Tumulo estas amaso aŭ monteto el tero kaj ŝtonoj konstruita sur tombo (aŭ tomboj).

Noge-Ōtumulo de la periodo Kofun, Tokio, frua 5-a jarcento.
Tumulo de la atenanoj kiuj pereis en la batalo de Maratono (Grekio).
Great Tumulus of Aegae
La granda tumulo de Filipo la 2-a de Makedonio

Laŭ Francisko Azorín tumulo estas Surtomba monteto.[1] Li indikas etimologion el la latina tumulus (tumulo).[2]

Pro sia konstrua diligenteco bela ekzemplo troviĝas en Schwalmstadt, la t.n. Tumulo de Wiera.

La tumuloj de Gamla Uppsala, el la 5-a kaj 6-a jarcentoj.
Tumulo / kurgano de baltoj / la nekropolo de jadvingoj apud Suwałki

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 206.
  2. Azorín, samloke.