Ptolemeo la 2-aPtolemeo la 2-a Filadelfo (Πτολεμαίος Φιλάδελφος, greke: „gefratamanto“; naskiĝis en -308, mortis la 29-an de januaro -246), filo de Ptolemeo la 1-a kaj Berenike la 1-a, estis de -285 ĝis -246 reĝo de Egiptio en la greka romia epoko. Li edziĝis al sia fratino Arsinoe la 2-a, kaj fondis la historian urbon Filadelfio.

Ptolemeo la 2-a
Persona informo
Naskiĝo
en Kos
Morto
en Aleksandrio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio ptolemea dinastio vd
Patro Ptolemeo la 1-a vd
Patrino Berenico de Egipto vd
Gefratoj Ptolemy Ceraunus • Meleagro de Makedonio • Magas of Cyrene • Antigone • Lysandra • Theoxena of Syracuse • Arsinoe la 2-a • Ptolémaïs • Philotera • Irene vd
Edz(in)o Arsinoe I • Arsinoe la 2-a vd
Amkunulo Bilistiche • Stratonice of Libya • Stratonice • Kleino • Mnesis vd
Infanoj Ptolemeo la 3-a • Berenice • Lysimachus of Egypt • Ptolemaios Andromachou vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ptolemeo la 2-a Filadelfo kaj Arsinoe la 2-a

Post lia morto, la alnomo "Filadelfo" (lia fratino-amanto) estis aldonita al lia nomo kiel signo ke Arsinoe la -2a, lia dua edzino, estis lia fratino de lia patro kaj de lia patrino. [1][2]

Perceptita kiel unu el la plej gravaj reĝoj de la ptolemea dinastio. Sub lia regado fondiĝis la fama Biblioteko kaj Muzeo de Aleksandrio. Laŭ juda tradicio (kiel montrite en la letero de Aristeas) Ptolemeo la 2-a estas la patrono de la Septuaginto.

Li estis konata kiel klerulo kun granda avido pri la skriba vorto, sed ankaŭ pro sia emo virinumi [3][4], kaj pro sia riĉeco, kiu superis la trezorojn de iu ajn reĝo de lia tempo kaj eĉ estis komparita de tiu de reĝo Salomono. Male al lia patro, kiu estis granda militisto kaj komandanto en la armeo de Aleksandro la Granda, Ptolemeo la 2-a estis hedonisma Filadelfo, kiu detenis sin de batalo kun siaj soldatoj kaj komandantoj.[5][6]

Li traktis ekonomian politikon bazitan sur agrikultura teknologio, kiu establis infrastrukturon por agresema ekstera politiko por la ekspansio de lia regno kaj la defendo de Egiptio. Li ankaŭ establis la kulton de Aleksandro la Granda kaj vastigis ĝin por si mem, sia familio kaj sia tuta dinastio.

Dum sia regado, Ptolemeo Filadelfo faris kelkajn militojn, inkluzive de la Unua Siria Milito kaj la Karmonida Milito, en kiuj estis esprimita la unika ekstera politiko de Ptolemeo. Aliflanke, en la Dua Siria Milito, estis emfazita la malforto de Egiptio sub Ptolemeo.

Ŝajne la nomita Kanalo de Faraonoj eble estis finigita en la Ptolemea periodo sub Ptolemeo la 2-a, kiam grekaj inĝenieroj solvis la problemon nuligi la diferencon en alto inter la du ekstremoj danke al kluzoj.[7][8][9]

Antikvaj fontoj redakti

Modernaj fontoj redakti

  • Bagnall Roger S. The Administration of the Ptolemaic Possessions Outside Egypt. Leiden: Brill, 1976.
  • Bevan, E. R. “The second Ptolemy, Philadelphus”. In The House of Ptolemy, 56-78, 1927.
  • "Ptolemy II Philadelphus", In Brill's New Pauly: Encyclopaedia of the Ancient World: Antiquity, pp. 134–136, Leiden; Boston: Brill, 2002.
  • "Ptolemy III Euergetes", In Britannica Online Encyclopaedia.
  • Hazzard, R. A. "The Regnal Years of Ptolemy II". Phoenix 40.2 (Summer 1987): 140-15.
  • Hölbl, G. A History of the Ptolemaic Empire. London: Routledge, 2001.
  • McKechnie, P. Ptolemy II Philadelphus and his World. Leiden: Brill, 2008.
  • Phillips, H. "The Great Library of Alexandria?". Library Philosophy and Practice (2010). University of Nebraska–Lincoln. Retrieved 23 January 2013.
  • Thompson D. J. "Ptolemy II Philadelphus", In The Oxford classical dictionary 4th ed., pp. 1234–1235. Oxford; New York Oxford University Press, 2012.

Notoj redakti

  1. Hölbl, History of the Ptolemaic Empire, p. 24-25
  2. Bevan, The House of Ptolemy, p. 56
  3. Polybius, 14.11
  4. Bevan, p. 77
  5. Strabo, 17.789
  6. Bevan, p. 57
  7. Moore 1950, pp. 99–101
  8. Froriep 1986, p. 46
  9. Schörner 2000, pp. 33–35

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti