Lumturo de Aleksandrio
La Lumturo de Aleksandrio estas unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, plej fama lumturo de la antikvo. Ĝi iĝis prototipo por ĉiu posta lumturo.
Lumturo de Aleksandrio | |||
---|---|---|---|
antikva lumturo pereinta konstruaĵo Mirindaĵo de la Antikva Mondo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | helenisma arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Sostratus of Cnidus vd | ||
Estiĝo | -279 | ||
Lando | Egiptio vd | ||
Situo | Aleksandrio | ||
Situo | |||
Geografia situo | 31° 12′ 51″ N, 29° 53′ 6″ O (mapo)31.21416729.885Koordinatoj: 31° 12′ 51″ N, 29° 53′ 6″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Sep mirindaĵoj de la antikva mondo vd | ||
Ĝin konstruigis Sostratos el Knidos por la egipta faraono Ptolemeo la 2-a ĉ. 280 a.K., sur la insulo Faros, en la aleksandria haveno. Laŭ la priskriboj, ĝi altis pli ol 135 m. Ĝi estis konstruata en tri partoj, kiuj mallarĝiĝis supren. La suba parto estis kvarangula, la mezo okangula, la supra cilindra. Al la supra pinto kondukis larĝa, spirala alirvojo, kie brulis ĉiunokte fajro.
Pinton de la konstruaĵo ornamis granda statuo, simbolizanta aŭ Alkesandron la Grandan aŭ Ptolemeo la 1-an en formo de la sundio, Helios.
Kvankam oni pli frue konis ĝin, ĝi aperis nur en la 6-a jarcento p.K. inter la sep mirindaĵoj (anstataŭ la babilonaj urbomuroj).
En la mezepoko, la araboj konstruis etan moskeon anstataŭ la lumfajrejo. La lumturo ekzistis ankoraŭ en la 12-a jarcento, sed detruis ĝin du tertremoj en 1303 kaj 1323 kaj poste oni uzis restaĵojn por konstrui fortikaĵon (1477 mameluka sultano Kait-bay).