Censoro

Romia Respubliko

Censoroj (latine:censores) en la Roma respubliko estis du magistratoj kun gravegaj povoj:

Komence ili nur devis anstataŭi la konsulojn kiel popol-listigistoj. Do ili apartigis la popolanojn laŭ triboj kaj centurioj (vidu ankaŭ la artikolojn tribaj komicoj kaj centuriaj komicoj por detalaj informoj), kaj enskribis la novaj civitanojn. Por tion fari, unu el la censoroj kunvokis la popolon en la Marsan kampon. Kune de la popola listigo ili ekzamenis la ĉevalistojn (recognitio equorum, ekzameno la ĉevalojn).

Poste ili ankaŭ elektis la senaton (lectio senatus). Kun tiu povo ili rapide ricevis la ekzamenon de la moroj (cura morum): ili povis eligi senatanojn el la senato aŭ ĉevalistojn el la ĉevalistaro (tre pova en la centuriaj komicoj), pro ties malbonaj moroj.

Krome ili havis rajtojn monajn kaj religiajn (grava ceremonio: la lustracio, fine de la censora povdaŭro).

Oni elektis la censorojn je ĉiu kvinjararo. Sed laŭkutime la du censoroj abdikis post dek ok monatoj. Kaj, kontraŭe al la aliaj magistratoj, kiam mortis aŭ abdikis unu aŭtomate abdikis la alia.

Historio redakti

La censorecon oni estigis en 443 a. K., sed ne sisteme. Kiel jam dirite, tiu honoro estis negrava: temis nur pri listigo. Ĝi estis antaŭaĵo de la konsuleco en la normala magistrateca vico.

Sed ekde 209 a. K., la censoreco estis la plej honora magistrateco, kaj rajtis censori nur ekskonsuloj. Ili estis ĉiupovaj: eĉ pleba tribuno ne rajtis vetoi censoran decidon, ekde 205 a. K.

Gravaj censoroj estis Appius Claudius Caecus kaj Katono la pli maljuna.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Rougé, Jean: Les institutions romaines. De la Rome royale à la Rome chrétienne, Armand Colin, 1969 (1991), ISBN 2-200-32201-1 , p. 32 - 33