Seksatenco[1]Stupro[2] estas provo havi seksajn rilatojn kun iu persono kontraŭ ties volo, per fizikapsikologia rimedo.

Arta bildigo de seksperforto (ĉ. 1830)
La ofteco kaj tendencoj de la seksperfortoj je 100 mil da personoj en kelkaj landoj laŭ statistiko de UN, dum la jaroj 2003–2011

Seksperforto estas trudo sekskunigi per forto.

Malgraŭ la malsamaj difinoj de la du terminoj, ili estas foje uzataj kiel sinonimoj.

La difino de seksatenco povas multe ŝanĝi laŭ la regiono aŭ la tempo; sed nuntempe oni ĝenerale konsentas, ke ĉia seksa penetrado, ĉu buŝa, vaginaanusa, de peniso, fingroj, dildo aŭ ia ajn objekto farita per forto, surprizo aŭ minaco estas sekperforto, kaj do leĝe punenda krimago. Altruditaj fipalpadoj aŭ sekstemaj perfortaĵoj sen penetrado, kvankam eble tiom traŭmatigaj kiom perforta seksumado, estas konsideritaj en multaj socioj malpli grava afero, pro la malfacileco certiĝi la objektiveco de atestantoj de tia-tia kazo.

Amoro povas esti spontanea ago kun nevortigita konsento, kaj tiukaze neniel estas atenco. Aliparte, amora ago kun iu ne rigardita responseca de leĝo, kiel malsanuloj, personoj kun mensaj handikapaĵoj, personoj sub povo de psikoaktiva substanco (drogo, ĉu lica ĉu nelica) aŭ persono kiu ne jam trafis plenaĝon, estas ofte konsiderita samrange kaj samgrave kiel seksperforto. Sekskuniĝo kun familia membro oni nomas inceston.

La plej komuna seksatenco estas farita de viroj kontraŭ virinoj. Viroj kontraŭ viroj estas ankaŭ ofta (en Usono, oni taksas ke 20-25% de la malliberigitaj viroj estas viktimoj de seksatenco). Oni kalkulas pli kaj pli da virinoj punitaj pro seksperforto kontraŭ viroj. La seksaj krimoj inter virinoj estas ofte silentigitaj, kaj juraj persekutadoj kontraŭ virinoj estas maloftaj, sed tio ne signifas ke ĝi ne ekzistas.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti