Romia Respubliko

historia ŝtato (509 – 27 a.K.), kiun anstataŭigis la Romia Imperio

La Romia Respubliko (de -509 ĝis -27) estis la etapo de Romio kiam ĝi estis respubliko. Dum la jaro -509, post la seksatenco kontraŭ Lucretia, la romianoj forigis la reĝon (kiu ne estis romano, sed etruskano) kaj starigis la Respublikon. La ĉefaj organoj de la registaro estis la Senato de riĉaj bienposedantoj, kaj la du Konsuloj, elektitaj por unu jaro. Sed ankaŭ la popolo, per la tribunusoj kaj voĉdonadoj, havis potencon. La ekvilibro inter la popolo (pleboj) kaj la grandaj bienposedantoj (la patricioj) estis tre grava, ĉar multaj aliaj ŝtatoj ruiniĝis kiam la riĉularo aŭ la popolo gajnis tro da potenco kaj detruis la esperon kaj vivon de la alia. Tiu ekvilibro ne estis paca, atingitis post akraj luktoj de la plebo, estis ofte manipulata de la riĉuloj (pli poste, la riĉigita parto de la plebo kaj la patricoj, alia klaso grava estis la kavaliroj). La privatigo de konkeritaj terenoj fare de la riĉuloj kontraŭ la mizeriĝo de la etbienistoj proletariĝintaj instigis la Graĥon Tiberius, kaj poste Gaius je provi agrarajn reformojn, sed la riĉula klaso kripligis iliajn penojn kaj fine mortigis ilin.

Romia Respubliko
-509 – -27

historia epoko • regformoimperio • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
aristocratic republic
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Julio Cezaro, el la busto en la Brita Muzeo, en Cassell's History of England (1902).

Komence la censoroj nur devis anstataŭi la konsulojn kiel popol-listigistoj. Do ili apartigis la popolanojn laŭ triboj kaj centurioj, kaj enskribis la novaj civitanojn. Por tion fari, unu el la censoroj kunvokis la popolon en la Marsan kampon. Kune de la popola listigo ili ekzamenis la ĉevalistojn (recognitio equorum, ekzameno la ĉevalojn). Poste ili ankaŭ elektis la senaton (lectio senatus). Per tiu povo ili rapide ricevis la ekzamenon de la moroj (cura morum): ili povis eligi senatanojn el la senato aŭ ĉevalistojn el la ĉevalistaro (tre pova en la centuriaj komicoj), pro ties malbonaj moroj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia konkero de Italio.

La Respubliko laŭgrade konkeris Italion kaj post la tri Punikaj Militoj inter -264 kaj -146 Kartagon, sian ĉefan rivalon en la Mediteraneo. La Sieĝo de Sirakuzo, farita de la Romia Respubliko, okazis en 214-212 a.K., fine de kiu estis venkita Sirakuzo, ĝis tiam greka polis situa en la orienta marbordo de Sicilio. La romianoj detruis la urbon kaj kiel konsekvenco, ili atingis la kontrolon de la oriento de Sicilio, jam en la sudo de la itala duoninsulo.

Post la disfalo de Kartago, en la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio kreskis grande pro militoj eksterlandaj, sed ankaŭ estis interne ŝirita pro la militoj inter la sukcesaj generaloj. Samtempe, la granda trezoro, kiu enfluis el la venkitaj landoj, koruptis la registaron, kiu laŭvice donis tro da potenco al la generaloj. Do la Respubliko spiralis al sia detruo. La rolantoj, kiuj partoprenis en tiu mortospiralo estas famaj: Cezaro, Cicerono, Antonio, Kleopatra, Oktavio, Pompejo, Marko Bruto, Katono, Krasso, ktp.

Je -27, Oktavio fariĝis Aŭgusto Cezaro kaj la imperiestro de Romio. La imperio naskiĝis.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti