis la norda rando de la mezaltaj montaroj en tiu regionaro), kiu - iom malsame laŭ la diversaj regionoj - disvolviĝis inter proksimume la jaro 480 ĝis 40 respektive 1 antaŭ nia erao. La kulturo evoluiĝis el la nordokcidente alpa Hallstatt-kulturo sub forta influo el la mediteranea regiono, kaj estis memstara arta kaj kultura formo. Laŭ interalie grekaj fontoj de la 5-a jarcento a.K. oni supozas, ke la anoj de la kulturo estis keltoj. Ĉar la kulturo kovris grandan tempon kaj vastan teritorion, ĝi ne estis unueca. Ekzemple laŭtempe kaj laŭregione malsamis la ritoj pri la mortintoj, kiuj foje estis tere entombigitaj, foje rite bruligitaj.

Hungario redakti

En Hungario la ferepoko daŭris de la jaro 900 a.K. ĝis la komenco de la 1-a jarcento. Dum la frua ferepoko, la skitoj okupis la areon oriente de la Danubo kaj disvastis tie feruzadon. En la post-Danuba Regiono de Hungario restis dumtempe la kulturo de Hallstatt ĝis la 4-a jarcento a.K., kiam de la okcidento venis kaj okupis la areon la keltoj. Ili disvastigis la kulturon de La-Tène sur la tuta areo de la nuntempa Hungario. Tiam ĝeneraliĝis la uzado de fero kaj la keltoj konigis la uzadon de la potista rado kaj manmuelilo.

Grekujo redakti

En Grekujo la frua ferepoko estas la epoko inter la mezo de la 11-a jarcento kaj la fino de la 8-a jarcento a.K. Ĝi estis epoko de ŝanĝiĝo kaj transiro de la Mikena kulturo de la bronzepoko al la epoko de grekaj urboŝtatoj. Tradicie kaj pro la malmulto de fontoj oni nomas tiun epokon ankaŭ la malhelaj jarcentoj.

Mezeŭropo redakti

En Mezeŭropo la ferepoko komenciĝis en la 9-a jarcento a.K. Ĝi dividiĝas en la

  • fruapli maljuna ferepoko (de 800 ĝis 450 a.K.), la epoko de Hallstatt
  • malfruapli juna antaŭromia ferepoko (de 450 a.K. ĝis la fino de la 1-a jarcento a.K.), tio estas la epoko La Tène
  • romia ferepoko (de la 1-a jarcento ĝis la 4-a jarcento), kio korespondas al la romia imperio
  • postromia ferepoko (de la 4-a jarcento ĝis la 6-a jarcento), la epoko de la popolmigradoj

Kelkaj el la plej gravaj arkeologaj trovejoj estas:

 
Keltaj domoj rekonstruitaj de Martins Sarmento en Citânia de Briteiros, Portugalio.

Aliaj areoj redakti

Citania de Briterios en Guimaraes, Portugalio, estas unu el la ekzemploj de arkeologiaj lokoj de la Ferepoko. Tiu setlejo (fortikita vilaĝo) kovris areon de 3.8 hektaroj kaj utilis al Keltiberoj kiel defendilo kontraŭ la romiaj invadoj. Ĝi datas reen el pli ol antaŭ 2500 jaroj. La loko estis esplorita de Francisco Martins Sarmento starte el 1874. Nombraj amforoj, moneroj, fragmentoj de ceramiko, armiloj, pecoj de juvelarto, kaj ruinoj de banejo krom Pedra Formosa (laŭvorte Bela Ŝtono) estis malkovritaj tie.[16][17]

La Fenicianoj origine etendiĝis el la havenoj de Kanaano, ĉirkaŭ la 8a jarcento a.K. dominadis la komercon en la Mediteraneo. Kartago estis fondita en 814 a.K., kaj la Fenicianoj ĉirkaŭ 700 a.K. estis firme establintaj fuortojn en Sicilio kaj Sardinio, kio kreis intereskonfliktojn kun Etrurio. Iliaj kolonioj atingis la Okcidentan Mediteraneon, ĝis Kadizo en Iberio kaj eĉ iris al Atlantiko. La civilizacio etendis trans la Mediteraneo inter 1500 a.K. kaj 300 a.K.[18] Steleo trovita en Kitjono, Kipro, kiu estis starigita de la Asiria reĝo Sargon la 2-a en 709 a.K., rememorante lian venkon super la sep reĝoj de la insulo,[19] markante gravan mejloŝtonon en la emancipigo de Kipro el la tira regado fare de la Asiria militistaro.[20][21][22][23]

En Italio, la Ferepoko estis probable enkondukita de la Vilanova kulturo, kiu sukcedis la Bronzepokan Pra-Vilanovan kulturon en la teritorio de Toskanio kaj norda Latio kaj etendiĝis en partoj de Romanjo, Kampanio kaj Fermo en Markio. La entombigaj karakteroj rilatigas la Vilanovan kulturon al la centreŭropa Urnokampa kulturo (ĉ. 1300–750 a.K.), kaj al la 'kelta' Hallstatt kulturo (kiu sukcedis la Urnokampan kulturon). Kremaciitaj restaĵoj estis metitaj en dukonusformajn urnojn kaj entombigitaj. La etruska malnovitala alfabeto etendiĝis tra Italio el la 8a jarcento. La etruska Ferepoko finis tiam pro la stariĝo kaj konkeroj fare de la Romia Respubliko, kiu konkeris la lastan etruskan urbon Velzna en la jaro 265 a.K. En Sardinio ferfarado ŝajne startis ĉirkaŭ la 13a–10a jarcentoj a.K. kun la Nuragia civilizacio, eble tra Kipro.[24][25]

 
Proksimuma situo de la Jastorfa kulturo.

La Jastorfkulturo estas prahistoria kulturo, ankaŭ konata kiel la antaŭromia Ferepoko en la nordo de Eŭropo, pli specife en Skandinavio, Nederlando kaj la zono de la valo de la rivero Rejno norde de Germanio. Tiu ĉi estas la unua el la tri periodoj de la konologia sistemo de Oscar Montelius. Ĝi ekzistis inter la 4a kaj la 1a jarcentoj a.K. Tiu ĉi speco de kulturo estas praĝermana, kun limoj sude kun la La-Tène-kulturo, kiuj havis avancojn en la teknologio de la fer-ellaborado, akirante per tio konsiderindan influon, precipe ekde la jaro 600 a.K., kiam la nordianoj komencis elfosi la feron, danke al teknologio kiun ili ekposedis de siaj najbaroj de centra Eŭropo. Tamen, komence la fero estis uzata nur kiel dekoraciaĵo, poste por la kreado de iloj kaj glavoj.

La Sargat-kulturo estis disvastiĝanta dum la malfrua kaj la tuta frua ferepoko, ĉirkaŭ de la 5-a jarcento a.K. al la 4-a jarcento p.K. en la sudorienta urala regiono, precipe inter la riveroj Tobol kaj Ob. Ĝi estas unu el la plej esploritaj kulturoj de siberia antaŭhistorio; la unuaj trovaĵoj estis elfositaj jam en la 19a jarcento.

Azio redakti

Centrazio redakti

La Ferepoko en Centrazio ekis kiam ferobjektoj aperis inter pra-Hindeŭropanaj Sakaoj en teritorioj de nuntempa Ŝinĝango inter la 10a kaj la 7a jarcento a.K., kiel tiuj trovitaj en la tombeja loko de Ĉavuhukoŭ.[26]

La Pazirika kulturo estas ferepoka arkeologia kulturo (ĉ. 6a al 3a jarcentoj a.K.) identigita per elfositaj artefaktoj kaj mumiigitaj korpoj trovitaj en siberia permafrosto en Altajaj Montoj.

Orientazio redakti

En Ĉinio, surbronzaj skribaĵoj estis trovitaj ĉirkaŭ la jaro 1200 a.K., antaŭigante la disvolvigon de fera metalurgio, kiu estis konata jam ĉirkaŭ la 9a jarcento a.K.,[27][28] Tamen, en Ĉinio la prahistorio estis enkalkulita per historia periodigo laŭ la regantaj dinastioj kaj ne per la komenco de la feruzo, kaj tiel la esprimo "Ferepoko" ne estas tipe uzata por priskribi periodon de la ĉina historio. La metalurgio de fero atingis la areon de la Jangzia Valo ĉirkaŭ la fino de la 6a jarcento a.K.[29] La malmultaj objektoj estis trovitaj en Ĉangŝa kaj Nankino. Funebra pruvaro sugestas, ke la dekomenca uzado de fero en Lingnan apartenas al mezo al fino de la Militŝtata periodo (el ĉirkaŭ 350 a.K.). Gravaj ne-valoraj husi-stilaj metalaj trovitaĵoj estis feraj iloj trovitaj en la tombo de Guvei-kun de la 4a jarcento a.K.[30] La teknikoj uzataj en Lingnan estas kombino de duvalvaj muldiloj de klara suda tradicio kaj la aligo de pec-mulda teknologio el la areo de Ĵongĝuan. La produktoj de la kombinado de tiuj du periodoj estas sonoriloj, ujoj, armiloj kaj ornamaĵoj de prilaborita fandado.

 
Brustokolaj ferprotektiloj de Silla el la Nacia Muzeo de Koreio.

En Japanio oni postulas, ke feraĵoj kiel iloj, armoj kaj ornamaĵoj, estis enirintaj en Japanio jam dum la fino de la Jajoi-epoko (ĉirkaŭ 300 a.K.–300 p.K.)[31] aŭ en la sukceda Kofun-epoko (ĉirkaŭ 250–538 p.K.), plej verŝajne tra kontaktoj kun la Korea Duoninsulo kaj Ĉinio. Distingaj trajtoj de la Jajoi-epoko estas la apero de novaj ceramikaj stiloj kaj la starto de intense riĉa agrikulturo en rizkampoj. La Jajoi-kulturo floris en geografia areo el suda Kyūshū al norda Honshū. La Kofun kaj la posta Asuka-epokoj estas foje referencataj kolektive kiel Epoko de Jamato; la vorto kofun estas japana por la tipo de tombamaso kiu datas el tiu epoko.

Feraĵoj estis enkondukitaj en la Korea Duoninsulo pere de komerco kun regnoj kaj ŝtat-nivelaj socioj de la areo de la Flava Maro en la 4a jarcento a.K., ĝuste fine de la Militŝtata periodo sed antaŭ la komenco de la okcidenta Dinastio Han.[32][33] Yoon proponis, ke fero estis enkondukita al la regnoj situaj laŭlonge de la nordkoreaj rivervaloj kiuj fluas al la Flava Maro kiel Ĉeongĉeon kaj Taedong.[34] Ferproduktado tuj sekvis en la 2a jarcento a.K., kaj feraĵoj ekestis uzataj fare de farmistoj je la 1a jarcento ankaŭ en suda Koreio.[32] La plej fruaj konataj fer-hakiloj en suda Koreio estis trovitaj ĉe la rivero Geum. La tempo en kiu ferproduktado ekis estas la sama tempo kiam la kompleksaj regnoj de Samhan, tio estas prahistoria Koreio aperis. Tiuj kompleksaj regnoj estis la antaŭloj de fruaj ŝtatoj kiel Silla, Baekje, Kogurjo, kaj Gaja.[33][35] Fer-lingotoj estis grava funebraĵo kaj en tiu epoko indikis la riĉon aŭ la prestiĝon de la mortinto.[36]

Sudazio redakti

Fero estis uzita en Mundigak por fabriki kelkajn aĵojn en la 3a jarmilo a.K. kiel malgranda kupra/bronza sonorilo kun fera batilo, kupra/bronza bastoneto kun du feraj ornamaj butonoj, kaj kupra/bronza spegultenilo kun ornama ferbutono.[37] Artefaktoj kiel tranĉiletoj kaj klingoj estis malkovritaj en la barata śtato Telangana kiuj estis datitai inter 2,400 a.K. kaj 1800 a.K.[38][39] La historio de metalurgio en la hindia subkontinento ekis antaŭ la 3a jarrmilo a.K. Arkeologiaj lokoj en Hindio, kiel Malhar, Dadupur, Raja Nala Ka Tila, Lahuradeŭa, Kosambi kaj Jhusi, Allahabad en nuntempa Utar-Pradeŝo montris ferajn aĵojn de la periodo 1800–1200 a.K.[40] Kiel la trovitaĵoj de lokoj kiel Raja Nala ka tila, ankaŭ Malhar sugestas la uzadon de fero en ĉ. 1800/1700 a.K. La etenda uzado de ferfandado estas el Malhar kaj ties ĉirkaŭa areo. Tiu loko estas konsiderita kiel la centro por frua ferfandado de la areo pro sia loko ĉe la riveroj Karamnasa kaj Gango. Tiu loko montris agrikulturan teknologioj kiel feraj iloj kiel falĉiloj, nadloj, teniloj, glavokapoj ktp, ĉirkaŭ almenaǜ la jaro 1500 a.K.[41] Arkeologia elfosado en Hajderabado montris tombigejan lokon de la Ferepoko.[42]

 
La Fera Piliero de Delhio.

En la komenco de la 1a jarmilo a.K. okazis etendaj disvolvigoj de fera metalurgio en Hindio. Teknologia progreso kaj regado de fera metalurgio estis atingitaj dum tiu periodo de pacaj setlejoj. Ferlabora centro en Orienta Barato estis datita el la unua jarmilo a.K.[43] En Suda Barato (nuntempa Majsuro) fero aperis tiom frue kiom el la 12a al la 11a jarcentoj a.K.; tiuj disvolvigoj estis tro fruaj por ajna grava forta kontakto kun la nordokcidento de la lando.[43] La hindiaj Upaniŝadoj mencias metalurgion.[44] kaj la hindia Maŭrja imperio vidis progreson en metalurgio.[45] Tiom frue kiom je 300 a.K., certe ĉirkaŭ la jaro 200 p.K., altkvalita ŝtalo estis produktita en suda Hindio, je kio poste estos nomita krisola tekniko. En tiu sistemo, alt-pura gisfero, karbo kaj vitro estis miksita en krisolo kaj varmigita ĝis la fero fandiĝas kaj absorbis la karbon.[46]

La prahistoria fruferepoko en Srilanko daŭris el la 1000 a.K. ĝis la 600 a.K., tamen pruvaro de feruzado estis trovira en elfosado de prahistoria kanutombo en Haldummulla[47] kaj estis datita el 2400 a.K. Radiokarbona pruvaro estis kolektita el Anuradhapura kaj la ŝirmejo Aligala en Sigirija.[48][49][50][51] La setlejo Anuradhapura estis registrita kiel etendiĝinta al 10 ha ĉirkaŭ 800 a.K. kaj kreskiĝis ĝis 50 ha ĉirkaŭ 700–600 a.K. ĝis iĝi urbo.[52] La skeletaj restaĵoj de ĉefo de frua Ferepoko estis elfositaj en Anaikoddai, Jaffna. La nomo 'Ko Veta' estas gravurita en Brahmi-a skribmaniero en sigelo entombigita kun la skeleto kaj estis atribuita fare de la elfosistoj al la 3a jarcento a.K. Ko, kun la signifo "reĝo" en Tamila lingvo, estas komparebla al nomoj kiel Ko Atan kaj Ko Putivira kiuj aperis en tiutempaj Brahmi-aj skribaĵoj en suda Barato.[53] Oni supozis ankaŭ ke ekzistis lokoj de la frua Ferepoko en Kandarodai, Matota, Pilapitiĝa kaj Tissamaharama.[54]

La Civilizo de pentrita griza ceramiko (PGC) estas kulturo de la Ferepoko en Hindio en la okcidento de la Ganga Ebenaĵo kaj en la valo de la rivero Gaggar-Hakra en la Hinda subkontinento, konvencie datata ĉirkaŭ 1200 ĝis 600–500 a.n.e.,[55][56] kvankam ĵusaj publikaĵoj sugestis gamon de 1500 ĝis 700 a.n.e.,[57][58] aŭ el 1300 ĝis 500–300 a.n.e.[59][60][61] Tiu kulturo estas posteula de la kulturoj de la Tombejo H kaj de la ceramiko ruĝ-nigra, ene de tiu sama mondoregiono, kaj samtempa kun la pluigo de la kulturo de la ceramiko ruĝ-nigra en la oriento de la Ganga Ebenaĵo kaj en Centra Hindio.[62]

Afriko redakti

 
Ferepokaj trovaĵoj en orienta kaj suda Afriko, kiuj korespondus al la ekspansio de Bantuoj en la frua unua jarmilo

En Afriko komenciĝis la ferepoko sen antaŭa kuproepokobronzepoko. La plej fruaj mencioj de ferprilaborado devenas el Taruga en centra Niĝerio. Tie oni elfosis plurajn metalurgiajn fornojn, kies datoj situas en la unua antaŭkristana jarmilo (de 800 ĝis 500 a.K.). Taruga estas unu el la maloftaj bone esploritaj trovaĵoj de la Nok-kulturo. Tre verŝajne la prilaborado de fero estis indiĝena eltrovaĵo. Antaŭaj supozoj pri deveno el Meroe estis malpravigitaj pro la datigoj de Taruga, ĉar ili antaŭis la trovaĵojn el Meroe. Influo el Kartago ŝajnas ne ebla, ĉar la Saharo estis dum tiu epoko verŝajne ne travojaĝebla.

Oni iam opiniis, ke la prilaborado de fero kaj kupro en la subsahara Afriko disvastiĝis kune kun la ekspansio de bantuoj, de la regiono de Kameruno al la grandaj afrikaj lagoj en la 3-a jarcento a.K., kiu atingis la kabon de Bona Espero ĉirkaŭ la jaro 400.[63][64] Sed plej lastaj esploroj lingvistikaj ŝajne pruvus, ke ne ekzistis rilato inter la feroprilaborado kaj la disvastiĝo de bantuaj lingvoj kaj agrikulturo.

Bibliografio redakti

 
Tegmento sur konstruaĵo laŭ tiuj de la ferepoko en Hampshire, Anglujo
  • Gilda Bartoloni: Archäologische Untersuchungen zu den Beziehungen zwischen Altitalien und der Zone nordwärts der Alpen während der frühen Eisenzeit Alteuropas. Ergebnisse eines Kolloquiums in Regensburg (Arkeologiaj esploroj pri la rilatoj inter antikva Italujo kaj la regiono norde de la Alpoj en la frua ferepoko de Eŭropo. Rezultoj de kolegia kunveno en Regensburg), 3-a ĝis 5-a novembro 1994, Regensburg, eld. Universitätsverlag Regensburg kaj aliaj, 1998, ISBN=3-930480-23-9
  • Roland Oliver, Brian M. Fagan: Africa in the Iron Age. c. 500 B. C. to A. D. 1400 (Afriko en la ferepoko. De ĉirkaŭ 500 a.K. ĝis 1400 p.K.), eld. Cambridge University Press, Kembriĝo, 1985, ISBN=0-521-20598-0
  • Wolfgang Schuller: Das Erste Europa. 1000 v. Chr.–500 n. Chr. (La unua Eŭropo. 1000 a.K. - 500 p.K.), Handbuch der Geschichte Europas vol. 1; UTB vol. 2497, eld. Ulmer Verlag, Stuttgart, 2004, ISBN=3-8252-2497-X
  • R. Tylecote: 1975, The origin of iron smelting in Africa (La deveno de ferfandado en Afriko), Westafrican Journal of Archaeology, vol. 5, paĝoj 1–9, ISSN=0331-3158
  • R. F. Tylecote: 1975, Iron smelting at Taruga, Nigeria (Ferfandado en Taruga, Niĝerio), Journal of the Historical Metallurgy Society, vol. 9, numero 2, paĝoj 49–56, ISSN=0142-3304
  • Barnes, Gina L. 2001. State Formation in Korea: Historical and Archaeological Perspectives. Curzon, Londono.
  • Kim, Do-heon. 2002. Samhan Sigi Jujocheolbu-eui Yutong Yangsang-e Daehan Geomto [Studo de modeloj de distribuado de hakiloj de ferfando en la Periodo Samhan]. Yongnam Kogohak, [Yongnam Archaeological Review] 31:1-29.
  • Lee, Sung-joo. 1998. Silla - Gaya Sahoe-eui Giwon-gwa Seongjang [Hegemonio kaj malhegemonio de las socioj Silla kaj Gaja]. Hakyeon Munhwasa, Seul.
  • Taylor, Sarah. 1989. The Introduction and Development of Iron Production in Korea. World Archaeology 20(3):422-431.
  • Yoon, Dong-suk. 1989. Early Iron Metallurgy in Korea. Archaeological Review from Cambridge 8(1):92-99.
  • Duncan E. Miller y N.J. Van Der Merwe, 'Early Metal Working in Sub Saharan Africa' Journal of African History 35 (1994) 1-36
  • Minze Stuiver y N.J. Van Der Merwe, 'Radiocarbon Chronology of the Iron Age in Sub-Saharan Africa' Current Anthropology 1968.
  • Gordon Childe, Vere. Qué sucedió en la Historia. 1977.
  • Collis, J. La Edad del Hierro en Europa. Labor. 1989.

Referencoj redakti

  1. Milisauskas, Sarunas (eld), European Prehistory: A Survey, 2002, Springer, ISBN 0306467933, 9780306467936, google books
  2. (Karl von Rotteck, Karl Theodor Welcker, Das Staats-Lexikon (1864), p. 774
  3. Oriental Institute Communications, Issues 13–19, Oriental Institute of the University of Chicago, 1922, p. 55.
  4. Miller kaj Van Der Merwe, 1994; Stuiver kaj Van Der Merwe, 1968
  5. Duncan E. Miller kaj N. J. Van Der Merwe: «Primeros trabajos en metal en el África subsahariana», en la Revista de Historia de África, 35, paĝoj 1-36, 1994.
    Stuiver Minze kaj N. J. Van Der Merwe: «Cronología de radiocarbono de la Edad del Hierro en África subsahariana», en Current Anthropology, 1968.
  6. Jane C. Waldbaum, From Bronze to Iron: The Transition from the Bronze Age to the Iron Age in the Eastern Mediterranean (Studies in Mediterranean Archaeology, vol. LIV, 1978).
  7. (1979) Azerbaijan, mosques, turrets, palaces. Corvina Kiadó, p. 9. ISBN 978-963-13-0321-6.
  8. Ancient Europe 8000 B.C.–A.D. 1000: Encyclopedia of the Barbarian World.
  9. 9,0 9,1 Chisholm, H. (1910). The Encyclopædia Britannica. New York: The Encyclopædia Britannica Co.
  10. Cowen, Richard (Aprilo 1999). "Chapter 5: The Age of Iron". Essays on Geology, History, and People. UC Davis. Arkivita el la originalo la 19an de januaro 2018. Alirita la 12an de decembro 2019.
  11. (2016) “The meteoritic origin of Tutankhamun's iron dagger blade”, Meteoritics & Planetary Science 51 (7), p. 1301. doi:10.1111/maps.12664.  Senpaga plena teksto disponebla.
  12. Walsh, Declan, "King Tut's Dagger Made of 'Iron From the Sky,' Researchers Say", The New York Times Company, 2a de junio 2016.
  13. Panko, Ben, "King Tut's dagger made from an ancient meteorite", American Association for the Advancement of Science, 2a de junio 2016.
  14. Philip L. Kohl (1996). Nationalism, Politics and the Practice of Archaeology. p. 134. ISBN 0521558395. "... in the 1940s. They were emphatically developed by S. P. Tolstov (1946; 1947b), whose original contribution was to include the Thracian- Illyrian population (the Hallstatt culture) ...""
  15. Herbert Kuhn (1976). Geschichte der Vorgeschichtsforschung. p. 455. ISBN 3110059185. "... of the Middle Danube Urnfield group persisted in the eastern Alpine and the north and east Adriatic area where the Illyrian Hallstatt culture arose in the following centuries best known through its celebrated Hallstatt cemetery and the situla art."
  16. Citânia de Briteiros.
  17. Citânia de Briteiros.
  18. "Phoenicia", Ancient History Encyclopedia. Kontrolita 2017-08-09.
  19. The Cypriot rulers as client kings of the Assyrian empire. The many kingdoms of Cyprus (5 Nov 2012). Alirita 21a de januaro 2016.
  20. http://www.britishmuseum.org/research/collection_online/collection_object_details.aspx?objectId=291290&partId=1
  21. Yon, M., Malbran-Labat, F. 1995: “La stèle de Sargon II à Chypre”, in A. Caubet (ed.), Khorsabad, le palais de Sargon II, roi d’Assyrie, Paris, 159-179.
  22. Radner, K. 2010: “The Stele of Sargon II of Assyria at Kition: A focus for an emerging Cypriot identity?”, in R. Rollinger, B. Gufler, M. Lang, I. Madreiter (eld), Interkulturalität in der Alten Welt: Vorderasien, Hellas, Ägypten und die vielfältigen Ebenen des Kontakts, Wiesbaden, 429-449.
  23. Na'aman, N., 'Sargon II and the rebellion of the Cypriote kings against Shilta of Tyre', Orientalia 67 (1998), 239-247 [represita en N. Na'aman, Ancient Israel and its neighbors: interaction and counteraction (Collected essays, vol. 1), Winona Lake: Eisenbrauns, 2005, 118-128].
  24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-12. Alirita 2019-12-20.
  25. https://www.academia.edu/32873599/Testimonianze_di_siderurgia_in_un_area_del_Campidano_centro-meridionale_tra_la_seconda_met%C3%A0_del_XII_e_gli_inizi_del_X_sec_a.C
  26. Mark E. Hall, "Towards an absolute chronology for the Iron Age of Inner Asia," Antiquity 71.274 [1997], 863–874.
  27. Derevianki, A.P. 1973. Rannyi zheleznyi vek Priamuria
  28. Keightley, David N.. (Septembro 1983) The Origins of Chinese Civilization. University of California Press, p. 226. ISBN 978-0-520-04229-2.
  29. Higham, Charles. (1996) The Bronze Age of Southeast Asia. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-56505-9.
  30. Encyclopedia of World Art: Landscape in art to Micronesian cultures. McGraw-Hill. 1964.
  31. . Prehistoric Archaeological Periods in Japan (14a de oktobro 2002).
  32. 32,0 32,1 Kim, Do-heon. 2002. Samhan Sigi Jujocheolbu-eui Yutong Yangsang-e Daehan Geomto [Studo de distribuaj modeloj de Ferhakiloj en la Samhana Periodo]. Yongnam Kogohak [Yongnam Arkeologia Revuo] 31:1–29.
  33. 33,0 33,1 Taylor, Sarah. 1989. The Introduction and Development of Iron Production in Korea. World Archaeology 20(3):422–431.
  34. Yoon, Dong-suk. 1989. Early Iron Metallurgy in Korea. Archaeological Review from Cambridge 8(1):92–99.
  35. Barnes, Gina L. 2001. State Formation in Korea: Historical and Archaeological Perspectives. Curzon, London.
  36. Lee, Sung-joo. 1998. Silla – Gaya Sahoe-eui Giwon-gwa Seongjang [Starto kaj kresko de la socio de Silla kaj Gaja]. Hakyeon Munhwasa, Seulo.
  37. Metal Technologies of the Indus Valley Tradition in Pakistan and Western India. Alirita 2019-01-03.
  38. Rare discovery pushes back Iron Age in India - Times of India. Alirita 2019-01-03.
  39. Rao, Kp . “Iron Age in South India: Telangana and Andhra Pradesh” (en). 
  40. Tewari, Rakesh (2003). "The origins of Iron Working in India: New evidence from the Central Ganga plain and the Eastern Vindhyas" (PDF). Antiquity. 77 (297): 536–545. CiteSeerX 10.1.1.403.4300. doi:10.1017/S0003598X00092590. Alirita la 20an de decembro 2019.
  41. Ranjan, Amit . “The Northern Black Painted Ware Culture Of Middle Ganga Plain: Recent Perspective”, Manaviki (en). 
  42. K. Venkateshwarlu. "Iron Age burial site discovered", The Hindu, 2008-09-10.
  43. 43,0 43,1 Early Antiquity de I.M. Drakonoff. 1991. University of Chicago Press. (ISBN 0-226-14465-8). p. 372
  44. Upaniŝadoj de Patrick Olivelle. Publikigita en 1998. Oxford University Press. (ISBN 0-19-283576-9). p. xxix
  45. The New Cambridge History of India de J.F. Richards, Gordon Johnson, Christopher Alan Bayly. 2005. Cambridge University Press. (ISBN 0-521-36424-8). p. 64
  46. Juleff, G. (1996), "An ancient wind powered iron smelting technology in Sri Lanka" Arkivigite je 2011-09-21 per la retarkivo Wayback Machine, Nature, 379 (3): 60–63.
  47. Excavation of a Protohistoric Canoe burial Site in Haldummulla – 2010 (2010-12-05).
  48. . The Ancient Sri Lanka (2005). Arkivita el la originalo je 2020-01-10. Alirita 2019-12-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-01-10. Alirita 2019-12-20.
  49. Deraniyagala, Siran, The Prehistory of Sri Lanka; an ecological perspective. (reviziita eld.), Colombo: Archaeological Survey Department of Sri Lanka, 1992: 709-29
  50. Karunaratne kaj Adikari 1994, Excavations at Aligala prehistoric site. En: Bandaranayake and Mogren (1994). Pluaj studoj en la setleja arkeologio de la regiono Sigirija-Dambulla. Sri Lanka, University of Kelaniya: Postgraduate Institute of Archaeolog :58
  51. Mogren 1994. Objectives, methods, constraints and perspectives. In: Bandaranayake and Mogren (1994) Pluaj studoj en la setleja arkeologio de la regiono Sigirija-Dambulla. Sri Lanka, University of Kelaniya: Postgraduate Institute of Archaeolog: 39.
  52. F.R. Allchin 1989. City and State Formation in Early Historic South Asia. South Asian Studies 5:1-16: 3
  53. Indrapala, K. The Evolution of an ethnic identity: The Tamils of Sri Lanka, p. 324
  54. Deraniyagala, Siran, The Prehistory of Sri Lanka; an ecological perspective. (reviziita eld.), Colombo: Archaeological Survey Department of Sri Lanka, 1992: 730–732, 735
  55. Douglas Q. Adams. (Januaro 1997) Encyclopedia of Indo-European Culture. Taylor & Francis, p. 310–. ISBN 978-1-884964-98-5.
  56. Kailash Chand Jain. (1972) Malwa Through the Ages, from the Earliest Times to 1305 A.D. Motilal Banarsidass, p. 96–. ISBN 978-81-208-0824-9.
  57. Neogi, Sayantani, Charles A. I. French, Julie A. Durcan, Rabindra N. Singh, and Cameron A. Petrie, (2019). "Geoarchaeological insights into the location of Indus settlements on the plains of northwest India", en Quaternary Research, Volumo 94, Marto 2020, p. 140.
  58. Pokharia, Anil K., Chanchala Srivastava, Bhuvan Vikram, et al. (2015). "On the botanical findings from excavations at Ahichchhatra: a multicultural site in Upper Ganga Plain, Uttar Pradesh" Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, en Current Science, Vol. 109, No. 7, 10a de Oktobro 2015, p. 1301.
  59. Possehl, G. L., (2002). The Indus civilization: A contemporary perspective, AltaMira Press, Walnut Creek, CA; Oxford, p. 29.
  60. Bates, J., (2020). "Kitchen gardens, wild forage and tree fruits: A hypothesis on the role of the Zaid season in the indus civilisation (c.3200-1300 BCE)", en Archaeological Research in Asia 21 (2020), Table 1, p.2.
  61. Uesugi, Akinori, (2018). "An Overview on the Iron Age in South Asia", en (eld.) Akinori Uesugi, Iron Age in South Asia, Kansai University, Fig. 6, pp. 9-12.
  62. Southworth, Franklin, (2005). Linguistic Archaeology of South Asia, Routledge, p. 177
  63. Duncan E. Miller kaj N.J. Van Der Merwe, 'Early Metal Working in Sub Saharan Africa' Journal of African History 35 (1994) 1–36; Minze Stuiver and N.J. Van Der Merwe, 'Radiocarbon Chronology of the Iron Age in Sub-Saharan Africa' Current Anthropology 1968.
  64. How Old is the Iron Age in Sub-Saharan Africa? — de Roderick J. McIntosh, Archaeological Institute of America (1999)

Eksteraj ligiloj redakti