Priapo

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 2 maj. 2024.

Priapo (helene Πρίαπος, latine Priapus) estis en la helena mitologio dio de kampara fekundeco, filo de la dio Dionizo kaj Afrodita.

Priapo
rolulo de helena mitologio • dio pri fekundeco
Informoj
Sekso vira
Patro Dionizo
Patrino Afrodito
vdr
Priapos, fresko el Pompejo. Sub la tegmenttermino de fekundeco situas ĉiuj kreskaĵoj kiuj bonfartas al la homo do legomoj, naturo, farmbestoj, fruktoj, abeloj, sekso, genitaloj, vireco kaj genoj.
Prototipo de Priapus el bronzo ĉirkaŭ 100 a.K Malkovrita ĉe Villa di Papiri en Herkulano

Laŭ Francisko Azorín Priapo estas Mita diaĵo, filo de Dioniso k. Afrodita, protektanto de ĝardenoj k. paŝtistoj; ikonografie reprezentata per hermesa figuro kun penisa emblemo.[1] Li indikas etimologion el la greka Priapos, kaj de tie la latina Priapus.[2]

Priskribo

redakti

Kulto de origine malgrandazia dio estis transprenita de Grekoj kaj pli poste ankaŭ de Romianoj. Li onidire naskiĝis en la urbo Lampcsace kaj oni diras, ke li tiun ĉi urbon ankaŭ mem fondis. Li estas dio de fekundeco en la mondo vegetala kaj animala kaj potencas super ĉiu korpa amo. Priapo estis protektanto de vitkampoj, abelbredistoj, ĝardenoj, bruto (prefere de kaproj kaj ŝafoj) kaj fiŝoj. En ĝardenoj kaj en kampoj estis lokataj liaj statuoj tiamaniere, ke ili timigu birdojn. Laŭ iuj sciencistoj estas gipsaj nanoj derivaĵoj de Priapaj statuoj.

Lia kulto aperis relative malfrue, Homero ankoraŭ ne konis lin, sed estas menciata ekzemple en supozataj verkoj de Katulo. El tempo de Helenismo devenas kolekto de poemoj nomata Priapeo, temas pri poezio dediĉita al lascivaj temoj. Sed poezion dediĉitan al Priapo oni povas trovi ankaŭ en 20-a jarcento: Priapo de Sándor Weöres (1950) aŭ Priapo kaj Eroso de Carlo Emilio Gadda. Lisa Morpurgo Dordoni dediĉis al li romanon: Priapa mizero (La noia di Priapo, 1988).

Priapo estas bildigata kiel maljuneta viro kun rikoltaĵo sur la sino kaj kun giganta peniso. Li povas esti ano de Bakĥa sekvantaro. Besto konsekrita al tiu ĉi pli malgranda diaĵo estas azeno. Laŭ Priapo estas nomata deviacio de erektiĝo, kiam stato de erektiĝo daŭras neproporcie longe - t.n. priapismo. En zoologia sistemo tiun ĉi dion rememoras klado Priapulida, Esperante priapuloj.

Romia parenco de Priapo estas Mutinus mutunus, bildigata kun grandega peniso. Iam estis lia bildigo reduktita je peniso mem. Tia ligna aŭ metala bildigo servis kiel amuleto kiu povis certigi fekundecon kaj al virino kaj al kampo. En nordia mitologio estas al li verŝajne plej proksima dio Frejo el tribo de Vanoj, en la finna Äkräs.

 
Priapo estas pentrita kun la ecoj de Merkuro en fresko malkovrita en Pompejo
 
Bronza statueto de Priapo el la unua jarcento post Kristo, malkovrita en Pikardio en norda Francio, konstruita el du partoj, kies supraĵo kaŝas grandegan faluson

De tempo de troja milito Hera tre koleris Afroditon pro tio, ke al ŝi, diino de amo kaj ne al edzino de Zeŭso, donis Pariso prioritaton. Ŝi decidiĝis al Afrodita venĝi. Atendis ĝis Afrodita gravediĝos kun Dioniso kaj frukton de ilia amo malbenigis. Antaŭdiris, ke li naskiĝos malbela kaj mense malforta kaj neniam atingos seksan kontentiĝon. Kaj tiel okazis, olimpaj dioj rifuzis akcepti tian monstron, kia estis de Afrodita filo Priapo. Li estis ĵetita Teren kaj tie aliĝis al sekvantaro de Bakĥo kaj ĝuis vivon kun nimfoj kaj satrirusoj. Li estis tiel malbela, ke neniu el nimfoj volis subiĝi al li. Do li foje nokte proksimiĝis al dormanta nimfo Lotis, sed en momento, kiam li volis okupi ŝin ekblekis laŭte azeno. Priapo ektimis kaj tuj perdis erektiĝon. Lotis vekiĝis kaj kuris for. Priapo sekvis ŝin kaj kompatinda Lotis ne sciis kien kaŝi sin. Dioj bedaŭris ŝin kaj transformis ŝin en akvolilion, por ke Priapo jam neniam povu trovi kaj ĝeni ŝin. Kaj Priapo jam neniam sian sopiron kontentigis, malgraŭ lia peniso de ekscito kaj sopiro ĉiam grandiĝis kaj ne kadukiĝis. Laŭ la mito Priapo tiel suferas ĝis nun.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 172.
  2. Azorín, samloke.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Priapos en la ĉeĥa Vikipedio.