Maŭzoleo de Halikarnaso

La Maŭzoleo de Halikarnaso estis unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. La konstruaĵo estis maŭzoleo de Maŭzolo, tirano de la sudokcident-anatolia Kario. Ĝin konstruigis inter -353 kaj 351 a.K. fratino kaj vidvino de Maŭsolo en Halikarnaso. Ĝin planis Putheos, la ornamajn statuojn skulptis grekaj famaj skulptistoj: Skopas, Bruaksis, Leokhares kaj Timotheos.

Maŭzoleo de Halikarnaso
Μαυσωλεῖον της Ἁλικαρνασσοῦ
Mirindaĵo de la Antikva Mondo
ruino
muzeo
Ancient Greek archaeological site (en) Traduki
maŭzoleo
pereinta konstruaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo klasika arkitekturo vd
Arkitekto Satyros of Paros • Pythius of Priene vd
Estiĝo -351
Lando Turkio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Bodrum
Situo
Geografia situo 37° 2′ 17″ N, 27° 25′ 27″ O (mapo)37.03794227.424097Koordinatoj: 37° 2′ 17″ N, 27° 25′ 27″ O (mapo)
Maŭzoleo de Halikarnaso (Turkio)
Maŭzoleo de Halikarnaso (Turkio)
DEC
Situo de Maŭzoleo de Halikarnaso
Map
Maŭzoleo de Halikarnaso
Parto de Sep mirindaĵoj de la antikva mondo Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedata de Artaĥŝaŝt la 3-a vd
vdr

Laŭ Plinio la pli maljuna, la fundo de la konstruaĵo estis kvadratforma kun perimetro de 125 m. Ĝin limis 36 kolonoj, sur la pinto staris 24-ŝtupa piramido, kiun ornamis supre marmora, kvarĉevala batalĉaro.

Plimulto de statuoj de la Maŭzoleo estas rezervitaj en la British Museum. Inter ili troviĝas frizo prezentanta batalon de grekoj kaj amazonoj.

La Maŭzoleo detruiĝis pro tertremo inter la 11-a kaj 15-a jc.

Ĝi troviĝas en Bodrum, Turkio.

Literaturo

redakti
 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo
 

Piramidoj de Gizo  Pendĝardenoj de Semiramida  Statuo de Zeŭso en Olimpio  Templo de Artemis en Efeso  
Maŭzoleo de Halikarnaso  Koloso de Rodiso  Lumturo de Aleksandrio