Malfermi la ĉefan menuon
Tombo de Pomare la 2-a en Tahitio.
Tombo de Jorge Luis Borges en la Tombejo de la Reĝoj en Ĝenevo.

Tombo estas fosaĵo aŭ kavaĵo, eta konstruaĵo, kameroĉelo, kies celo estas teni la korponkadavron de mortinto, ofte post funebra ceremonio. Nuntempe ekzistas tomboj ne nur por homoj sed ankaŭ por bestoj.

Laŭ Francisko Azorín tombo estas Kavaĵo por mortintojn [tiele].[1] Li indikas etimologion el la greka tumbos (tombo), kaj de tie la latina tumba. Kaj li aldonas la terminon tombejo.[2]

PriskriboRedakti

Ofte tombon markas tomboŝtono. Ĝi povas havi tegmenton, murojn kaj eĉ pordon (se uzata por pli ol unu korpo).

Escepte de ĝia enirejo, tombo povas kuŝi plene aŭ parte sub la tero, en tombejo, kirko (kristana preĝejo) aŭ ĉi ties kripto.

En tomboj arĥeologoj povas trovi objektojn kun interesaj informoj pri la vivo kaj kulturo de homoj de iama tempo.

En pluraj religioj, oni kredas ke la korpo devas konserviĝi kompleta por renaskiĝoreviviĝo de la animo.

Famaj tombojRedakti

 
La tombo de Ludoviko Zamenhof dum omaĝo al 100a datreveno de lia morto

Vidu ankaŭRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri tombo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  •  
     Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis. 
  •  
     Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto. 
  •  
     Stari per unu piedo en la tombo. 


ReferencojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 201.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu