Biblioteko de Aleksandrio

La Reĝa Biblioteko de Aleksandrio en Aleksandrio (greke: Βιβλιοθήκη τῆς Ἀλεξανδρείας) (31° 12′ N 29° 54′ O / 31.200 °N, 29.900 °O / 31.200; 29.900 (mapo) ) en Egiptio estis iam la plej granda biblioteko en la mondo. Oni ĝenerale konjektas, ke ĝi estis fondita en la frua 3-a jarcento a.K., dum la rego de Ptolemeo la 1-a. Iuj supozas, ke nur lia filo Ptolemeo la 2-a fondis ĝin, sed ties patro konstruigis la templon de la Muzoj (greke: Μουσείον, Museio), kaj estas tute malprobable, ke la biblioteko ne jam ekzistis tiukadre. La templo de la muzoj fariĝis la unua parto de la biblioteka konstruaĵaro kaj donis la originon de la Esperanta vorto muzeo.

Biblioteko de Aleksandrio
esplora biblioteko
Komenco 3-a jarcento a.K.E. vd
Fino 4-a jarcento vd
Geografia situo 31° 12′ 32″ N, 29° 54′ 33″ O (mapo)31.20888929.909167Koordinatoj: 31° 12′ 32″ N, 29° 54′ 33″ O (mapo)
Lando(j) Aegyptus vd
Situo Aleksandrio
Biblioteko de Aleksandrio (Egiptio)
Biblioteko de Aleksandrio (Egiptio)
DEC
Biblioteko de Aleksandrio
Biblioteko de Aleksandrio
Map
Biblioteko de Aleksandrio
vdr

La plenuma establado de la biblioteko estas de Demetrio el Falero, kiu ankaŭ estis la estro de la biblioteko aŭ ĝia unua ĉefa bibliotekisto, inter 295 kaj 283 a.K. Oni asertis ke la biblioteko stokis ĉe sia pinto inter 400 000 - 700 000 (laŭ kelkaj opinioj eĉ miliono) papirusaj volvlibroj, enhavantaj kopiojn de granda parto de malnovgreka kulturo.

La vizio de la biblioteko estis akiri ĉiujn skribaĵojn de la helenisma mondo kaj pretere. Tiu deziro formis, interalie, la fonon por la kreado de la Septuaginto, kolektiva tradukprojekto de la hebrelingva Torao al la komuna greka, kiu estas priskribita detale en la letero de Aristea. La biblioteko estis administrita dum tiu periodo fare de Apolono de Rodoso, laŭ pluraj fontoj, ĝis la laŭtaksa tempo de 246/247 a.K., kiam Ptolemeo la 3-a nomumis Eratosteno de Kireno.

Estas verŝajne ke la Biblioteko, aŭ parto da la kolekto, plurfoje detruiĝis per fajro. Fajroj en bibliotekoj tiam okazadis ofte, kaj refari la dokumentojn estis malfacile kaj multekoste. Hodiaŭ la detaloj pri ĝia detruo (aŭ detruoj) restas disputita mistero. La moderna Bibliotheca Alexandrina estis konstruita en 2003 apud la loko de la iama antikva biblioteko.[1]

Historio redakti

Historiografiaj problemoj redakti

Kvankam la Biblioteko de Aleksandrio estas menciita en pluraj tiamaj fontoj, malmultaj rekte priskribas la bibliotekon mem. Jam antaŭ la moderna erao la Biblioteko iĝis simbolo de la tuto da scio en la antikva mondo, pro pretendoj pri ĝiaj grandeco kaj amplekso, kaj aparte rilate al la libroj, kiuj ne plu ekzistas.

Diversaj aŭtoroj eksplicite kulpigas certajn personojn aŭ grupojn pri la detruo de la biblioteko, kio rezulte estigis kompleksan reton de akuzoj pri malneŭtraleco. Tre eblas, ke la Biblioteko suferis multajn kompletajn aŭ partajn detruojn en sia longa historio.

Fondo redakti

Ptolemeo la 1-a, unu inter la generaloj de Aleksandro la Granda, ricevis je ties morto oficialan regpovon de Egiptio kaj donis la impulson, kiu igis Aleksandrion unu el la plej grandaj kulturaj kaj komercaj centroj de la Mediteraneo.

En -288 li konstruigis muzeon (museion, t.e. palacon de la muzoj), kiu enhavis universitaton, akademion kaj la bibliotekon. Laŭ la unuaj mencioj en la Letero de Aristeas la Biblioteko komence estis organizita de Demetrio de Falero,[2] studento de Aristotelo.

Li petis al ĉiu de li konata regno, sendi verkojn de ĉiaj aŭtoroj, kiujn li tradukigis en la grekan. Ĉar la urbo estis havenurbo, li petis ankaŭ al ĉiu ŝipo, kiu haltis en Aleksandrio, permeson kopii kaj traduki la transportitajn librojn. La kopio estis donita al la ŝipestro, la originalo restis en la biblioteko.

Centro de altaj esploroj redakti

Tiel la muzeo iĝis akademia centro de altaj esploroj kiel sciencistoj trovis ilojn, kolektojn zoologian kaj botanikan ĝardenon por siaj laboroj.

Origine la Biblioteko estis ligita al muzeo aŭ esplorejo, en kiu oni ĉefe koncentriĝis je redaktado de tekstoj. Bibliotekoj estis tre gravaj por teksta esplorado en la malnova mondo, ĉar la sama teksto ofte ekzistis en diversaj versioj de diversaj kvantoj kaj kvalitoj.

Kolekto redakti

La kolekto de la Biblioteko famiĝis jan dum antikva mondo, kaj fariĝis eĉ pli legenda en postaj jaroj. Ne eblas tamen, kiom ampleksa estis la kolekto en iu ajn erao, sed oni faras proksimumajn taksojn, kiaj:

La kolekto konsistis el papirusaj volvolibroj. Poste, pergamenaj kodeksoj (Latine: codices) grandparte anstataŭis papiruson. Pergameno fariĝis la plej ofta skribmaterialo post 300 p.K.; la vorto devenas de la urbo Pergamono kie oni inventis tiun materialon.

Unuopa skribaĵo povus okupi kelkajn volvolibrojn, kaj la dividado en individuecajn "librojn" estis grava parto de redakta laboro. Laŭraporte Reĝo Ptolomeo la 2-a Filadelfo (309-246 a.K.) celigis 500 000 volvolibrojn.[mankas fonto] kaj oni diris ke Marko Antonio donacis 200 000 volvolibrojn kiel geedziĝan donacon.[mankas fonto] Tiujn volvolibrojn li prenis de la granda biblioteko ĉe Pergamo, malplenigante ties kolekton. Carl Sagan, en sia televida serio diris, ke la Biblioteko entenis unu milionon da volvolibroj, sed aliaj fakuloj taksas malpli grandan nombron.

Neniu indekso de la Biblioteko ankoraŭ ekzistas, kaj ne eblas scii kun certeco kiom granda kaj kiom diversa estis la kolekto. Ekzemple estas probable, ke eĉ se la Biblioteko havis milojn da volvolibroj (kaj tiel, eble, dekmilojn da individuaj verkoj), multaj el tiuj estis kopioj aŭ alternativaj versioj de la samaj tekstoj.

Verkado redakti

La traduko de ĉiuj verkoj al la greka estis grandega laboro, kiu bezonis kunlaboron de la plejmulto da intelektuloj kaj scienculoj de ĉiu lando. La tradukistoj devis regi perfekte ne nur sian propran lingvon, sed ankaŭ la grekan. La biblioteko estis estrita de famuloj kiel Zenodoto, Apolonio el Rodiso kaj aliaj. La malnova testamento estis ekzemple tradukita de la Septuaginto, grupo de kleruloj. La mito de la Septuaginto rakontas, ke ses anoj de ĉiu tribo juda malliberiĝis sur la insulo Faros por finpretigi tiun tradukon. Ili estis do 72 rabenoj kaj ili tradukis la tutan tekston dum 72 tagoj.

Konstruaĵo redakti

La Biblioteko verŝajne ampleksis plurajn konstruaĵojn, kun la ĉefaj libro-deponejoj konektitaj al, aŭ lokitaj proksime al, la plej malnova konstruaĵo, la Muzeo, kaj bibliotekido en la pli juna Serapeo, kiu estis templo dedicita al la dio Serapis. Ne ĉiam klaras en la fontoj, ĉu frazo aludas certan konstruaĵon, aŭ la tutan institucion. Tio aldonas al la konfuzo pri tio kiam, kaj fare de kiu, la Biblioteko estis "detruita". Jam en la frua 2-a jarcento a.K. Eumenes la 2-a de Misio fondis rivalan bibliotekon kaj esplorejon en Pergamum.[3]

Bibliotekistoj redakti

La redaktantoj de la Biblioteko de Aleksandrio estas speciale konataj pro sia laboro pri tekstoj de Homero. La plej famaj redaktantoj ĝenerale ankaŭ havis la titolon bibliotekestro.

 
Enskribo pri astrologo Tiberius Claudius Balbillus de Romio (m. 56 p.K.) kiu konfirmas ke la Biblioteko de Aleksandrio ekzistis en la 1-a jarcento.

La unuaj kaj la famaj bibliotekistoj inkluzivis:[4]

La geografia diverseco de la studentoj pensigas ke la Biblioteko ja estis grava centro esploro kaj lernado.

Ptolemeo la 2-a vokis la grekan poeton Kalimako al Aleksandrio por instrui poeziarton en la muzeo. Liaj disĉiploj estis Apolonio el Rodiso kaj Aristofano de Bizantio. Li iĝis bibliotekisto de Aleksandrio post la morto de Zenodoto, daŭrigante siajn kursojn. Li verkis la unuan katalogon de la greka literaturo, la Pinakes (tabeloj), ofte cititaj poste.

Tiuj Pinakes konsistis el 120 volvolibroj, kiuj nun estas perditaj. Ili ne utilis, kiel nunaj bibliotekaj katalogoj por trovi librojn laŭ aŭtoro, temo ktp., sed estis inventaro de la tuta greka literaturo. Ordigitaj laŭ literaturtipoj (epiko, liriko, dramo ktp.) troviĝis en ĝi ĉiuj aŭtoroj alfabetvice kun biografieto kaj verklisto; titoloj kaj komencaj vortoj de la verkoj estis notitaj kaj ankaŭ la nombro de linioj.

Filologoj redakti

La kleruloj, kiuj laboris en la muzeo estis nomumitaj de la reĝo mem. Ili estis impostliberigitaj, senpage loĝigitaj kaj nutritaj kaj ricevis salajron. Ili laboris pri ĉiaj sciencaj tiamaj fakoj: matematiko, zoologio, botaniko, fiziko, astronomio, medicino. Ĉefe grava fako estis la filologio. Strabono nomis ĉiujn tiujn esploristojn filologojn, t.e. literarturkleraj homoj. Ilia tasko estis vidi kaj sisteme ordigi la tiaman mondliteraturon.

Pro multaj versioj de la sama teksto, oni devis unue rekonstrui la originalan tekston, kritike komparante la manuskriptojn. Tiel oni kreis eldonojn fidindajn de multaj aŭtoroj, ofte kun sciencaj komentoj. La unuigo de klasikaj tekstoj, videbla ekde la 2-a jarcento a.K. certe estas rezulto de la laboro de la aleksandriaj filologoj. La agado de tiuj kleruloj naskis la klasikan filologion.

Oni malmulton scias pri la praktika biblioteka laboro. Atestoj ekzistas pri la kolekto de novaj verkoj en specifaj ejoj, kie oni prilaboris ilin antaŭ aldoni ilin al la biblioteka stoko.

Ankaŭ pri katalogigo de la verkoj oni malmulton scias. Gravaj estis informoj pri la deveno de la manuskriptoj, ekzemple "el ŝipoj". La devenlokoj estis aldonitaj por distingi diversajn manuskriptojn de samaj tekstoj. Ankaŭ nomoj de posedintoj aŭ prilaborintoj estis notitaj kaj uzitaj por identigi la volvolibrojn.

La biblioteko posedis skribejon kaj certe ankaŭ laborejon, kie damaĝitaj papirusoj estis riparataj.

Detruo redakti

Antikvaj kaj modernaj fontoj identigas kvar eblajn okazaĵojn por la detruo de la Biblioteko:

  1. La konkero de Cezaro en 48 a.K.;
  2. La atako de Aŭreliano en la 3-a jarcento;
  3. La dekreto de Teofilo en 391 p.K.;
  4. La konkero islama en 642 p.K. aŭ iom poste.

Ĉiuj el tiuj estas pridubataj de aliaj fakuloj kiel provo kulpigi certajn homojn aŭ grupojn. Plie, ĉiu el ili estas problemecaj. Koncerne la unuan kaj la duan kazojn, estas klaraj indicoj ke la Biblioteko ja ne iĝis detruita en tiu tempo. La tria okazaĵo havas fortajn subtenantojn, inkluzive de Edward Gibbon, tamen multaj ĝin disputas.[5] La kvara okazaĵo ne estas dokumentita de ajna samtempa fonto, kvankam iuj pretendas ke la fina detruo de la Biblioteko tiam okazis.[6]

La konkero de Cezaro redakti

Paralelaj Vivoj de Plutarko, verkita en la fino de la unua, aŭ la komenco de la dua jarcento, priskribas batalon en kiu Cezaro estis devigita bruligi la proprajn ŝipojn, kio fajrigis la dokojn poste detruante la bibliotekon.[7] Tio estus okazinta en 48 a.K, dum la batalado inter Cezaro kaj Ptolemeo la 8-a; tamen ne ekzistas konfirmanta atestaĵo, ke la Biblioteko fakte detruiĝis en tiu tempo. Post nur 25 jaroj Strabono vidis la Bibliotekon kaj en ĝi laboris. Do, ajna damaĝo suferita pro tiu batalo probable estis malmulta. Tiam la fajro ŝajne transsaltis al la havenaj tenejoj kaj tie detruis parton de la biblioteko.

Tiu fajro eble bruligis inter 40.000 kaj 70.000 volvolibrojn, kiuj troviĝis en tenejo ĉe la haveno (tiel Luciano Canfora atestas, ke temis probable pri kopioj kreitaj en la biblioteko destinitaj al eksporto), sed estas malprobable, ke la fajrego atingis la bibliotekon mem aŭ la muzeon, ĉar ekzistas pruvaĵoj ke ambaŭ daŭre pluekzistis (la biblioteko sub la nomo Serapeum).

Krome la kolekto estis pliampleksigita de la biblioteko de Pergamo, tiam konstruata, kies kolektoj estis portitaj al Aleksandrio de Marko Antonio. Li volis impresi Kleopatran. Strabono laboris tie en la epoko de Aŭgusto kaj ne mencias malaperon de libroj.[8]

La konkero de Aŭreliano redakti

Ŝajnas ke la Biblioteko restis daŭre ekzista kaj zorgata ĝis la rekonkero de la urbo fare de la imperiestro Aŭreliano (270-275), kiu estis subpremanta ribelon, kaj tiam la enhavo de la Biblioteko plejparte perdiĝis.[mankas fonto] La malpligranda biblioteko en la Serapeum travivis, sed parto de ĝia enhavo eble estis forportita al Konstantinoplo por dekori la novan ĉefurbon iam dum la kvara jarcento.

Kristanoj redakti

La biblioteko de Aleksandrio certe suferis plurajn detruajn eventojn, sed la detruo de la temploj de Aleksandrio fare de kristanoj je la fino de la 4-a jarcento kaŭzis kredeble la finan detruon.

En 391 (laŭ aliaj fontoj en 389 p.K.), laŭ Gibbon, Imperiestro Teodozio la 1-a ordonis la detruon de ĉiuj paganaj temploj, kaj kristanoj sub la tiama patriarko Teofilo de Aleksandrio obeis tiun ordonon,[9] detruante la Serapeum-on kaj la tiean filion de la biblioteko, sub preteksto ke tie fortikumintaj paganoj murdintis kristanojn. Tamen ne certas ĉu la biblioteko mem estis tiam detruita.

Socrates Scholasticus havigas la jenan historion de la detruado de la temploj en Aleksandrio en la kvina libro de sia Historia Ecclesiastica, verkita ĉirkaŭ 440:

 
Volvolibro de la 5-a jarcento, montranta la detruon de la Serapeum fare de la patriarko Teofilo de Aleksandrio

Pro peto de Teofilo, Episkopo de Aleksandrio, la imperiestro je tiu tempo ordonis la detruadon de la paganaj temploj en la urbo; komandante ankaŭ, ke tio plenumiĝu sub la estrado de Teofilo. Ektenante tiun oportunon, Teofilo faris sian plejon fifamigi (maladmirigi) la pagajn misterojn. Kaj por komenco, li malplenigis la Mitreum, kaj eksponigis al publika vido ties sangajn misterojn. Poste li detruis la Serapeum, kaj la sangajn ritojn de la Mitreum li publike karikaturigis; ankaŭ la Serapeum li montrigis plena je ekstravagancaj superstiĉoj, kaj li portigis la faliojn de Priapo tra la mezo de la forumo. Tiel, kiam tiu maltrankvilaĵo estis ĉesigita, la guberniestro de Aleksandrio, kaj la ĉefkomandanto de la trupoj en Egiptio, helpis Teofilon detruigi la paganajn templojn.

La Serapeum entenis parton de la Biblioteko, sed ne sciiĝas kiom da libroj ĝi enhavis en la tempo de la detruo. Notinde, Paulus Orosius en la sesa libro de sia Historio kontraŭ la paganoj agnoskis: Hodiaŭ ekzistas en la temploj librokestoj kiujn ni mem vidis, kaj, kiam tiuj temploj estis prirabitaj, ili, oni nin informas, iĝis malplenigitaj de niaj propraj viroj en nia tempo, kio, ja, estas vera diro. Iuj aŭ ĉiuj el la libroj eble forpreniĝis, sed iuj ajn libroj restantaj en la Serapeum je tiu tempo estus detruitaj kiam oni ĝin neniigis.

Koncerne la Muzeumon, Mostafa El-Abbadi skribas en Vivo kaj Fato de la antikva Biblioteko de Aleksandrio (Paris 1992):

La Mouseion, estante samtempe sanktejo de la Muzoj, ĝuis gradon de sankteco tiom longe kiom la aliaj temploj restis nemolestitaj. Sinesio de Cyrene, kiu studis sub Hipatia dum la fino de al kvara jarcento, vidis la Mouseion kaj priskribis la bildojn de la filozofoj en ĝi. Ni ne havas malpli fruan referencon pri ĝia ekzisto en la kvina jarcento. Ĉar Teono, la elstara matematikisto kaj patro de Hipatia, ankaŭ mem fama doktulino, estis la lasta registrita student-membro (ĉ. 380), probablas, ke la Mouseion ne longe travivis la promulgon de la dekreto fare de Teodozio en 391 por detrui ĉiujn paganajn templojn en la urbo.

Islamanoj redakti

La rakonto pri la islama detruo de la Biblioteko devenas de kelkaj historiistoj de Aleksandrio, skribante kelkajn centojn da jaroj poste. Laŭ tiu legendo la kalifo Umar metis al komandanto Amr bin al 'Ass la jenan dilemon: Koncerne la librojn kiujn vi mencias, se tio, kio estas verkita en ili kongruas kun la Libro de Dio, ili ne estas bezonataj; se ili malkongruas, ili ne estas dezirataj. Do ilin detruu.[10] La rakonto plue diras ke la libroj fuelis la ban-domojn de la urbo por ses monatoj. Ekde la 18-a jarcento tiun rakonton oni universale konsideras fikcia. Oni kutime atribuas ĝin al propagando de la kristanaj krucmilitistoj, sed antaŭnelonge iuj historiistoj, inkluzive de Bernard Lewis, argumentis, ke kvankam la rakonto certe malveras, ĝia vera deveno eble estas pli kompleksa.[11][12]

Kvankam la efektivaj cirkonstancoj kaj tempo de la fizika detruo de la Biblioteko restas necertaj, klare estas tamen, ke jam antaŭ la oka jarcento, la Biblioteko ne plu estis signifa institucio kaj jam ĉesis funkcii laŭ iu ajn grava maniero. Aleksandrio ne estis ĉefa esplorcentro en la islama mondo. Plie, se la kolekto estus travivinta ĝis la fruaj 700-oj, ĝi plej probable tiam iĝus inkludita en la bibliotekon de la moskeo (kaj poste universitato) Al-Aĵar en Kairo. Tiu kolekto senmanke ĝisvivas la aktualon, sed ĝi ne inkluzivas tekstojn Aleksandriajn.[13]

Rekonstruado redakti

Post rekonstruado, la biblioteko estas denove detruita kvin aŭ ses fojojn, la lastan en 642 de la generalo Amr ibn al-As, sub la ordo de la kalifo Umar ibn al-Ĥattab, laŭ kiu (kiel laŭ la kristanoj dum la antaŭaj detruoj), se la libroj konsentis kun la korano ili estis superfluaj, kaj se ili kontraŭdiris la koranon, tiam ili estis perversaj. Laŭ tiu rakonto la manuskriptoj estis bruligitaj por hejti la publikajn banejojn. Ekde la 18-a jarcento oni tamen multe dubas pri tiu rakonto, ĉar la unua fonto, kiu parolas pri ĝi datumas de tri jarcentoj post la eventoj kaj estas verkita de kristano.

Tamen fakto estas, ke la enhavo de la biblioteko malaperis je tiu epoko, eble disigita antaŭ la araba invado. La plej valoraj eroj estis translokigitaj al Konstantinopolo antaŭ la konkeriĝo de Aleksandrio, la aliaj aŭ rabitaj de la kristanoj aŭ de ŝtelistoj senkonsciaj pri ilia valoro aŭ gratitaj de monaĥoj por recikligi la paperon kaj anstataŭigi tekstojn paganajn per religiaj.

La fakto, ke multaj verkoj de Aristotelo estis konservitaj, supozigeblas, ke troviĝis surloke volontuloj, kiuj savis tiun parton de dokumentoj, kaŝe aŭ kun aprobo de la okupantaj trupoj. Tradicio raportas ke la tekstoj de Aristotelo parte eskapis forbrulon, kaj ke la forbruligo de la aliaj verkoj hejtis la kaldronojn de la banejoj de Aleksandrio dum pluraj monatoj.

Iam antaŭ la falo de Konstantinopolo, en 1453, instruitoj fuĝis kun kelkaj manuskriptoj al okcidento.

Eventuala trovo de arkeologiaj restaĵoj redakti

Oni kredas, ke dum fosado fare de pola-egipta teamo en Brucheion, urboparto de la antikva Aleksandrio, kie troviĝis la biblioteko, estis en 2004 trovitaj restaĵoj kiujn la teamo kredas esti de la kolegiaj ĉambroj de la Mouseion. Ĝis nun oni elfosis dek kvin ĉambrojn, ĉiu kun centra podio. Laŭ Zahi Hawass, la prezidanto de la "Ĉefkonsilio de Antikvaĵoj" de Egiptio, diris ke tiuj ĉambroj kapablis gastigi entute proksimume kvin mil studentojn,[14] kio certe implicas tre grandan esplorinstitucion, speciale en tiu tempo.

Signifo redakti

Jam antaŭ la moderna erao la Biblioteko iĝis simbolo de la tuto da scio en la antikva mondo, pro pretendoj pri ĝiaj grandeco kaj amplekso, kaj aparte rilate al la libroj, kiuj ne plu ekzistas.

La moderna biblioteko de Aleksandrio redakti

 
La moderna biblioteko de Aleksandrio
 
Ene de la nova biblioteko

Kvankam en Aleksandrio jam delonge ekzistas biblioteko por la loka universitato, ĝi ne havas la famon kaj erudicion de la antaŭa, helenisma. Tial ekde la 1960-aj jaroj, kun subteno de la egipta registaro, estiĝis iniciativo por fondi novan studcentron kun biblioteko. Ĝi adekvatu al la graveco de la iama biblioteko.

 
La moderna biblioteko de Aleksandrio

En la 1990-aj jaroj oni komencis konstrui, proksime de la situo de la fama malnova biblioteko, kaj en 2003 oni malfermis novan ege modernan bibliotekon: Bibliotheca Alexandrina. Tio eblis danke al donacoj el la kolektoj de grandaj bibliotekoj en Ameriko kaj Eŭropo. Aldone, la nova biblioteko ricevis subtenon interalie de UNESKO kaj grandajn donacojn financajn kaj malnovajn manuskriptojn el la araba mondo, kiu same ŝatas vidi gravan internacian studcentron en Mezoriento.

En la biblioteko estas ankaŭ granda servilo en kiu funkcias aktualigata kopio de la reta arkivo. La biblioteko estas ankaŭ grava nodo en la reto por la landaro tiea. Tiel oni alproksimiĝas denove la idealon de Ptolemeo, kolekti ĉiun scion kaj ebligi ties aliron.

Bibliografio redakti

  • Rudolf Blum: Kallimachos und die Literaturverzeichnung bei den Griechen. Untersuchungen zur Geschichte der Biobibliographie. Archiv für Geschichte des Buchwesens, Band 18, Lfg. 1–2, Frankfurt a.M. 1977, ISSN 0066-6327 germane
  • Rudolf Blum: Kallimachos – the Alexandrian Library and the origins of bibliography. Transl. from the German by Hans H. Wellisch. Wisconsin 1991, 1992, ISBN 0-299-13170-X angle
  • Ellen Brundige: The Decline of the Library and Museum of Alexandria, December 10, 1991 angle
  • Luciano Canfora: Die verschwundene Bibliothek. Das Wissen der Welt und der Brand von Alexandria. Rotbuch-Taschenbuch 1104. Rotbuch-Verlag, Berlin 1990 (itale, Palermo 1986), ISBN 3-88022-026-3 germane
  • Lofty Dwidar, Mostafa Elabadi: Leben und Schicksal der alten Bibliothek, 1974
  • Mostafa El-Abbadi, Vie et destin de l'ancienne Bibliothèque d'Alexandrie (vivo kaj destino de la malnova biblioteko de Aleksandrio), Parizo : Unesco-PNUD, 1992 (france)
  • Edward Gibbon: The History of the Decline and Fall of the Roman Empire (chapter: Destruction of Paganism, The temple of Serapis at Alexandria and "Its final destruction, A.D. 389" subchapters) angle
  • Uwe Jochum: The Alexandrian Library and its Aftermath. En: Library History. 15,1999, S. 5–12, ISSN 0024-2306 angle
  • Roy Macleod (redaktinto): The Library of Alexandria: Centre of Learning in the Ancient World, 2-a eld. London kaj New york (I.B. Tauris)
  • Paulus Orosius (trans. Roy J. Deferrari): The seven books of history against the pagans, Washington, D.C., Catholic University of America (1964) (sen ISBN)
  • Edward Parsons: The Alexandrian Library. Glory of the Hellenic world. Its rise, antiquities, and destructions. Elsevier, London-Amsterdam 1952. (3.Aufl. New York 1967) (angle, Abstract)
  • Alexander Stille: The Future of the Past (chapter: "The Return of the Vanished Library"). New York: Farrar, Straus and Giroŭ, 2002. 246-273. angle
  • Alexandrie, IIIe siècle av. JC (Aleksandrio, 3-a jarcento a.K.), kolektiva verko, estrita de Christian Jacob kaj François de Polignac, éditions Autrement, 1992 (france)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Retejo de Bibliotheca Alexandrina. Arkivita el la originalo je 2008-03-11. Alirita 2007-03-14.
  2. Letero de Aristeas 9–12.
  3. Whibley, Leonard; A Companion to Greek Studies 1916 pp. 123 angle
  4. Whibley, Leonard; A Companion to Greek Studies 1916 pp. 122–123.
  5. Historio de Gibbon (angle), bazita sur diversj fontoj, inkluzive de Orosius angle.
  6. Lionel Casson, Libraries in the Ancient World (Yale University Press, 2001) kaj Luciano Canfora, The Vanished Library (University of California Press, 1989) (angle).
  7. Plutarch, Vivo de Cezaro 49.3.
  8. Vd. Svetono, Domitiano 20.
  9. Gibbon, Decline and Fall, ĉ. 28.
  10. Alfred J. Butler, Arab Conquest of Egypt (~Araba konkero de Egiptio), citis here Arkivigite je 2007-08-23 per la retarkivo Wayback Machine.
  11. 'Abd al-Latif (1203): "la biblioteko kiun bruligis 'Amr ibn al-'As kun la permeso de 'Umar."
  12. artikolo de Bernard Lewis, recenzo de la argumentoj Arkivigite je 2007-08-23 per la retarkivo Wayback Machine, malpli nova artikolo pri Amr-ibn-el-Ass, kaj libraries.
  13. retejo de Al-Aĵar, [1] Arkivigite je 2007-05-28 per la retarkivo Wayback Machine.
  14. Whitehouse, David, "Library of Alexandria Discovered, (BBC News).