Tiu ĉi artikolo temas pri kreskaĵo. Pri sanktulo temas artikolo Sankta Vito.

Vito (science Vitis) aŭ vinberujo[1] estas genro el la familio vitacoj (Vitaceae), arbusto produktanta vinberojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vito
Vitis vinifera
Vitis vinifera
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Vitaloj Vitales
Familio: Vitacoj Vitaceae
Genro: Vito Vitis
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vito estas planto kultivata ekde tre longa tempo en Eŭropo, en okcidenta Azio kaj en la nordo de Afriko, sed ekzistas ankoraŭ sovaĝaj specioj, ekzemple, en la sudo de Francujo kaj en Norda Ameriko. Nuntempe vitoj kreskas sur ĉiuj kontinentoj.

La plej malnova vito de la mondo "Stara Trta" en urboparto Lent, en Maribor (Slovenio), en la jaro 2007

La plej maljuna konata / malnova vito vito kreskas en Maribor, Slovenujo. Oni opinias, ke ĝia aĝo estas pli ol 400 jaroj (vidu la apudan foton).

Priskribo redakti

Vitoj estas grimpaj arbedoj kun ĉiroj. Iliaj palmobranĉaj folioj enhavas kvin lobojn kaj ili estas baze korformaj. La malgrandaj verdetaj floroj grupiĝas en grapolo piramidforma (tirso). Ili enhavas kvin petalojn supre unuiĝitaj. La fruktoj estas beroj.

Specioj redakti

Vitis acerifolia
Vitis aestivalis
Vitis amurensis
Vitis arizonica
Vitis x bourquina
Vitis californica

Vitis x champinii
Vitis cinerea
Vitis x doaniana
Vitis girdiana
Vitis labrusca
Vitis x labruscana

Vitis lincecumii
Vitis monticola
Vitis mustangensis
Vitis x novae-angliae
Vitis palmata
Vitis riparia

Vitis rotundifolia
Vitis rupestris
Vitis shuttleworthii
Vitis tiliifolia
Vitis vinifera
Vitis vulpina

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Vinberujo preferindas komunlingve[1]