Marko Junio Bruto (latine: Marcus Iunius Brutus; naskiĝis ĉirkaŭ 85, mortis ĉirkaŭ 42 a.K.) estis mortiginto de Julio Cezaro. Por savi la Romian Respublikon kontraŭ tiraneco, li mortigis Cezaron je -44 kaj poste batalis kontraŭ Antonio kaj Oktavio en la batalo de Filipio je -42, sed estis venkita. Li sinmortigis kaj la Respubliko mortis kun li. Lia onklo estis Katono la Plijuna, alia heroa respublikano. Oktavio, adoptita filo de Cezaro, poste starigis la imperion.

Marcus Junius Brutus
(85 a. K. - 42 a. K.)
Marko Junio Bruto partoprenis en la murdo de Julio Cezaro.Pentraĵo de Karl von Piloty (1865).
Marko Junio Bruto partoprenis en la murdo de Julio Cezaro.Pentraĵo de Karl von Piloty (1865).
Persona informo
Marcus Junius Brutus
Naskiĝo 85 a. K.
en Romo, Romia respubliko
Morto 23-a de oktobro, 42 a. K.
en Philippi, Makedonio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per penetrating trauma vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Partio optimates vd
Familio
Dinastio Junii Bruti vd
Patro Marcus Junius Brutus the Elder vd
Patrino Servilia vd
Gefratoj Marcus Junius Silanus • Junia Tertia • Junia Prima • Junia Secunda vd
Edz(in)o Claudia • Porcia vd
Amkunulo Volumnia Cytheris vd
Parencoj Calpurnius Bibulus • Decimo Junio Bruto Albino vd
Profesio
Okupo filozofo • poeto • Romia politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bruto estis sekvinto de la filozofo Platono kaj estis tre studema, leginte librojn en la profunda nokto.

Vivo redakti

Kiam Cezaro transiris la Rubikonon je -49 kaj montris sin kiel minaco kontraŭ la Respubliko, Bruto aliĝis la armeon de Pompeo. Cezaro venkis Pompeon ĉe Farsalio je -48 kaj pardonis multajn, kiuj batalis kontraŭ li: inter aliaj, Bruto mem kaj Kassio, kiuj poste komplotos por mortigi lin.

Cezaro onidire rigardis Bruton ne nur kiel amikon sed ankaŭ kiel eblan filon ĉar lia patrino estis amoratino de Cezaro.

Kvankam Kassio deziris la morton de Cezaro pro malamo de koro, Bruto deziris ĝin pro amo de justeco, por savi la Respublikon. Pro tio, la komploto ne ŝajnis deca kaj respektinda ĝis la aliĝo de Bruto, kies virton neniu dubis, ne eĉ liaj malamikoj. Do kiam li aliĝis la komploton, ĝi fariĝis realigebla.

...

Eksteraj ligiloj redakti